Andor Zsoldos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Zsoldos
Persona informo
Naskonomo Gutman Andor
Naskiĝo 27-an de julio 1893 (1893-07-27)
en Budapeŝto
Morto 28-an de oktobro 1976 (1976-10-28) (83-jaraĝa)
en Holivudo
Tombo Hollywood Forever Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo verkistoaktoroĵurnalistoscenaristo • poeto
vdr

Andor Zsoldos [ĵoldoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsoldos Andor estis hungara scenaristo, aktoro, produktoro. Lia origina familia nomo estis Gutman, lia persona nomo eksterlande ofte estis André.

Andor Gutman[1][2] naskiĝis la 27-an de julio 1893 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de oktobro 1976 en Holivudo (Los Anĝeleso), Kalifornio, Usono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Zsoldos akiris aktoran diplomon en Lernejo de Tutlanda Aktorasocio en 1912, poste li estis aktoro en Szatmárnémeti, Nagyvárad, Marosvásárhely kaj Miskolc. En 1922 li fondis teatron kaj tiutempe li estis ĵurnalisto. Inter 19271933 li estis scenaristo en Berlino, ankaŭ kolego de Max Reinhardt. Pro la nazioj li hejmenvenis kaj estis plu scenaristo. Lia filmo estis premiita en Cannes en 1947. Li instruis en la akademio. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 li disidis kaj en Vieno li fonis filman firmaon. Tamen iom poste li translokiĝis al Usono. Unufoje li revizitis Hungarion en 1967. Li havis edzinon.

Liaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Diadalmas élet (1923)
  • Es gibt eine Frau, die dich niemals vergißt (1930)
  • Piri mindent tud (1932)
  • Rákóczi induló (1933, ankaŭ produktoro)
  • Döntő pillanat (1938)
  • A tanítónő (1945, ankaŭ produktoro, la filmo premiita en 1947)

Liaj aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Mátyás király (opereto, prezentita en Teatro Városi)
  • Szürke porszem (poemaro, 1974, premiita en 1976)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]