András B. Kovács (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András B. Kovács
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1925 (1925-07-02)
en Nagykamarás
Morto 26-an de majo 1981 (1981-05-26) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

András B. Kovács [andrAŝ bE kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo B. Kovács András estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto. En la nomo la distinga majusklo B ofte estis post la familia nomo (Kovács B. András).

András B. Kovács[1] naskiĝis la 2-an de julio 1925 (laŭ alia informo la 24-an de novembro 1925) en Nagykamarás, li mortis la 26-an de majo 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András B. Kovács maturiĝis en katolika gimnazio en Gyula en 1945, poste li akiris diplomon en veterinara fakultato de Agrikultura Universitato en 1950. Post la diplomo li laboris en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario), sed ekde 1951 li estis asistanto en la fakultato, poste lektoro (1955–1957), docento (1957–1963), katedrestro kaj klinikestro (1957-1981), fine profesoro inter 1963-1981. Li estis vicrektoro inter 1959–1966 kaj 1972–1975, rektoro inter 1966–1972. Li kandidatiĝis en 1956, doktoriĝis en 1973 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia laboro fokusiĝis pri malsanoj de hejmbestoj (plej ofte bovoj kaj porkoj). Li ricevis medalojn inter 1961-1976.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A helyileg alkalmazott gyógyszerek hatása a műtéti sebek gyógyulására (disertaĵo, 1955; 1958)
  • Über die Narkotisierung von Schweinen mit Hibernal... (1959)
  • Állatorvosi általános sebészet (monografio, studenta lernolibro, 1963; 1972)
  • A csülök ápolása és betegségei (monografio, 1968; 1977)
  • Háziállatok sebészeti betegségei (monografio, studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1977)
  • Growth Patterns of Limb Bones in Swine (kunaŭtoro, 1982)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.