András Gáspár (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Gáspár
Persona informo
Naskonomo Tóth-Gáspár András
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1970 (1970-08-18) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Vörösmarty Mihály Gimnázium, Budapest • Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Ágnes Balázs
Okupo
Okupo aktoro
vdr

András Gáspár [andrAŝ gAŝpAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáspár András estas hungara aktoro, voĉoaktoro, instruisto, prezentisto. Lia origina familia nomo estis Tóth-Gáspár, lia edzino estas Ágnes Balázs.

András Tóth-Gáspár[1][2] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Gáspár maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1988, poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1993, sed li studis ankaŭ en Londono. Lia ĉefinstruisto estis István Iglódi. Jam dum la studentaj jaroj li ricevis malgrandajn filmajn rolojn. Inter 1992-1994 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li ne ligiĝis al teatraj trupoj. Inter 1994 kaj 2006 li estis televizia prezentisto kaj redaktoro, sed li estis videbla ankaŭ en scenejoj kaj filmoj. En 2005 kaj 2006 li akiris ekonomian kaj proparolantan diplomojn en Ekonomia Altlernejo (Budapeŝto). Li ankaŭ instruas aktoradon en gimnazio. Li edukas 3 gefilojn, sed inter ili estas nur unu komuna kun la edzino.

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Angyalbőrben (televizia serio, 1989-1990) - soldato
  • Európa expressz (1999) - ĉefrolo
  • Ördögi kör (2007) - ĉefrolo
  • Mintaapák (televizia serio, 2019) - Halmos Igor
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Walter Koenig, Jamie Oliver, Seann William Scott, Lee Evans[3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]