András Hóry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HÓRY András (ho:ri andra:ŝ) estis hungara diplomato, politika verkisto naskita en Koloĵvaro la 5-an de januaro 1883 kaj mortinta en Vieno la 2-an de aprilo 1971.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Hóry studis en la Universitato de Koloĵvaro kaj en Parizo, poste li enpaŝis la servon de eksteraj aferoj. Li estis sekretario de ambasado de Bukareŝto, en januaro- februaro de 1918 li partoprenis la pactraktadon de Bukareŝto, en 1919 li estis ambasada konsilanto, en jaroj 1927–34 komisiita ambasadoro en Romo kun reprezentado ankaŭ de Albanio, en jaroj 1934–36 li estis konstatanta anstataŭanto de ministro por eksteraj aferoj, en jaroj 1936–39 ambasadoro en Varsovio, poste senpera subulo de ministro por eksteraj aferoj. En 1940 li estis la komisiulo de registaro en la traktatoj hungaraj-rumanoj en Drobeta Turnu Severin. En 1945 li loksidiĝis en Vieno, poste li elmigris Usonon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Románia termelési viszonyai (Kolozsvár, 1913);
  • Romániai jegyzetek (Bp., 1914);
  • A kulisszák mögött (Wien, 1965);
  • A diplomáciai szolgálat (Wien, 1965);
  • A kulisszák mögött. A második világháború előzményei, ami és ahogyan a valóságban történt (Wien, 1965);
  • A turnu-severini m.–román tárgyalások története (München, 1967).

Fonto[redakti | redakti fonton]