András Kiss (arkivisto)
András Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1922 en Făget |
Morto | 17-an de novembro 2013 (91-jaraĝa) en Kluĵo |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
KISS András [kiŝ] estis rumania hungara jurhistoriisto, fakverkisto pri arkivejo. Li naskiĝis en Făget la 5-an de oktobro 1922 kaj mortis en Kluĵo la 17-an de novembro 2013. Li estis la patro de historiistino kaj redaktorino Gyöngy Kiss Kovács.
Kariero[redakti | redakti fonton]
András Kiss diplomitiĝis pri juro en Universitato Bolyai (1946). Li estis kooperativa oficisto, advokatkandidato, universitata asistanto, de 1949 li estis kunlaboranto de Ŝtata Arkivejo de Kluĵo ĝis sia pensiuliĝo (1983). De 1990 li estis ĉefsekretario de Erdélyi Múzeum-Egyesület.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine