András Salamon (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Salamon
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1956 (1956-10-06) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo reĝisoro • scenaristoĉefkameraistofilmproduktoro • universitata instruisto • filmreĝisoroaktoro
vdr

András Salamon [andrAŝ ŝalamon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Salamon András estis hungara reĝisoro, scenaristo, altlerneja instruisto, drumisto.

András Salamon[1][2] naskiĝis la 6-an de oktobro 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Salamon estis infana aktoro ekde 1964, subkameraisto de la Hungara Televizio inter 1976-1982. Li akiris kameraistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1982. Liaj plej gravaj instruistoj estis András Surányi kaj Péter Tímár. Tiutempe li estis ankaŭ drumisto en ŝlagrorkestro. Post la diplomo li estis helporeĝisoro en filma produktejo, poste li estis liberprofesiulo ĝis 1993, pli poste li estis reĝisoro de filma produktejo. Ekde 2000 li instruis en la altlernejo (jam levita universitato), ekde 2010 en Scienca Universitato Loránd Eötvös, ankaŭ en Universitato Metropolitan. Intertempe li akiris MA-gradon en Universitato Loránd Eötvös kaj sciencan gradon DLA en Universitato de Dramo kaj Filmo. La habilitiĝo okazis en 2019. En 2012 kaj 2017 li fondis lernejon por filmistoj. Li ricevis premiojn inter 1992-2002.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az élet (televida filmo, 1991) - ankaŭ scenaristo
  • Zsötem (1992) - ankaŭ scenaristo
  • Getno (2004) - ankaŭ scenaristo
  • Nemzeti dokumentumfilm (dokumenta filmo, 2014) - ankaŭ kameraisto

Liaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Itt a szabadság! (1991) - ankaŭ helporeĝisoro
  • Közel a szerelemhez (1999) - ankaŭ reĝisoro
  • Meséld el... (mallonga filmo, 2007) - ankaŭ reĝisoro
  • Indifference (mallonga filmo, 2015) - ankaŭ reĝisoro, produktoro

Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A nagyfülű (mallonga filmo, 1965) - titolrolo
  • Bors (televida serio, 1 epizodo, 1971)
  • Meteo (1990)
  • Randevú (2006) - kuracisto

Liaj filmoj kiel kameraisto (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Huttyán (dokumenta filmo, 1996) - ankaŭ reĝisoro, scenaristo
  • Jonuc és a koldusmaffia (dokumenta filmo, 2000) - ankaŭ reĝisoro, scenaristo

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A kutyák nem felejtenek. Két filmnovella (1996)
  • Getno (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]