András Saxlehner
| András Saxlehner | |
|---|---|
András Saxlehner | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de februaro 1815 en Kőszeg |
| Morto | 24-an de majo 1889 (74-jaraĝa) en Vieno |
| Mortokialo | pneŭmonito |
| Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto, 16/1-1-35/36 |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Parencoj | Emma Saxlehner () |
| Okupo | |
| Okupo | pograndisto entreprenisto komercisto |
András Saxlehner [andrAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Saxlehner András estis hungara pograndisto pri kuracakvoj, komercisto. Lia parenco estis Emma Saxlehner.

András Saxlehner[1] naskiĝis la 19-an de februaro 1815 en Kőszeg, li mortis la 24-an de majo 1889 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Saxlehner lernis la komercadon en Sopron, Vieno kaj Budao (urbo)/Pest (urbo), poste li estis komercisto pri ŝtofoj. En 1862 kamparano el Budaörs venis al lia butiko kaj li plendis, ke el lia ĵus farita puto la bestoj ne trinkas por amara gusto. Saxlehner analizigis la akvon kaj laŭ tio la akvo havis tre altan enhavon de saloj, igante ĝin bonega kuracakvo kontraŭ digestigaj problemoj. Li aĉetis la areon kaj farigis pliajn putojn. Jaron poste li komencis vendi la kuracakvon. En 1877 la akvo ricevis patenton, en 1886 jam aŭtomata maŝino faris la plenajn botelojn, post 2 jaroj proprakoste li konstruigis fervojan linion al la proksima stacidomo. Tiutempe ĉirkaŭ 600 laboristoj laboris tie, estis liaj vendejoj eĉ eksterlande. Lia edzino naskis 6 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Hunyadi János keserűvíz forrása. (1885)
- Saxlehner's Hunyadi János Bittersalzquelle. (1894)
- Az ásványvízforgalom és a tisztességtelen verseny. (1901)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM86448 hungarlingva datenaro de muzeo

