András Szente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Szente
András Szente kaj György Mészáros (kajakisto)
András Szente kaj György Mészáros (kajakisto)
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1939 (1939-12-10)
en Budapeŝto
Morto 14-an de septembro 2012 (2012-09-14) (72-jaraĝa)
en Florido
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

András Szente [andrAŝ sente], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szente András estis hungara kajakisto, olimpiano, trejnisto, inĝeniero.

András Szente[1] naskiĝis la 10-an de decembro 1939 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de septembro 2012 ie en Florido.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Szente akiris inĝenieran diplomon. Post 4 jaroj li disidis al Okcidenta Germanio kaj en 1971 li translokiĝis al Los Anĝeleso, kie li estis inĝeniero, ankaŭ trejnisto. En 1981 li ekhavis 2 ĝemelojn. Dum somerumado li mortis abrupte. Li ricevis hungaran ŝtatan premion en 1960.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

András Szente inter 1955-1967 estis kajakisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 22-foje, lia ofta partnero en kajako estis György Mészáros (kajakisto). Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kun 2 arĝentaj medaloj en 1960, krome en mondĉampionumoj li estis la dua en 1958 kaj 1966. En eŭropa ĉampionumo li estis la unua en 1959 dufoje.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]