András Szivessy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Sive
Persona informo
Naskonomo Szivessy András
Naskiĝo 1899
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 1958
en Francio Morainvilliers (Francio)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Tibor Szivessy
Okupo
Okupo arkitektourbanizisto
vdr

André SiveAndrás Szivessy [andrAŝ siveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szivessy András estis hungardevena franca arkitekto, urbanizisto.

András Szivessy[1] naskiĝis en 1899 en Budapeŝto?, li mortis en 1958 en Morainvilliers (Francio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Szivessy studis laŭvice en Vieno, Berlino kaj en ateliero de Auguste Perret en Parizo. Tiutempe li ofte laboris ankaŭ en ateliero de alia hungaro Ernő Goldfinger. Inter 1931-1933 li laboris kun de:Pierre Forestier, en la sekvantaj jaroj kun aliaj arkitektoj. La 2-a mondmilito finis la laboron, li fuĝis al Alĝerio kaj ne revenis al Francio ĝis 1945. Reveninta li apartenis al teamo, kiuj rekonstruis la detruitan landon. Samtempe li ŝanĝis sian nomon al André Sive (prononcebla por francoj). Iom poste li faris planojn pri rekonstruo de Saarland, poste li forvojaĝis kun Le Corbusier al Usono. En 1948 li malfermis propran atelieron en Parizo, sed li ricevis postenon en la ministerio. Li ricevis Honoran legion.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj aŭ urboplanoj[redakti | redakti fonton]

  • Cité sanitaire de Clairevivre (kunarkitekto, 1931–1933)
  • Maison du Peuple 1935−1939
  • monumento Neue Bremm (1947, Saarbrücken)
  • Sans Souci (kunarkitekto, 1950−1953)
  • urboparto Firminy-Vert, (kunarkitekto, 1954−1965)
  • milita hospitalo en Marseille, (kunarkitekto, 1957)

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Densités urbaines (kunaŭtoro, 1946)
  • Urbanisme en Sarre (1947)
  • Städtebau im Saarland (1947)
  • Wohndichten im Städtebau. Theoretische Studie der verschiedenen Wohndichten (kunaŭtoro, 1947)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]