András Tasnádi Kubacska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
András Tasnádi Kubacska
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1902 (1902-04-28)
en Budapeŝto
Morto 30-an de marto 1977 (1977-03-30) (74-jara)
en Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro András Kubacska
Patrino Q74396934
Okupo
Okupo geologo • paleontologo • arkeologo • muzeologo
Information icon.svg
vdr

András Tasnádi Kubacska [andrAŝ taŝnAdi kubaĉka], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tasnádi Kubacska András estis hungara geologo, paleontologo, arkeologo, muzeologo, muzeestro. Lia patro estis András Kubacska.

András Tasnádi Kubacska[1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1902 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de marto 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Tasnádi Kubacska maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto (1920-1925) kaj Sendependa Ekonomia Fakultato (1925-1932). En 1924 li akiris diplomon, post 2 jaroj li doktoriĝis, sed inter 1927-1929 li studis ankaŭ en Vieno. Jam en 1931 li eklaboris kiel muzeologo en la Hungara Nacia Muzeo, post longa laboro li establis ekspoziciojn. Inter ili la plej fama estis serio de dioramoj: "Vivaĵoj en Afriko", kiu plene neniiĝis dum la Hungara revolucio de 1956. Inter 1950-1973 li estis muzeestro de Geologia Muzeo (Budapeŝto), poste li pensiuliĝis. Li estis la unua hungaro, kiu okupiĝis pri malsanoj de prabestoj (paleopatologio), tiu ago portis akademian doktoriĝon en 1960. En 1969 li establis ekspozicion en koridoroj de la geologia instituto. Li ankaŭ esploris jardekojn en Ipolytarnóc, kie oni trovis paleontologiaĵojn. Li ricevis akademian premion en 1963.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Grundlagen der Literatur über Ungarns Vertebraten-Paläontologie (1928)
  • Paleobiológiai vizsgálatok Magyarországból (1932)
  • Báró Nopcsa Ferenc kalandos élete (1938, 1945)
  • A mondák állatvilága (1939, 1958)
  • Gyűjtés hegyen-völgyön (1941, 1966)
  • Természetvédelem hazánkban (1954)
  • Nagy magyar természettudósok (1958)
  • Paleopathológia I. Az ősállatok pathológiája (1960)
  • Az ősvilág fejlődéstörténete (1963)
  • Az élővilág fejlődéstörténete (1964)
  • Ásványok (1974, 1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]