Saltu al enhavo

André-Marie Ampère

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ampére.
André-Marie Ampère
Persona informo
André-Marie Ampère
Naskiĝo 20-an de januaro 1775 (1775-01-20)
en Liono,  Reĝlando Francio
Morto 10-an de junio 1836 (1836-06-10) (61-jaraĝa)
en Marsejlo
Tombo Tombejo de Montmartre, Div. 30 48° 53′ 13″ Nordo  19′ 48″ Oriento / 48.88681415 °N, 2.33007659 °O / 48.88681415; 2.33007659 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj antikva greka latina franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater vd
Subskribo André-Marie Ampère
Memorigilo André-Marie Ampère
Familio
Patrino Jeanne Antoinette de Sarcey Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Julie Carron (en) Traduki (17991803) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jean-Jacques Ampère Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto ĥemiisto inventisto filozofo matematikisto inĝeniero universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo elektromagnetismo vd
Aktiva en Liono Parizo vd
Verkado
Verkoj Ampera cirkvita leĝo 
Ampera forta leĝo 
Monge–Ampère equation 
Memoir on the Mathematical Theory of Electrodynamic Phenomena, Uniquely Deduced from Experience 
Q107264571 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

André Marie AMPÈRE [anDRE: maRI: amPER] (naskiĝis la 20-an de januaro 1775 en Poleymieux-au-Mont-d'Or, mortis la 10-an de junio 1836 en Marsejlo) estis franca fizikisto, matematikisto, inĝeniero kaj filozofo.

Kiel infano li neniam vizitis lernejon, sed estis instruata de sia patro, kiu estis riĉa komercisto. Li fariĝis instruisto, poste profesoro pri matematiko en la Franca Politeknika Lernejo de Parizo kaj ekde 1826 li laboris kiel profesoro pri fiziko en la Collège de France. Jam ekde la jaro 1802 li estis membro de la Akademio de Sciencoj de Francio.

Ampère (aŭ Ampero, esperante) estas konsiderata unu el la malkovrintoj de la elektromagnetismo. Krome li eltrovis multajn novajn sciojn en la matematiko kaj la kemio, ankaŭ okupiĝis pri biologio kaj filozofio. La mezurunuo de la kurentointenso estas nomata laŭ li: ĝi fakte nomiĝas ampero.

Li, kiel aliaj saĝuloj de sia tempo, ankaŭ okupiĝis pri filozofio kaj eĉ kreis projekton de apriora lingvo, kiun oni konas iomete per sia korespondado.

Domo en Poleymieux-au-Mont-d'Or, muzeo
Statuo de André-Marie Ampère, sur la placo Ampère en Liono

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Trovu « André-Marie Ampère » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]