André Baudet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el André BAUDET)
André Baudet
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1876 (1876-04-18)
en 8-a arondismento de Parizo
Morto 4-an de novembro 1940 (1940-11-04) (64-jaraĝa)
en 8-a arondismento de Parizo
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoinĝeniero
vdr

André BAUDET [bode'] (naskita la 18-an de aprilo 1876 en Parizo; mortinta la 4-an de novembro 1940[1]) estis franca esperantisto kaj inĝeniero-industriisto. Eminentulo en la komercaj rondoj, en kaj ekster Francujo. Prezidinto de multaj komercaj oficialaj societoj. Prezidis la Parizan Komercan Ĉambron dum 4 jaroj, kaj la kunvenon de la Komercaj Ĉambroj.

En 1921, komisiita por raporti al la Komerca Ĉambro de Parizo pri utileco kaj elekto de internacia helplingvo, li komencis sian studon skeptike, sed rapide fariĝis konvinkoplena Esperantisto, penetrigis la lingvon en la komercon en kaj ekster Francujo, Esperantigis multajn komercajn ĉambrojn. Delegito de la Pariza Komerca Ĉambro al la Kongresoj de Ĝenevo (1922), Venecio (1923), Parizo (1925). Fondis kaj prezidas la Asocion Esperanto kaj Komerco. Al li Esperanto dankas siajn progresojn en la komercaj rondoj de Francio. Verkis broŝurojn pri Esperanto kaj Komerco, rimarkindan paroladon kun kurso de Esperanto en unu horkvarono, kaj La komerco antaŭ kaj post cent jaroj prelego farita ĉe la 24-a UK.

Aldonoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la trivoluma "Historio de Esperanto — 1889-1960", de Léon Courtinat (Bellerive-sur-Allier, 1964-1966), André Baudet mortis dum la aŭtuno 1940; mankas precizigo pri la loko. Li estis ankaŭ vic-prezidanto de SPPE (Societo por Propagando de Esperanto) kaj honora membro de UEA.

Li prezidis la Parizan Komercan kaj Industrian Ĉambron (Chambre de Commerce et de l'Industrie de Paris — CCIP) dum unu el la plej malfacilaj periodoj de ĝia historio, t.e. en la tempo de la financa krizo de 1929, kiam Usono praktikis agreseman komercan politikon, kiun li kvalifikis "absolute skandala" kaj kiu maltrankviligis la eŭropajn komercajn ĉambrojn. Li tiam lanĉis alarmon al siaj eŭropaj kolegoj por atentigi ilin pri la protektisma politiko de Usono. Li voĉdonigis al ili deziresprimon por minacordoni la francan ŝtaton "forlasi sian neŭtralecon, envojigi kun aliaj interesataj registaroj la nepre necesajn intertraktojn por ebligi al Eŭropo sin defendi sur la ekonomia tereno, kaj starigi tiel la nemalhaveblan barilon kontraŭ prema danĝero, kiu minacas ĝin"[2].

Kontraŭe al siaj antaŭuloj kaj posteuloj en la prezidanteco, en 1928-1930, li pledis por interveno de la ŝtato en raciigo kaj planado de la komerca aktivado. En sia parolado de fino de prezidanteco, la 18an de januaro 1930, li atentigis pri "la timinda minaco de konkurencantoj, riĉaj je homoj kaj je kapitaloj, kaj potence ekipitaj por la ekonomia lukto" kaj instigis la ekonomiajn agantojn agi en la senco de "organiziĝo ĉiam pli racia de la produktado kaj interŝanĝoj"[3].

La 9an de novembro 1928, kiam inaŭguriĝis la Nacia Instituto pri Profesia Orientiĝo (Institut National d'Orientation Professionnelle —INOP), li salutis la "oficialan impulson" kiu ebligos "konfronti la metodojn, precizigi ilin, perfektigi ilin, kontroli ilian efikon"[4].

La 11an de oktobro 1930, kun ĉeesto de la prezidento Gaston Doumergue, Wallace Donham, dojeno de Graduate School of Business Administration de Harvard, li partoprenis en la inaŭguro de la Centro de Preparado al la Negoco (Centre de Préparation aux Affaires) ĉe la Ĉambro de Parizo pri Komerco kaj Industrio[5]. André Baudet estis raciema homo, kaj lia influo estis neneadebla.

Pluraj mencioj pri artikoloj kaj broŝuroj de André Baudet aperas sur reteja dokumento skanita, optike rekonita sed ne korektita Full text of "The Review of economic studies" :

  • En "Bulletin de la Chambre de Commerce de Paris", numeroj 45 ĝis 48 : "André Baudet. "Évaluation des stocks pour la détermination des bénéfices de guerre" (Taksado de la stokoj por determino de la militprofitoj) sen indiko pri jaro de publikigo, sed evidente post la unua Mondmilito.
  • "La spéculation illicite. [Demande l'abrogation des textes réprimant la hausse des prix.]" (1921 — erare skanita 1821 — La nepermesita spekulado [demando pri nuligo de tekstoj punantaj la prezaltigon].
  • "L'enseignement de l'esperanto dans les écoles". (Compte rendu de la Conférence Internationale de Genève. Conclusions favorables à la diffusion de I'espéranto.) El : "Bulletin de la Chambre de Commerce de Paris". 1922. La instruado de Esperanto en la lernejoj (Raporto pri la Internacia Konferenco de Ĝenevo. Konkludoj favoraj al la disvastigo de Esperanto).
  • "La Normalisation" (La Normigo). André Baudet, broŝuro verkita kun la generalo R. Girardeau. Parizo : Chambre de commerce et d'industrie. 19 p.. 1930.[6]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La Conference internationale de Genève sur l'ensignement de l'Esperanto dans les êcoles. Eld. Chambre de Commerce de Paris, Parizo, 1922, 2 pĝ.
  • La Conference internationale de Venise pour l'adoption d'une langue commerciale commune. Eld. Commission de l’Enseignement commercial, Paris, 1923, 20 pĝ.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

"La Ĉambro de Parizo pri Komerco kaj Industrio serioze pristudis la demandon pri oportuneco de helplingvo kapabla faciligi la tutmondajn transakciojn. Ĝi diskonigis oficialan opinion laŭ kiu Esperanto perfekte respondas al la kondiĉoj, kiun internacia helplingvo devas plenumi. Estas fakto, ke meze klera persono povas korekte korespondi en Esperanto post dek horoj sen profesoro. Tion mi mem spertis, kaj mi povis ĉeesti, en 1923, en la kongreso de Venecio, kiu okazis entute en Esperanto kaj kiu arigis preskaŭ 280 delegitojn de komercaj ĉambroj kaj de ekonomiaj kaj turismaj grupiĝoj apartenantaj al 26 apartaj landoj.
Esperanto povas esti trankvila : la estonteco apartenas al ĝi. La ĉefa demando estas scii ĉu nia generacio kapablos tuj profiti el ĝiaj avantaĝoj aŭ ĉu, vidita de posteuloj, ĝi estos konsiderebla kiel la lasta, kiu ne komprenis."[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. André Baudet (1876–1940)
  2. "Les relations patronales franco-allemandes à propos de l’empire colonial dans les années 1930" (La francaj-germanaj mastraj rilatoj pri la kolonia imperio en la jaroj 1930). Annie Lacroix-Riz, profesorino pri nuntempa historio en la Universitato Paris 7-Denis Diderot . 2006. 16 paĝoj. p. 14.
  3. "La Chambre de commerce et d'industrie de Paris (1803-2003): histoire d'une institution". Christophe Bouneau. Parizo : Droz. 2003. 348 p.. p. 194.
  4. "La Chambre de commerce et d'industrie de Paris (1803-2003): histoire d'une institution", Volumo 2. Paul Lenormand. Parizo : Droz. 2008. 512 p.. p.171-172.
  5. france Le discours d'Yves Couillard, président de l'Association CPA, à l'Assemblée Générale de l'Association HEC du 8 juin 2006[rompita ligilo].
  6. " "Histoire de la normalisation autour du livre et du document : l'exemple de la notice bibliographique et catalographique" Arkivigite je 2012-03-22 per la retarkivo Wayback Machine De la Bibliographie générale et raisonnée de la France (1791) à la Description bibliographique internationale normalisée (1975). Sylvie Fayet-Scribe kaj Cyril Canet. Cetere aperas ankaŭ en tiu dokumento la nomoj de Paul Otlet, kaj de la generalo Sebert (misortografiita "Sébert") kaj mencio pri Esperanto sub "La normalisation autour du document" (La normigo ĉirkaŭ dokumento)."
  7. "Feuillets Encyclopédiques de Documentation espérantiste", Louis Perret (Liono, jaroj 1950). "Opinions & Voeux" (Opinioj kaj deziresprimoj)