André Brink

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Brink
Persona informo
Andre Brink
Naskonomo André Philippus Brink
Naskiĝo 29-an de majo 1935 (1935-05-29)
en Vrede
Morto 6-an de februaro 2015 (2015-02-06) (79-jaraĝa)
en Kaburbo
Lingvoj anglaafrikansa vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater North-West University vd
Familio
Gefratoj Elsabe Brink vd
Edz(in)o Karina Szczurek vd
Profesio
Okupo lingvistoverkistotradukisto • universitata instruisto • literatursciencisto • man of letters vd
Verkado
Verkoj An Act of Terror vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

André Philippus BRINK (n. la 29-an de majo 1935 en Vrede, Sud-Afriko - m. la 6-an de februaro 2015) estis sudafrika verkisto kaj literatura tradukisto. Li verkis en la afrikansa kaj la angla por pligrandigi sian legantaron kaj superi la cenzuron, kiun li alfrontis en sia naskiĝlando tiutempe.

Li estis profesoro pri la angla en la Universitato de Kaburbo (Kaapstad). Inter 1961 kaj 1990 li instruis en la Universitat Rhodes en Graham Town (en Orienta Kablando).

En la 1960-aj jaroj, kune kun Breyten Breytenbach, li estis ŝlosila figuro en la afrikansa literatura movado konata kiel "De zestigers" (La sesdekjaruloj). La verkistoj apartenantaj al ĉi tiu movado uzis la afrikansan kiel lingvo por agi kontraŭ rasapartismo de la tiama registaro en Sud-Afriko kaj ankaŭ por alporti al la afrikansa literaturo la influon de nuntempaj anglaj kaj francaj tendencoj.

Li vivis en Parizo dum kelkaj jaroj. Kelkaj el liaj verkoj parte baziĝas sur lia tiea restado, kiel Die Ambassador .

La plej konata romano de André Brink estas probable 'n Droë wit seisoen (seka blanka sezono), ĉar la libro fariĝis filmo (A Dry White Season). Li mem tradukis sian romanon Kennis van die aand al la angla sub la titolo Looking on Darkness[1]. Poste li samtempe verkis en la afrikansa kaj la angla.

En la fruaj tagoj de lia verkado, la libroj apenaŭ havis rilaton al la politiko de apartismo ('apartheid'). Ekde la romano Kennis van dieaand - la unua malpermesita afrika literatura verko - apartheid fariĝis lia ĉefa temo[2]. Ĉi tiu malpermeso ankaŭ instigis lin ekverki romanojn en la angla lingvoj[3].

Li ricevis trifoje la plej gravan afrikansan literaturpremion kaj diversaj premioj en eksterlando.

Vendrede vespere la 6-an de februaro 2015, li mortis dum flugo de Amsterdamo al Kaapstad ost kiam li estis en Belgio, kie li ricevis honordoktorecon de la franclingva Katolika universitato de Loveno (Valonio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de eksofonaj verkistoj

Translingvado

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Por ampleksa listo de lia verkaro, vidu la afrikansan artikolon pri André P. Brink.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Brink, André (2003): "English and the Afrikaans Writer" in: Steven G. Kellman Switching languages. Translingual writers reflect on their craft, University of Nebraska Press, p. 218.
  2. (en) Brink, André, "A Long Way From Mandela's Kitchen", The New York Times, la 11-an de septembro 2010.
  3. (en) "A Chain of Voices (review)", arkivita de la originalo, la 15-an de septembro 2009.