André Chénier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
André Chénier

André CHÉNIER (naskiĝinta la 30-an de oktobro 1762 en Konstantinoplo, murdita la 25-an de julio 1794 en Parizo) estis franca verkisto. Li estis la filo de Louis Chénier, generalkonsulo franca che la sultano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Chénier venis en Franclandon en 1765 kaj iĝis juna soldato en la armeo por baldaŭ rezigni pri tia kariero pro amo je poezio. Dum vojaĝo al Italujo kun amikoj en 1783 li pasigis tre feliĉan tempon plenan de poezifarado. En 1788 li denove volis ŝanĝi karieron akompanante La Luzerne kiel sekretario delegacia al Londono. Sed tie li tute ne sentis sin bone kaj revenis en 1790 patrujen. Tie ĉi li aliĝis al la Klubo de la modestuloj kaj skribis la faman verkon Avis aux Français sur leurs véritables ennemis, kie li deklaris sin en en favoro de revoluciaj principoj sed kontraŭ ĝiaj kruelaĵoj. Ĉe siaj atakoj kontraŭ la Jakobenoj en la gazeto "Joŭrnal de Paris" (1792) li havis makonsenton iritantan kun sia frato. Ekde 1793 lia vivo estis endanĝerigita; li kaŝis sin en Versailles kaj ripozumis dum ĉiutagaj vizitoj ĉe s-ino Pourrat, por ties filino s-ino de Lecoulteux (la Fanny de liaj odoj), li ame entuziasmiĝis. En 1794 li aŭdacis reiri Parizon; nur malbonŝanco kondukis al la aresto en la 7-a de marto. Tri tagojn antaŭ la politika fino de Robespierre, li senkapigitis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La eduko de Chénier estis tre ligita al Klasika Antikveco. Liaj plej ŝatataj poetoj estis la malnovgrekaj kaj romiaj lirikistoj - antaŭ ĉio Teokrito, Properco, Tibulo. Kun malofta pureco kaj profundeco iliaj harmonio kaj beleco respeguliĝas en la verkoj de Chénier.

Li ankaŭ multe okupiĝis pri geografiaj, historiaj kaj astonomiaj esploroj por uzi ilin por klerigaj poemoj titolotaj Hermès, L'Amérique kaj aliaj. Bedaŭrinde tiuj epopeoj nur fragmente konservitis. Liaj bukolikaj poemoj estas delikataj, graciplenaj pentradoj ĝenraj, ofte en spegulo de antikva vivo; la elegioj rakontas la ĝojojn kaj la malĝojojn de poeto, lian deziron je amikeco kaj amo kaj naturo - kaj lian kontentigon danke al studado. En la epistoloj Chénier parolis pri alta volo planita de sia genio.

La plej belaj partoj de lia verkaro troviĝas en la odoj (A Fanny, A Charlotte Corday, La jeune captive, Versailles) respektive en la jamboj (Comme un dernier rayon); en ili harmonio kaj precizeco forma estas feliĉege ligita kun intimeco kaj vereco. Tial Chénier estis en granda kontraŭo al la seka, strikte intelektuala poezio de la 18-a jarcento. Tamen li maljuste nombriĝas ofte inter la romantikuloj. Pli bone estas la juĝo de Sainte-Beuve kiel notre plus grand classique en vers depuis Racine et Boileau. Dumvive nur du de liaj poemoj estis presitaj, nome Jeu de paume kaj ironia himno (jambe) pri ribelaj svisoj. Liaj postlasitaĵoj (ofte fragmentaĵoj) eldonitis en 1819 fare de Latouche kaj tuj akceptitis kun granda entuziasmo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 2-3, kio legeblas tie ĉi.