Andrea Brenta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Brentius Patavinus
(1454-1484)
Hippocratis coi medicorum omnium longe principis, verko eldonita en 1526.
Hippocratis coi medicorum omnium longe principis,
verko eldonita en 1526.
Persona informo
Naskiĝo 1454
en Padovo,  Italio
Morto 11-a de februaro 1484
en Padovo,  Italio
Alma mater Universitato de Padovo, Studium Urbis
Profesio
Okupo filozofotradukisto vd
vdr

Andrea BRENTA (1454-1484) estis itala kuracisto, oratoro, filozofo, humanisto, helenisto kaj latinisto, kiu plenumis gravan rolon en la tradukado de grekaj medicinaj traktaĵoj. Li profesoris la grekan kaj la latinan en la Universitato de Padovo kaj estis unu el la unuaj erudiciuloj kiu favoriĝis pro la publika malfermiĝo de la Biblioteko de la Vatikano, en 1475. Bedaŭrinde li antaŭtempe mortis pro pesto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Andreo Brenta estis lernanto de Demetrios Chalkokondyles (1423-1511) en Padovo, en 1463. Pli malfrue li translokiĝis al Romo kiel sekretario de la kardinalo Oliviero Carafa (1430-1511). Tiuepoke li profesoris en la roma studio pri greka kaj latina elokventecoj. En kelkaj el siaj verkoj li lasis siajn vidpunktojn pri la funkcio de la lernejoj: "En Gimnazioj (la studantoj) ne stimuliĝas nek perfektiĝas, sed kontraŭe, ili malbonedukiĝas. Anstataŭ humaneco, modesteco kaj doktrino, ni nur trovas impertinentecon, arogantecon kaj malklerecon, tiamaniere ke post kvin jaroj pli malpli ĉiuj kredos sin oratoroj, juristoj, profesoroj pri dialektiko, filozofoj kaj kuracistoj".[1]

En 1527, Erasmo ricevis leteron de la ĉeĥa hungardevena kuracisto Jan Antonin de Košice (nuna Slovakio) (1499-1549) sugestanta ke la humanisto devus traduki pli da grekaj verkoj de Klaŭdo Galeno, samtempe kritikante la eldonojn de Hipokrato farita de Andreo Kratandro (1490-1540) (Bazelo, 1526) kaj aldonante ke nur la publikaĵoj eldonitaj de Andreo Brenta, Guillaume Cop (1460-1532) kaj Nikolao Leoniĉeno estis bonaj.

La Vatikana Biblioteko posedas grandan kvanton da publikaj prelegoj faritaj de Andreo Brenta samkiel enkondukaj lecionoj rilate al kursoj pri Aristofano. Lia tradukaĵoj de Hipokrato estis unue publikigitaj ne menciante lokojn kaj datojn sub la titolo "Hippocrates de natura hominis" (Pri la naturo de la homoj fare de Hipokrato"). Lia verko "In pentecostem oratio" presiĝis en Romo far Eucharius Silber, post la 18-a de majo 1483.[2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Oratio in comivii laudem apud oliverium card. Neapolitanum, 1477
  • Oratio Iohannis Chrysostomi in proditionem Iudae, ("Preĝo de Johano Krizostomo pri la perfido de Judaso") 1477
  • Oratio funebris Lysiae, 1477
  • Caesaris oratio Vesontione habita, 1481
  • De insomniis, Hipokrato ("Pri la maldormo"), 1490, dediĉita al Siksto la 4-a kaj al Nicola Gupalatino, kun prefaco de Zaccaria Barbaro.
  • De natura hominis, ("Pri la naturo de la homoj"), 1492
  • Hippocratis coi medicorum omnium longe principis, opera: quibus maxima ex ..., 1526 Hippocrates, Marco Fabio Calvo, Guilielmus Copus, Niccolò Leoniceno, Andrea Brenta
  • Hippocratis Coi Medicorum Omnium longe principis, Opera, 1526, Hipokrato
  • Hippocratis ac Galeni libri aliquot, ex recognitione Francisci Rabelaesi, 1532
  • Aphorismorum Hippocratis sectiones septem, Hipokrato. 1543
  • Galeni Ars medicinalis Nicolao Leoniceno interprete ("Pri la arto de la medicino far Galeno tradukita de Nikolao Leoniĉeno"), 1543
  • De elementis libri duo Victore Trincavelio interprete. Adjecimus in calce Hippocratis librum De elementis una cum commentatio in eundem Jacobi Sylvii medici, 1548
  • In principio lectionis Aristophanis praeludia. La prolusione al corso su Aristofane, 1993
  • Discorso sulle discipline per l'inaugurazione dell'anno accademico nello Studium Urbis, 1995, Andrea Brenta, Maurizio Campanelli
  • Theatrum chemicum, præcipuos selectorum auctorum tractatus de chemiæ et lapidis philosophici antiquitate, veritate, jure, præstantia ... Robertus de Valle, Johannes Chrysippus Fanianus, Thomas Moffett, Gaston Le Doux, Egidius de Vadis, Albert le Grand ((saint ;), Bernard Pénot, Joseph Du Chesne (Sieur de la Violette).), Roger Bacon, Aristote ((auteur prétendu ;), Arnaud de Villeneuve, Jean de Roquetaillade, Raymond Lulle, Artephius, Andrea Brenta
  • De victu ("Pri la dieto"), Hipokrato
  • De tuenda valetudin ("Pri sanprotekto"), Hipokrato
  • Lex medicine ("Pri la medikamentoj")
  • Invectiva in obtrectatores medicinae ("Akuzaĵoj pri la difamantoj de la medicino")

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]