Andrea Navagero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Andrea Navagero fare de Rafael (1516).

Andrea Navagero, latinigita al Andreas Naugerius aŭ en Esperanto Andreo Navaĝero (Venecio, 1483 - Blois, Francio, 8-a de majo de 1529), estis humanisto, verkisto kaj politikisto el Venecio.

Biografio

Li naskiĝis al nobela familio, studis en Padovo sub gvidado de Marco Antonio Sabellico, en greka de Marco Musuro kaj en filosofio de la aristotela Pietro Pomponazzi; poste, en Venecio, li estis inter la kunlaborantoj de la presisto de greklatinaj klasikuloj Aldo Manuzio la Maljuna kaj por li zorgis pri notitaj eldonoj de latinaj axutoroj de epoko de Aŭgusto, el kiu li estis fanatika fakulo: nome la verkoj de Kvintiliano (1513), Vergilio (1514), Lukrecio (1516), Ovido kaj Terencio (1517) kaj Horacio kaj Cicerono (1519).

Verkaro

Restis el li ampleksa leteraro de granda historia gravo, kun elstaraj kvin leteroj al la humanisto Giambattista Ramusio kaj tiuj per kiuj li parolas pri siaj veturoj tra Hispanio kaj Francio. Estas de granda intereso ankaŭ por la studoj pri botaniko, ĉar li estis granda amanto de la floroj kaj de la ĝardenoj kaj en siaj veturoj li ĉiam detaligas kion li observas. Kiel poeto rimarkindas ĉefe liaj verkoj en latina, kolektitaj sub la titolo de Lusus, in Carmina quinque illustrium poetarum (1548); la plej elstaraj verkoj estas paŝtistaj dialogoj, eklogoj, epigramoj ktp; krome la Venecia Respubliko mendis al li funebrajn diskursojn por Caterina Cornaro (1510), Bartolomeo d’Alviano (1515) kaj por la doĝo Leonardo Loredan (1521). Kiel humanisto li estis netolerema partiano de la klasika latino, kaj eĉ oni rakontas ke li bruligis la verkojn de Marcialo.

Bibliografio de la aŭtoro

  • Lusus, in Carmina quinque illustrium poetarum (1548);
  • Viaggio fatto in Spagna ed in Francia (Veturo farita al Hispanio kaj al Francio) (Venecio, 1563).
  • Opera omnia (1718).