Andrea Orosz
Andrea Orosz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1967 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Ferenc Csipes |
Infano | Tamara Csipes |
Okupo | |
Okupo | naĝisto • sporta trejnisto |
Andrea Orosz [oros], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orosz Andrea estas hungara naĝisto, olimpiano, trejnisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Csipes Ferencné [ĉipeŝ], ŝia edzo estis Ferenc Csipes, ilia filino estis Tamara Csipes.
Andrea Orosz[1] naskiĝis la 25-an de julio 1967 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Andrea Orosz akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1992. Ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn en 1989 kaj 1991, baldaŭ ŝi divorcis.
Sporta kariero[redakti | redakti fonton]
Andrea Orosz komencis naĝi en sia aĝo 5. La unuaj sukcesoj alvenis en 1980. Ŝi estis hungara ĉampiono 27-foje inter 1980-1987, dum ŝi havis 17 tutlandajn rekordojn inter 1981-1983. En universiado en 1985 ŝi ricevis arĝentan kaj bronzan medalojn. Pro tutlanda bojkoto ŝi ne estis olimpiano en Somera Olimpiko 1984. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1988, poste ŝi estis trejnisto. Ŝi malfermis naĝlernejon en 1992, kie ŝi estis la ĉefa trejnisto.
Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografieto kun foto Arkivigite je 2023-01-03 per la retarkivo Wayback Machine