Andrea Schorta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Andrea SCHORTA (ŝorta) estis svisa verkisto de romanĉa lingvo. Schorta naskiĝis en Zernez la 2-an de aprilo 1905 kaj mortis la 12-an de decembro 1990 en Chur/Cuera.

Li diplomiĝis pri Romanistaj studoj en Zuriko, Parizo kaj Sieno. Ekde 1935 li estis redaktanto, de 1939 al 1975 ĉefredaktanto, de Dicziunari Rumantsch Grischun; li organizis sub la sama nomo sciencan instituton por la romanĉa lingvo en Grizono kaj Alpa kulturo. Schorta daŭrigis kaj finis la verkon de sia profesoro R. von Planta kun kontribuo pri la setla historio de la lokaj nomoj de Grizono al Rätisches Namenbuch (vol. 1, Materialien, 1939 ; vol. 2, Etymologien, 1964). Kiel kolektanto kaj interpretanto de la grizona tradicio li eldonis la jurajn fontojn, la komunumajn statutojn kaj regularojn de la valo Engadino (1965–1969). Instrukomisiito de la Konfederacia teknika altlernejo Zuriko ETHZ kaj de la Universitato de Zuriko (19501964). Engaĝiĝo por la konservado de la retoromanĉa kiel sekretario de la Lia Rumantscha (19341940). Iniciatis la agadon por la esploro pri la kamparanoj kaj subtenis la kreon de instituto por la esploro de Retio en Chur.

Li distingiĝis kiel doktoro h. c. de la Universitato de Berno 1964 kaj de la Universitato de Insbruko 1990, li akiris la premiojn Prix Charles Veillon 1964 kaj Premi Comünanza Radio Rumantsch 1985, li estis honora membro de la Società Retorumantscha 1975, Bündner Kulturpreis 1977.