Andrea Vendramino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andrea Vendramino
71-a Doĝo de la Respubliko de Venecio
71-a Doĝo de la Respubliko de Venecio
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1393 (1393-01-01)
en Venecio
Morto 5-an de majo 1478 (1478-05-05) (85-jara)
en Venecio
Kaŭzo de morto pesto
Ŝtataneco Venecia respubliko
v  d  r
Information icon.svg

Andrea Vendramino (1393-1478) estis 71-a Doĝo de Venecio, kiu sukcedis al Pietro Mocenigo en la 4-a de marto 1476 kaj li regis ĝis sia morto. Kiel la plejmulto el sia epoko, lia familio kreskis dum la Milito de Chioggia (1378-1381). Antaŭ ol fariĝi doĝo, Vendramino okupis plurajn postenojn serve de la Venecia Respubliko, li estis prokuratoro kaj venecia ambasadoro ĉe la Vatikano. Li edziĝis al Regina Gradenigo, kun kiu li havis ok gefilojn, kaj tiam kiam li mortis ŝi edziniĝis al lia frato Luca.

Dum balotado, li ricevis 25 voĉdonilojn el 41, kaj la notario provis ŝanĝi la rezulton favore de Benedetto Venier. Ĉe la enpostenigo, li montris sin favorkora kaj avida je fariĝi amata: li disdonis helpon al la plej malriĉaj, favoris al multaj arestitoj kaj nepre pardonis kelkajn kontraŭulojn, kiuj lin peze ofendis eĉ post sia elekto kiel doĝo. Pro tio, la papo Siksto la 4-a (1414-1484) lin premiis kun la Ora Rozo[1], kiun Vendramino aldonis al la trezorejo de Sankta Marko.

Selektita verko[redakti | redakti fonton]

  • Enarratio primae Satyrae, Giorgio Merula, Andrea Vendramin, 1478

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Tombejo de Andrea Vendramino,
en la Baziliko de Sankta Zanipolo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Ora rozo estas honoriga distingiĝo, atribuita de la papo per la Katolika Eklezio.