Andreas Burnier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Burnier
Persona informo
Naskonomo Catharina Irma Dessaur
Aliaj nomoj Andreas Burnier
Naskiĝo 3-an de julio 1931 (1931-07-03)
en Hago
Morto 18-an de septembro 2002 (2002-09-18) (71-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo enkrania hemoragio
Tombo Q3366147
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Infanoj 2
Okupo
Okupo verkisto • kriminologo • universitata instruisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • poeto • feministo
vdr

Andreas Burnier, pseŭdonimo de Catharina Irma Dessaur, (Den Haag (Hago), naskiĝis la 3-an de julio 1931 en Amsterdamo, mortis la 18-an de septembro 2002) estis nederlanda verkistino[1][2]. Sub ŝia propra nomo, ŝi estis profesoro pri kriminologio ĉe la Radboda Universitato en Nimego de 1973 ĝis 1988.

Burnier publikigis poemojn, prelegojn, librojn kaj artikolojn por elstarigi virinajn problemojn en socio regata de viroj[3]. La temaro de ŝia literatura verkaro ofte estas polemika (feminismo, geja erotiko, kontraŭ eŭtanazio ...) kaj estas kontraŭ ekskluzive materiisma kaj racia penso[4].

En ŝiaj sciencaj artikoloj ŝi batalis kontraŭ eŭtanazion, aborton kaj gentekniko. Ŝi ankaŭ pritrakis antropozofion, transgenrecon kaj judismon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Catharina Irma Dessaur estis la plej maljuna infano de liberala juda familio, ŝia patro estis komerca vojaĝisto. Ŝi ricevis specialan subtenon ĉar ŝi edukiĝis en lernejo Montessori. Dum la dua mondmilito, ŝi kaŝis sin dum tri jaroj (1942-1945) ĉe konstante ŝanĝantaj adresoj, apartigitaj de siaj gepatroj pro sekurecaj kialoj. Dum ĉi tiu tempo ŝi alprenis la nomon Ronnie van Dijk.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ŝi debutis en la nederlanda revuo Tirade en 1965 kaj ŝia unua aŭtobiografia romano Een tevreden lach (Kontenta rido) estis publikigita en la sama jaro. Burnier, kiu malkaŝe aperis kiel lesbanino post ŝia divorco, prenis ŝiajn travivaĵojn malkovri ŝian seksecon kiel la deirpunkto por tiu romano. Ŝi estis la unua aŭtoro en la nederlanda literaturo, kiu verkis pri ina samseksemo tute nature kaj ĉi tiu temo ankaŭ ludas gravan rolon en ŝiaj postaj romanoj. Burnier skribis pri virina amo kaj vivis kun virino, kiam estis ankoraŭ tute tabua kaj rezulte de tio, simile al Gerard Reve, ŝi signifis multon por la emancipiĝo de gejoj. Multaj de siaj romanoj estas aŭtobiografaj.

Burnier ankaŭ skribis aŭtobiografie pri ŝiaj transgenraj sentoj en Het jongensuur (La knaba horo) en kiu la ina ĉefrolulino Simone fakte preferas esti knabo. Tiu libro temas ankaŭ pri esti diferenculo, esti ekskludata, la persektutado de judoj, samsekseco kaj transgenreco.

Longe, rezulte de ŝiaj spertoj en la milito, Burnier ne volis scii pri religia judismo. La ĉefroluloj en ŝiaj romanoj malofte estas judaj. Nur fine de ŝia vivo ŝi ekhavis sian religian fonon kaj en sia plej nova romano De wereld is van glas (La mondo estas vitra, 1997) ĉi tiu temo estas centra.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) "Andreas Burnier", DBNL
  2. (nl) "Dessaur, Catharina Irma (1931-2002)".
  3. (en) Wilson, Katharina M. (1991), An Encyclopedia of Continental Women Writers, Google Books. Taylor & Francis. pp. 310-311. ISBN 978-0-8240-8547-6.
  4. (nl) Bork (van) Gerrit Jan, «Burnier, Andreas» arkivo, en : Schrijvers en dichters (dbnl biografieënproject I), februaro 2002, [www.dbnl.org].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Elisabeth Lockhorn: Andreas Burnier, metselaar van de wereld. Amsterdam & Antwerpen, eldonejo Augustus/Atlas Contact, 2015. (ISBN 978-90-450-2864-4)