Andreo Karlostado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andreas Karlstadt)
Andreas Bodenstein
theologus Germanicus
theologus Germanicus
Persona informo
Naskiĝo 1486
en Karlstadt, Princepiskopujo Würzburg,  Sankta Romia Imperio
Morto 24-a de decembro 1541
en Bazelo,   Svislando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinafru-nova altgermanamezaltgermana vd
Ŝtataneco Princepiskopujo Würzburg vd
Alma mater Universitato de Erfurto
Universitato de Kolonjo
Universitato de Wittenberg
Profesio
Alia nomo Karlstadt Theologe • Karlstadt • Andreas Carlstadius • Andreas Rudolf Carlstadt vd
Okupo teologo • Protestanta reformisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andreas KARLSTADT (* Karlstadt, en la 1486 sub la nomo Bodenstein - mortinta en Bazelo en la 24-a de decembro 1541) estis germana teologo kaj reformisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En1510, li ricevis la diplomon pri Doktoriĝo en Teologio post studi en Erfurto kaj Kolonjo. En tiu sama jaro li fariĝis arkidiakono kaj direktoro de la departemento pri teologio. En 1511, li fariĝis kanceliero de la Universitato de Wittenberg. En 1515-1516 li studis en Romo, kie li duoble diplomiĝis pri kanonikeco kaj civila juro (utriusque juris) en la Universitato La Sapienza.

Antaŭ ol 1515, Karlostado estis proponanto de ia modifita skolastikismo. Li estis sekulara klerikulo sen ajna ligilo al monaĥa ordeno. Liaj kredoj ŝanĝiĝis dum sia restado en Romo, kie li mencias esti vidinta larĝaskala koruptado en la Romia Katolika Eklezio, kaj per dokumento datita la 16-an de septembro 1516 li skribis serion da 151 tezoj. En 1519, Johannes Eck (1486-1543)[1] defiis Karlostadon al debato en Lepsiko, kie Lutero ankaŭ partoprenis.

En la 15-a de junio 1520, la papo Leono la 10-a publikigis la buleon "Exsurge Domine"[2] minacante Luteron kaj Karlostadon per la ekskomuniko, krom kondamni plurajn el iliaj tezoj. La du reformistoj restis firmaj, kaj la ekskomuniko venis kun la papa buleo Decet Romanum Pontificem[3], en la 3-a de januaro 1521.

Post la Dieto de Worms (inter januaro kaj majo 1521), kaj dum Lutero kaŝiĝis en la Kastelo Wartburg, Karlostado laboris favore al la Reformacio en Wittenberg. En la kristnaska tago de la jaro 1521, li realigis la unuan reformitan servon pri komunio. Li ne levis la elementojn de la komunio, uzis sekularajn vestaĵon dum la meso, kaj forigis ĉiujn referencojn pri sinofero el la tradicia meso. Li laŭte parolis germane anstataŭ latine la vortojn de la institucio: "Ĉi tiu estas mia korpo ..." kaj malakceptis la konfeson kiel antaŭkondiĉo por la komunio, kaj permesis al la komuniantoj mem preni tiel la panon kiel la vinon dum la religia servo.

Komence de januaro 1522, la konsilio de la urbo Wittenberg rajtigis la forigon de la bildaro el la preĝejoj kaj konfirmis la ŝanĝojn enkondukitajn de Karlostado dum la kristnasktago. En la 19-a de januaro Karlostado edziĝis al Anna von Mochau, dekkvinjara filino de malriĉa nobelo. En la 20-a de januaro, la imperia registaro kaj la papo ordonis al Frederiko la Saĝa, elektisto de Saksio, malfari la ŝanĝojn. Frederiko ordonis la restarigon al la katolika formo, sed en letero al la Konsilio de Wittenberg, li nepre elmontris sian kompaton rilate al Karlostado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Personensuche
  2. Leviĝu, Sinjoro.
  3. Apartenas al Roma Pontifiko.
  4. Personensuche
  5. Personensuche
  6. Personensuche
  7. Personensuche
  8. Gameo
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj