Andreas Kieling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Kieling
Andreas Kieling (2008)
Andreas Kieling (2008)
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1959 (1959-11-04) (64-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo filmreĝisorofotisto • dokumenta verkisto • filmproduktoro
vdr

Andreas KIELING (naskiĝinta en la 4-a de novembro 1959 en Gotha) estas germana faranto de dokumentaj filmoj kun fokuso pri naturaj, bestaj kaj aventuraj temoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel 16 jara Kieling fuĝis el GDR tra Ĉeĥoslovakio kaj Aŭstrio en FRG. Li estis pafvundita de landlimaj policanoj dorse dum transnaĝo de Danubo.[1] En FRG li dungiĝis de 1977-80 kiel maristo por oceana navigado sur germanaj komercaj ŝipoj. De 1980-83 li finfaris trejnadon ĉasistan en diversaj nordgermanaj forstoj, antaŭ ĉio en la ĉasdistriktoj Lanze kaj Lömitz en la Distrikto Lüchow-Dannenberg.[2] Inter 1986-90 Kieling estis longan tempon profesie eksterlande: dum 1988 dekdu monatojn kiel forstokonsilisto en Ĉinio kaj en 1989 ses monatojn en Barato kaj Pakistano.

Dokumenta filmado[redakti | redakti fonton]

En 1991 komenciĝis lia kariero kiel faranto de dokumentaj filmoj. Ekde 1992 li vojaĝis al Alasko. En ĉiu vojaĝo li serĉis/serĉas konfrontiĝon al specialaj defioj. Liajn travivaĵojn li priskribis en pluraj libroj. La lastpasintan tempon li interesiĝis pri la rivero Jukono kaj sekvis ties fluon de la fonto ĝis la riverbuŝo ĉe la Beringa Maro. De tiu vojaĝo rezultiĝis triparta dokumentado kiu projekciitis sur la kanalo ARD en januaro 2007. Dum la meza etapo Kieling akompanitis de sia edzino Birgit kaj de la du filoj Erik kaj Thore. Ili postflaris la spurojn de orserĉantoj, filmis i.a. alkojn kun idoj, vizitis pereintajn tendarojn de fortunserĉintoj kaj trovis vrakon de radvaporŝipo. La tria episodo Abenteuer Yukon - Der lange Weg zum Eismeer, ricevis en oktobro 2008 ĉe la festivalo WIldscreen en Bristol la premion Panda Award.

En majoj 2008 kaj 2011 ZDF montris la tripartan serion Expeditionen zu den Letzten ihrer Art, kiu tre similis titole kaj enhave al libro kaj brita televidserio de Douglas Adams kaj Mark Carwardine. Por la ZDF/Arte-produkto Andreas Kieling – Mitten im wilden Deutschland Kieling marŝis en 2009 laŭlonge la iama interngermana landlimo.

En 2010 elsenditis sur Arte kvinparta serio Andreas Kieling - Mitten in Südafrika en HDTV-kvalito. Per tio li priskribis la tiaman gastigan landon de la futbala mondĉampionado.

Kieling estas edziĝinta havante du filojn kaj vivas en kamparana bieno en Eifel. La aktoro Wolfgang Kieling estis lia praonklo.[3]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Akra kritiko estiĝis por la ZDF-dokumentado Kielings wildes Deutschland, post kiam oni eksciis ke luphundoj estis deklaritaj veraj lupoj.[4]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 2004: Der Baum der Bäume – Geheimnisvolles Eichenleben (kamerao, kune kun Roland Gockel)
  • 2005: Europe: A Natural History – A New Millennium
  • 2005: Europe: A Natural History – Taming the Wild
  • 2005: Beruf: Tierfilmer
  • 2007: Abenteuer Yukon – Der lange Weg zum Eismeer
  • 2008: Kieling – Expeditionen zu den Letzten ihrer Art (kamerao, kune kun Luana Carina Knipfer), drei Teile, ZDF
  • 2009: Andreas Kieling – Mitten im wilden Deutschland (dokumentado en kvin partoj), ZDF/Arte
  • 2010: Andreas Kieling – Mitten in Südafrika (dokumentado en kvin partoj), ZDF/Arte

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • kune kun Irena Bischoff: Yukon-River-Saga. Zürich 1995. Neuausgabe: Yukon-River-Saga. Im Kanu durch Kanada und Alaska. München 2001, ISBN 3-453-17818-1.
  • kune kun Irena Bischoff: Ussuri-Tiger. Zürich 1999, ISBN 3-85833-257-7.
  • Im Reich der Riesenbären. Andreas Kieling unterwegs zu den letzten großen Bären Alaskas. Stuttgart 2003, ISBN 3-440-09545-2.
  • kune kun Simone Kosog: Der Bärenmann. Vater und Sohn unter Grizzlys in Alaska. Aus der ARD-Reihe „Expeditionen ins Tierreich“. Hamburg 2004, ISBN 3-455-09469-4.
  • kune kun Sabine Wünsch: Bären, Lachse, wilde Wasser. Als junge Familie durch Kanada und Alaska. München 2007, ISBN 978-3-89029-284-7.
  • kune kun Sabine Wünsch: Ein deutscher Wandersommer. 1400 Kilometer durch unsere wilde Heimat. Malik im Piper Verlag, München 2011, ISBN 978-3-89029-393-6.
  • kune kunSabine Wünsch: Durchs wilde Deutschland. Von den Alpen bis zum Wattenmeer. München 2012, ISBN 978-3-89029-415-5.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Stefan Locke: Die Bären sind nicht deine Freunde : Einsames Kind, Radsportler, DDR-Flüchtling, Matrose, Jäger, Tierfilmer: Andreas Kielings abenteuerliches Leben, in: Frankfurter Allgemeine Zeitung, 25. März 2012, Seite 49, online

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]