Andreas Papandreou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Papandreou
Persona informo
Ανδρέας Παπανδρέου
Naskiĝo 5-an de februaro 1919 (1919-02-05)
en Ĥio
Morto 23-an de junio 1996 (1996-06-23) (77-jaraĝa)
en Ekali
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Unua Tombejo de Ateno vd
Religio Greke Ortodoksa Eklezio vd
Etno grekoj vd
Lingvoj grekaanglamoderna greka vd
Ŝtataneco GrekioUsono vd
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de AtenoUniversitato Harvard • Kolegio de Ateno • Universitato de Minesoto vd
Partio Unio Centra • Tutgrekia Socialista Movado vd
Subskribo Andreas Papandreou
Familio
Dinastio Family Papandreou vd
Patro Georgios Papandreou vd
Patrino Sofia Mineyko vd
Gefratoj Georgios G. Papandreou vd
Edz(in)o Margaret Chant-Papandreou • Dimitra Liani vd
Infanoj Georgios Andrea Papandreu • Níkos Papandréou • Andreas Papandreou • Sofia Papandreou • Emilia Nyblom vd
Parencoj Zygmunt Mineyko • Zygmunt Mineyko vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo politikoekonomiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andreas Georgios PAPANDREOU (greke Ανδρέας Γεώργιος Παπανδρέου, prononcita anˈðreas papanˈðreu; la 5-an de februaro 1919 en Ĥio – la 23-an de junio 1996) estis greke Ανδρέας Γεώργιος Παπανδρέου greka ekonomikisto, politikisto kaj ŝtatisto. [1]

Li estis konata kiel fondinto de la politika partio Tutgrekia Socialista Movado (greke mallongigita PASOK) kies gvidinto li estis de 1974 ĝis 1996. Li estis la ĉefministro de Grekio tri fojoj kaj la unua socialisma. Lia unua enoficperiodo estas inter 1981 kaj 1989, kaj la dua inter 1993 kaj 1996.

Li estis tre populara ĉe la greka publiko, precipe komence de lia permanenta ofico. Li respondecis pri kelkaj reformoj, inkluzive de reformo de la geedziĝleĝoj, establo de la emancipiĝo de virinoj en la leĝo kaj eĉ malaltigo de la balota aĝo de 21 al 18.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1943 Papandreou jam akiris la usonan civitanecon. Li doktoriĝis pri ekonomio ĉe Universitato Harvard. Post doktoriĝo, Papandreou aliĝis al la usona mararmeo kaj servis en la Dua Mondmilito, interalie kiel modeltestilo por la riparo de batalŝipoj. Li revenis por labori en la universitato fine de la Dua Mondmilito en 1946, kaj servis kiel profesoro kaj preleganto ĝis 1947. Li prelegis en pluraj universitatoj en Usono, inkluzive de la Universitato de Minesoto, la Universitato de Northwestern, kaj la Universitato de Kalifornio, en Berkeley (kie li estis estro de la fakultato de ekonomiko).

Papandreou revenis al Grekio en 1959. Ĝis 1963 li okupis plurajn ekonomiajn postenojn. En 1963 li aliĝis al politiko sekvante sia patro kaj fondis maldekstreman frakcion ene de la Liberala Partio de sia patro, la Centra Unio (EK). Li estis elektita membro de la greka parlamento kaj funkciis kiel kabinetministro en la registaro ĉefita de sia patro. Liaj maldekstremaj pozicioj kaŭzis disigon ene de la partio. En julio 1965, la juna greka reĝo ekspluatis la provon de la juna Papandreou interveni en la nomumigon de la defendministro por forigi sian patron de la greka ĉefministro, en afero nomita Apostazio.

En April 1967, armea ĥunto transprenis Grekion, kaj la diktaturo de la koloneloj komenciĝis. Papandreou kaj lia patro poste estis arestitaj. Post forta premo de usonaj intelektuloj kiel John Kenneth Gilbert, amiko kaj kolego de Andreas de liaj studoj, post ok monatojn en malliberejo la filo estis liberigita kondiĉe ke li forlasus la landon al ekzilo. La patro de Papandreou mortis sub hejmaresto en septembro 1968. Papandrau iris en ekzilon por la dua fojo, kun sia patrino, edzino kaj kvar infanoj, unue al Svedio, kie li instruis en Universitato de Stokholmo. Papandreou ankaŭ prelegis en Universitato de York en Kanado. Papandreou laboris por la liberigo de Grekio de la regado de la koloneloj, kaj ofte travojaĝis la mondon, donis paroladojn kaj agis kontraŭ la militista regado en sia lando. Malgraŭ sia akademia kariero en Usono, li konsideris ke la CIA estas grava faktoron malantaŭ la militista puĉo, asertante ke Grekio estis sub "usona okupado." Liaj klopodoj verŝajne kontribuis al la fino de la militreĝimo en Grekio en 1974.

Ĉefministreco[redakti | redakti fonton]

En la fruaj jaroj da sia ofico li gvidis multajn reformojn, inkluzive de la oficiala emancipiĝo por virinoj. Ĉirkaŭ 1984, la ekonomia situacio de Grekio komencis plimalboniĝi kaj la sociala politiko kiun ĝi enkondukis nur pliigis la buĝetan deficiton en la greka ekonomio. En la sama tempo, senlaboreco kaj inflacio rapide altiĝis kaj tio estis reflektita en multaj tumultoj.

Malgraŭ ĉio ĉi, li estis elektita al dua oficperiodo en la parlamenta balotado en 1985. Dum tiu ofico, lia nomo estis asociita kun registara korupto kaj kapital-registaraj rilatoj. Samtempe, la ekonomia situacio daŭre plimalboniĝis.

Papandreou estis laŭdita pro plurdimensia sendependa ekstera politiko, kaj kelkaj difinis lin kiel majstron kiam temas pri diplomatio. Tiele li plifortigis la gravecon de Grekio en la internacia sistemo. [2]

Malgraŭ lia impona akademia kariero en Usono, la retoriko de Papandreou kaj lia partio ĉiam estis kontraŭ-usona. Ĝis la 1990-aj jaroj li rifuzis fari oficialan viziton al Usono, kaj plenumis kontraŭpolitikon pri temoj kiel la partopreno de Grekio en la alianco NATO kaj la usonaj armeaj bazoj en Grekio. Tiu ĉi retoriko estis parto de lia granda populareco inter la greka publiko, kiu vidis antaŭajn gvidantojn de la konservativaj partioj kiel ordonfarantoj de la superpotenco.

La registaro de Papandreou estis la unua en postmilita Grekio kiu redirektis la defendpolitikon de la nacio por konveni siajn proprajn sekurecbezonojn, kaj ne tiujn de Usono. Laŭ liaj subtenantoj, Papandreu estis la unua kiu adaptis la sekurecbezonojn de Grekio al siaj propraj interesoj, ĉar ekde 1947 ĝis 1981 Usono supozeble havis pli da influo sur la sekurecpolitiko de Grekio ol Grekio mem, plejparte pro profunda engaĝiĝo de Usono en la greka enlanda milito. Tamen, kun lia ascendo al potenco li moderigis siajn radikalajn opiniojn kaj retenis iujn el la ekstera politiko de Grekio.

Papandreu sciis kiel vastigi la internacian influon de Grekio, kaj krei eksterordinarajn internaciajn koaliciojn, kiel la "Iniciato de la sesopo" kun Meksiko (Miguel de la Madrid), Argentino (Raúl Alfonsín), Svedio (Olof Palme), Tanzanio (Julius Nyerere) kaj Barato (Indira Gandhi) kiuj kuniĝis ĉefe por ekzerci premadon super la superpotencoj de la malvarma milito por suspendi nukleaj testoj. [3]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • The Location and Scope of the Entrepreneurial Function, Harvard University, 1943
  • Economics and the social sciences, Economic Journal, 1950
  • An experimental test of an Axiom in the Theory of Choice, Econometrica, 1953
  • Competition and its regulation, Prentice-Hall, 1954
  • A Test of a Stochastic Theory of Choice, Econometrica, 1957
  • Economics as a Science, Lippincott, 1958
  • Fundamentals of model construction in macro-economics, Center of Economic Research, 1962
  • A Strategy for Greek Economic Development, Center of Economic Research, 1962
  • Democracy and National Rebirth, Fexis, Athens, 1966
  • The Political Element in Economic Development, Almqvist & Wiksell, 1966
  • Toward a Totalitarian World?, Norstedts, Stockholm, 1969
  • Man's freedom, Columbia University Press, New York, 1970
  • Democracy at gunpoint: The Greek Front (I Dimokratia sto apospasma), Doubleday & Co., New York, 1970
  • Paternalistic Capitalism, The University of Minnesota Press, 1972
  • Economic Development - Rhetoric and Reality, The University of British Columbia, Vancouver, 1973
  • Project Selection for National Plans, Praeger Publishers, New York, 1974
  • The Impact Approach to Project Selection, Praeger Publishers, New York, 1974
  • The Method of Repercussions in Investment Selection, Praeger Publishers, New York, 1974
  • Imperialism and Economic Development, Athens, 1975
  • Greece to the Greeks, Athens, 1976
  • Transition to Socialism, Athens, 1977
  • Mediterranean Socialism, Lerici, Cosenza, 1977

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jacobs, Francis (1989) Western European political parties: a comprehensive guide. Addison-Wesley Longman Limited. ISBN 0582001137. pp. 123–130
  2. Clogg, Richard (1987) Political Parties in Greece: the search for legitimacy. Duke University Press. ISBN 0822307944. pp. 122–148
  3. Roche, Douglas (1996). "The Middle Powers Initiative". Peace Magazine.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]