Andreas Thaler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Thaler
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1883 (1883-09-10)
en Wildschönau
Morto 28-an de junio 1939 (1939-06-28) (55-jaraĝa)
en Treze Tílias
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Dreizehnlinden en Brazilo.
Tirolfestivalo en Dreizehnlinden.

Andreo THALER (naskiĝinta la 10-an de septembro 1883 en Wildschönau, mortinta la 28-an de junio 1939 en Treze Tilias estis aŭstra politikisto.

Li frekventis la gimnazion en Salcburgo, Hall in Tirol kaj Feldkirch. Post kiam li estis servisto, arbohakisto, alpa paŝtisto, kaj ekde 1910 kamparano kun propra bieno, li fariĝis politikisto: urbestro en Oberau apud Wildschönau (1914-1919), deputato de la Tirola landa asembleo (Tiroler Landtag - 1919) kaj prezidanto de la Tirola landa konsilio por kulturaĵoj (Landeskulturrat - 1924). De 1927 ĝis 1934 li estis deputato al la Nacia Asembleo, de 1929-1932 estro de la Kamparana asocio (Reichsbauernbund), en 1930/31 eĉ ministro pri agrikulturo.

Studvojaĝoj kondukis lin en Sudan Amerikon en 1928 kaj 1931. En 1933/34 li organizis la elmigron de kelkaj centoj da kamparanoj tirolaj en Brazilon, kie ili fondis la komunumon Dreizehnlinden (Treze Tilias).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Weihnachts- und Neujahrsspiele, (=Alpenvolksbühne, 3), eldonejo Vereinsbuchhandlung, Insbruko 1936
  • Die österreichische Kolonie Dreizehnlinden in Brasilien, 2-a eldono, Insbruko, 1934

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]