Saltu al enhavo

Andreas Unterberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Unterberger
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1949 (1949-01-02) (77-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo juristo • ĵurnalisto • politikologo • politika ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Andreas UNTERBERGER (naskiĝinta la 2-an de januaro 1949 en Vieno) estas aŭstra ĵurnalisto. Li estis ĉefredaktoro de la kvalitĵurnaloj Die Presse kaj de Wiener Zeitung. Fine de la 2010-aj jaroj li iĝis novdekstrisma politikista blogisto.[1][2] Unterberger estas estrarano de la Hayek-instituto kaj de la Klubo de Memstaraj Liberaluloj.

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la Piarista Gimnazio je Josefstadt li soldatis ĉe la armeo Bundesheer studonte inter 1968-1973 ĉe la universitato de Vieno juran kaj politikekonomian sciencojn, de 1972 pluse politiksciencojn (ĉe la Instituto pri Superaj Studoj). Doktoriĝe pri juro li finis la studojn. Inter 1973-2004 li ĵurnalistis ĉe Die Presse: komence pri regionaj aĵoj kaj de 1974 pri ekstera politiko. Inter 1984-1995 li estris la sekcion de pri ekstera politiko kiel gvidanta redaktisto. Inter 2005-2009 li ĉefredaktoris ĉe Wiener Zeitung.

De 2009 estis li liberprofesia publicisto verkante, krom la blogaĵojn, ankaŭ pri la borso je la ekonomia semajngazeto Börsen-Kurier.[3] Inter julio 2011 kaj majo 2013 li gastĵurnalistos ĉe Salzburger Nachrichten (Salcburge).

Inter 1989-1998 li estis docento ĉe la Viena universitato pri politiksciencoj kaj internaciaj rilatoj. Jenas fokusoj liaj: protekto de minoritatoj, eŭropa integrigo, sekurecmezuroj internaciaj, neŭtralecpolitiko de Aŭstrujo, la Tria Mondo kaj evoluiĝelpado, usonaj politikaj strukturoj, liberalismaj reformemo. Unterberger kunfondis ORF-Watch.at por diskuti la senĉavon de publikjuraj kanaloj kondiĉe ke ili misuzas siajn privilegiojn. Kun Georg Hoffmann-Ostenhof faris li la radifonian podkaston Audio-Europa-Kontroverse[4]. Verkis li jam por la gazeto Academia de Österreichischer Cartellverband, je Conturen, Europäische Rundschau, Jahrbuch für Politik, Freie Welt kaj Junge Freiheit[5].

  • Österreichischer Staatspreis für journalistische Leistungen zur Jugend (porjunulara ĵurnalismo)
  • 1983 Österreichischer Staatspreis für publizistische Leistungen im Interesse der Geistigen Landesverteidigung (pri senarma ŝtatdefendo)
  • 1994 Humanitätspreis des Österreichischen Roten Kreuzes (de la Ruĝa Kruco)
  • 1995 Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich (meritkruco de la respubliko, 2-a klaso)
  • 2002 Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst (meritkruco pri sciencoj kaj artoj, 1-a klaso)
  • 2009 Leopold-Kunschak-Medien-Preis (porĵurnalista premio)

Skribaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • A wie Alternativ. Herold, Wien / München 1981. ISBN 3-7008-0210-2
  • kun Julius Kainz (eld.): Ein Stück Österreich. 150 Jahre „Die Presse“. Holzhausen, Wien 1998, ISBN 3-900518-83-1
  • Österreich – und jetzt? Gespräche zum Nachdenken, Molden, Wien 2005, ISBN 3-85485-129-4
  • Martin Bartenstein: Grenzgänger zweier Welten, Edition Steinbauer, Wien 2010, ISBN 978-3-902494-47-4
  • Ein Männerministerium, bitte! In: Journal. Ausgabe Niederösterreich, St. Pölten 114.1992, p. 16–17
  • Schafft die Politik ab! (=Leykam Streitschriften), Graz 2014, ISBN 978-3-7011-7918-3

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Jonas Vogt: "Opa gegen Links" - ĉe: Datum, septembro 2019
  2. ↑ "Das nicht ganz unpolitische Tagebuch und die vielen nicht ganz langweiligen Partner-Seiten" - el lia blogo
  3. ↑ hejmpaĝo gazeta
  4. ↑ prezento podkasta
  5. ↑ ekz. "Pesthauch über Identitären" - 6.4.2019