Andrej Anatoljeviĉ Zaliznjak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Anatoljeviĉ Zaliznjak
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1935 (1935-04-29)
en Moskvo
Morto 24-an de decembro 2017 (2017-12-24) (82-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Trojekurov-tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Universitato de Parizo • Philological Faculty of Moscow State University • Sorbono
Familio
Edz(in)o Elena Viktorovna Paducheva
Infano Anna Zaliznyak
Okupo
Okupo lingvisto • dialektologo • universitata instruisto
Verkoj klasifiko de Zalizniak
vdr

Andrej Anatoljeviĉ Zaliznjak (ruse Андрей Анатольевич Зализняк; 29-an de aprilo 1935 en Moskvo - 24-an de decembro 2017 en Tarusa) estis rusa lingvisto, membro de la Rusa Akademio de Sciencoj (la fako de literaturo kaj lingvo).

Scienca biografio[redakti | redakti fonton]

Zaliznjak finis la filologian fakultaton de la Moskva Ŝtata Universitato, kaj poste studis en Sorbono ĉe la franca stukturisto André Martinet.

Li nun instruas ĉe la filologia fakultato de la Moskva Ŝtata Universitato (precipe en la fako de teoria kaj aplika lingvistiko) kaj en universitatoj de Aix-en-Provence, Parizo kaj Ĝenevo. En 1987 li iĝis koresponda membro de la Akademio de Sciencoj de USSR, en 1997 li fariĝis akademiano. Li laboras en la Instituto pri Slavistiko de la Rusa Akademio de Sciencoj.

Verkoj pri sinkrona priskribo de la rusa morfologio[redakti | redakti fonton]

La unua monografio de Zaliznjak, Rusa substantiva kaj adjektiva fleksio (Русское именное словоизменение, 1967), estis provo konsekvence algoritme priskribi deklinacion de substantivoj, adjektivoj, pronomoj kaj numeraloj en la skriba formo de la rusa lingvo. La studo traktas gravajn teoriajn problemojn de morfologio, donas striktajn difinojn de la nocioj vortformo, gramatika signifo, gramatika kategorio, akord-klaso, genro, akcent-paradigmo kaj aliaj. Pri la gramatikaj kategorioj de kazo, nombro, genro kaj akord-klaso Zaliznjak skribis apartajn artikolojn, kie tiuj fenomenoj estas traktataj el la tipologia vidpunkto.

Kiel daŭrigo de la idearo de Rusa substantiva kaj adjektiva fleksio aperis Gramatika vortaro de la rusa lingvo (1977, la kvara eldono en 2003), kie por cent mil rusaj vortoj estas indikita preciza fleksi-modelo (kaj estas proponita klasifiko de tiuj modeloj). La vortaro, kompilita de Zaliznjak permane, iĝis la bazo por praktike ĉiuj komputilaj programoj de aŭtomata morfologia analizo de la rusa lingvo (inkluzive de programoj por inform-serĉado kaj aŭtomata tradukado).

La monografio de Zaliznjak kaj liaj plej gravaj verkoj pri la ĝenerala kaj rusa morfologio estis reeldonitaj en 2002.

Verkoj pri la lingvo de betulŝelaj skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1982 A. A. Zaliznjak sisteme studas la lingvon de betulŝelaj skribaĵoj el Velikij Novgorod. Li publikigis verkojn pri la rivelado de apartaĵoj de la malnova novgoroda dialekto, pri ĝiaj distingaĵoj disde la superdialekta malnovrusa lingvo, pri la ortografio kaj paleografio de betulŝelaj skribaĵoj, pri metodoj de ilia datado. En 1995 li publikigis la ĝeneraligantan studon La malnova novgoroda dialekto (la dua eldono aperis en 2004). La verko enhavas gramatikan priskribon de la dialekto kaj komentariitajn tekstojn de preskaŭ ĉiuj konataj novgorodaj betulŝelaj skribaĵoj.

Analizo de la Parolo pri la militiro Igora[redakti | redakti fonton]

La libro La Parolo pri la militiro Igora: rigardo de lingvisto (2004) estas dediĉita al plurfoje diskutata problemo pri la aŭtentikeco de la teksto de Parolo pri la militiro Igora (Слово о полку Игореве). Zaliznjak montras, ke se iu falsus la tekston en la 18-a jarcento, li devus havi grandegan kvanton da precizaj scioj, kiuj fakte estis malkovritaj de la lingvoscienco nur en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Estas kritike konsideritaj lingvistikaj argumentoj kontraŭ la aŭtentikeco de la teksto, proponitaj de diversaj aŭtoroj. Laŭ la ĝenerala konkludo de Zaliznjak, tre malprobablas, ke Parolo pri la militiro Igora estas falsita.