Andrej Arŝavin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Arŝavin
Persona informo
Naskonomo Андрей Сергеевич Аршавин
Aliaj nomoj Шава
Naskiĝo 29-an de majo 1981 (1981-05-29) (42-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Alma mater Saint Petersburg State University of Technology and Design
Familio
Amkunulo Yuliya Baranovskaya
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://arshavin.eu/
vdr
Andrej Arŝavin

Andrej Arŝavin aŭ plennome Andrej Sergejeviĉ Arŝavin - cirile Андре́й Серге́евич Арша́вин, angle cetere latinliterigata Andrei Arshavin - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  29-an de majo 1981(nun 1981-05-29) en Sankt-Peterburgo, tiutempe en Sovetunio nomata Leningrado, do nun estas 42-jara. Ekde la jaro 2009 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la britia klubo Arsenal F.C., kvankam en 2012 li estas "pruntata" al la rusia klubo Zenit Sankt-Peterburgo, kie li jam antaŭe inter la jaroj 2000 kaj 2008 estis profesia futbalisto.

Krome Andrej Arŝavin ekde la jaro 2002 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo, kaj ekde la jaro 2009 estas ties teamestro. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post antaŭa partopreno ankaŭ en la ĉampionado de 2008.