Saltu al enhavo

Andrej Kurbskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andrej Miĥajloviĉ Kurbskoj (malnovruse Андрѣй Михайловичь Коурбьской, pole Andrzej KurbskiAndrzej Krupski,[1] en iuj fontoj ankaŭ Andrei Jaroslawski Kurpski;[2] naskiĝis en 1528 en Moskovio, mortis en majo de 1583 en vilaĝo Miljanoviĉi, Respubliko de Ambaŭ Nacioj) estis rusa grandnobelo, knjazo, milita komandanto, politikisto, verkisto, lingvisto kaj mecenato de la 16-a jarcento. Li apartenis al Smolenska-Jaroslavla branĉo de Rurikida dinastio, al la familio, kiu posedis vilaĝon Kurba (nuntempe malgranda vilaĝo en Jaroslavla provinco de Rusio).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Andrej Kurbskoj komencis sian militservon en 1549 en la aĝo de 21 jaroj, partoprenante la militkampanjon de rusa caro Ivano la Terura kontraŭ la Kazana ĥanlando. En 1551 li partoprenis la kampanjon kontraŭ Polacko, en 1552 la batalojn kontraŭ Krimea ĥano Devlet Giraj. Je la 2-a de oktobro li partoprenis la konkeron de Kazano far Ivano la Terura.

Pro siaj militaj atingoj Kurbskoj iĝis unu el la plej proksimaj kunuloj de caro Ivano. Aliaj liaj kunuloj ĉe cara korto estas protopopo Silvestro, la religia gvidanto kaj instruisto de la caro, kaj vojevodo Aleksej Adaŝev. En 1556 li ricevis titolon de bojaro kaj partoprenis en subigo de ribelemaj ĉeremisoj.

En 1558 Kurbskoj estis sendita batali kontraŭ Livonio, tiam konfederacio de episkopioj, ĉar ĝiaj kavaliroj rifuzis pagi omaĝmonon al Rusio. Dum la kampanjo de 1558–1562 li partoprenis multajn batalojn kontraŭ livonoj kaj atingis signifajn venkojn ĉe Paide, Viljandi, Ērģeme, Cēsis ktp.

Dumtempe, la pozicio de Kurbskoj ĉe la korto iĝis endanĝerita. En 1562 li havis grandan militan malsukceson apud Nevel: malgraŭ ega avantaĝo (Kurbskoj havis na pli ol 15 mil trupoj kontraŭ ĉirkaŭ 4 mil litovoj), li ne povis detrui litovan armeon kaj mem suferis grandajn kaj supozeble nenecesajn perdojn. Tio ĉi forte kolerigis la caron. Samtempe, okazis reprizalioj kontraŭ la "partio" ĉe la korto, al kiu apartenis Kurbskoj. En 1560 protopopo Silvestro estis forsendita al malproksima monaĥejo Soloveckij, kaj Aleksej Adaŝev arestita kaj metita en malliberejo en Derpt, kie li baldaŭ mortis. Multaj amikoj, parencoj kaj subtenantoj de Silvestro kaj Adaŝev ankaŭ estis arestitaj, forpelitaj aŭ ekzekutitaj. Kurbskoj havis ĉiujn kialojn kredi, ke ankaŭ lin atendas la sama sorto, do li decidis fuĝi el Rusio.

Je la 30-a de aprilo 1564 Kurbskoj fuĝis al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kie lin volonte bonvenigis Sigismondo la 2-a Aŭgusto. Kune kun 12 propraj servistoj kaj granda kvanto de rusaj militistoj, kiuj ankaŭ timis reprizaliojn fare de Ivano la Terura, li alvenis al Walmer. De tie li verkis longan leteron al Ivano, klarigante kaj pravigante sian decidon, kio estis estonta la unua en longa serio de letera interŝanĝo inter Kurbskoj kaj la caro.

Ekde sia fuĝo Kurbskoj servis al la Polio-Litovio, interalie kontraŭ Rusio. Ekzemple, li partoprenis en kampanjo de Stefano Báthori al Polacko en 1579. Por lia servo Sigismondo donis al Kurbskoj multajn bienojn kaj enspezojn, kaj ĝis lia morto agis al li amike kaj subtene. Plejparton de sia vivo post ekziliĝo Kurbskoj vivis en sia bieno en vilaĝo Miljanoviĉi proksimume 20 kilometrojn ekster Kovel (nun ĝi apartenas al Volina provinco de Ukrainio). Ĝuste tie li mortis en majo de 1583 kaj estis enterigita en Monaĥejo de Sankta Trinito ĉe apuda vilaĝo Verbka.

Andrej Kurbskoj tutan vivon estis tre inteligenta, facile lernis lingvojn kaj verkis historiajn, filozofiajn kaj teologiajn verkojn. Krom granda kvanto de leteroj al caro Ivano la Terura kaj al aliaj adresatoj, kiuj per si mem havas literaturan kaj idean valoron, la nune konataj verkoj far Kurbskoj estas:

  1. «История кн. великого Московского о делех, яже слышахом у достоверных мужей и яже видехом очима нашима» ("Historio de Granda Princlando Moskvio en aferoj, kiujn mi aŭdis de fidindaj viroj kaj kiujn mi vidis per propraj okuloj")
  2. «Сказ о логике» ("Rakonto pri logiko")
  3. «От другие диалектики Иоанна Спанъинбергера о силогизме вытолкована» ("De dialektiko de Johano Spaninberger pri silogismo rakontite")
  4. «История Флорентийского собора» ("Historio de Koncilio de Florenco")

Krom tio ĉi, estas konataj liaj tradukoj al la rusa, interalie de Margarito far Johano Krizostomo, La Ĉielo far Johano de Damasko ktp. Al siaj tradukoj li aldonis enkondukojn, komentojn ktp. Plejparto de liaj verkoj estis perditaj kaj remalkovritaj far rusaj, ukrainaj kaj polaj esploristoj dum la 19-a jarcento.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Wolff J. Kniaziowie Litewsko-Ruscy. — Warszawa, 1895. — Cz. 1. — S. 194—197 (Kurbski-Jaroslawski).— Cz. 2, str. 662 (Kozar-Krupski).
  2. Lietuvos mokslř akademijos Vrublevskiř biblioteka. F. 20, TA 103.