Andrej Saĥarov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Andrej Dmitrijeviĉ Saĥarov
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
people's deputy of SSSR
RIAN archive 25981 Academician Sakharov.jpg
Persona informo
Андрей Дмитриевич Сахаров
Naskiĝo 21-a de majo 1921
en Moskvo
Morto 14-a de decembro 1989
en Moskvo
Mortis pro korinfarkto [#]
Tombo Vostryakovo Cemetery [#]
Religio ateismo [#]
Nacieco Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
Etno Rusa
Lingvoj rusa [#]
Ŝtataneco Sovetunio • Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko [#]
Alma mater MSU Faculty of Physics • Moskva Ŝtata Universitato [#]
Familio
Patro Dmitrij Ivanoviĉ Saĥarov [#]
Patrino Jekaterina Saĥarova [#]
Edz(in)o Elena Bonner [#]
Profesio
Okupo fizikisto • homrajta aktivulo • nuklea fizikisto [#]
Laborkampo Fiziko
Labor-institucioj Rusia Akademio de Sciencoj
Doktoreca konsilisto Igor Tamm [#]
Fama pro Caro-bombo
Verkado
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Andrej Dmitrijeviĉ SAĤAROV (ruse Андрей Дмитриевич Сахаров, naskiĝis la 21-an de majo 1921 kaj mortis la 14-an de decembro 1989) estis soveta fizikisto, kiu aktive defendis la homajn rajtojn. Li havis gravan rolon en la disvolviĝo de la unua soveta atom-bombo kaj li poste gvidis movadon por la nuklea senarmiĝo[1]. Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1975.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infaneco[redakti | redakti fonton]

Andrej Saĥarov naskiĝis en Moskvo la 21-an de Majo 1921. Li ricevis edukon laŭ la valoroj de la rusa inteligencio, kiuj estis la respekto al la laborado kaj al la talento, la helpo por la aliuloj, la amo al la literaturo kaj al la scienco. Liaj unuaj jaroj de siaj studoj okazis hejme. Lia patro, Dimitri Ivanovitĉ Saĥarov, estis instruisto pri fiziko, kaj ankaŭ aŭtoro de libroj pri fizik-instruo kaj pri scienca popularigo[3]. Dum sia infaneco, Andrej jam havis la pasion por la fiziko, kiun lia patro transdonis al li :

Citaĵo
 Tio, kio entuziasmis min, estis la eblo priskribi ĉion el la natura diverseco, per simplaj leĝoj, kies matematikoj formulas la rilatojn inter la atomoj. 
— A. D. Saĥarov, « Memoraĵoj », 1989

Studoj kaj partopreno en nuklea programo[redakti | redakti fonton]

En 1938, Andrej Saĥarov finis sian studon de mezlernejo. En 1942, kiam li finis siajn studojn en la universitato de Moskvo, Andrej Saĥarov ricevis magistran diplomon pri fiziko, kun la « tre honora » mencio. Dum la milito, li laboris kiel inĝeniero en fabriko de armiloj, kiu lokiĝis ĉe la Volga rivero[4]. Por prepari sian doktoran diplomon, Andrej Saĥarov eniris en la Lebedev-instituto de Mosko en 1945. Lia doktora profesoro estis Igor Tamm, kiu ricevis en 1958 la Nobel-premion pri fiziko, pro siaj laboroj pri la Ĉerenkov-radiado. Dum la unuaj jaroj de siaj sciencoj esploroj, Andrej Saĥarov skribis siajn plej gravajn skribaĵojn pri fundamenta fiziko, kvankam la okcidentaj sciencistoj legis liajn publikaĵojn poste, kiam ili ne plu estis sekretaj. Dum tiu periodo , Igor Tamm estris sciencistojn, kiuj laboris pri soveta nuklea programo. Andrej Saĥarov eklaboris en ĝi en 1948 kaj li iĝis rapide unu el la ĉefa kreinto de la nuklea kunfandiĝ-bombo[5]. La sukseso de tiu programo ebligis al li ricevi honorojn kaj premiojn. En 1953, li iĝis la plej juna membro de la Akademio de sciencoj, kiam li aĝis 32 jarojn[6]. Kvankam li ankaŭ ricevis la Ordenon de Lenin, trifoje la titolon « Heroon de socialisma laboro », la Lenin-premion kaj la Stalin-premion, la soveta registaro reprenis ilin, pro la kontraŭstaroj de Andrej Saĥarov, kiu kritikis ĝian politikon. Andrej Saĥarov diris, ke li akceptu denove ricevi ilin, kiam ĉiuj malliberuloj de konscienco estos liberaj[7].

desegnaĵo de la nuklea kunfandiĝ-bombo
La desegnaĵo montras la diversajn tavolojn, kiujn oni trovas en nuklea kunfandiĝbombo kiel la « car-bombo ». Tio estas ideo de la sciencisto Andrej Saĥarov. Atentu, ke la nombro da tavoloj estas sekretaj.

Evoluo de sociaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1968, Andrej Saĥarov laboris pri nukleaj kunfandiĝ-bombo. Poste, pro siaj politikaj vidpunktoj kontraŭ la soveta registaro, ĝi forigis lin de la sekreta soveta programo[8]:

Citaĵo
 Ĉiuj konvikiĝis pri la graveco de nia laboro, kiu ebligis la militan ekvilibron en la mondo, kaj ni ĉiuj deziris atingi tiun celon… Mia socia kaj politika vidpunktoj ŝanĝiĝis kaj grandege evoluis dum la dekkvin jaroj inter 1953 kaj 1968. Pli precize, mia rolo en la disvolvo de la nuklea kunfandiĝ-armiloj inter 1953 kaj 1962, kaj ankaŭ pri la preparado kaj farado de la nukleaj kunfandiĝ-provoj, konduktis min konscii pri la moralaj problemoj, kiujn tiaj aktivecoj kreis. 
— A. D. Saĥarov, « An Autobiographical Note » en « Collected Scientific Works », 1982

Dum la fino de la kvindekaj jaroj, Andrej Saĥarov komencis deklari siajn vidpunktojn por limigi la nukleajn provojn. En 1961, li unue kontraŭstaris al la soveta ŝtatestro Nikita Ĥruŝĉov kaj, unu jaron poste, al la ministro Jefim Slavski, kiu estis la politikestro pri la nuklea programo en Sovet-Unio. En 1963, Andrej Saĥarov partoprenis en la Traktato de Moskvo, kiu malpermesis fari nukleajn provojn en la atmosfero, ekster Tero kaj en la oceano. En 1964, kiam unu el la amikoj de la biologiisto Trofim Lisenko prezentis sian kandidaton al la Akademio de scienco, Andrej Saĥarov denuncis la politikon, kiu tro influis la sciencon kaj kiu tiel havis malbonajn konsekvencojn pri la biologio en Sovet-Unio. En 1967, li ekestis ano el la Komitato pri la konservado de la lago Bajkalo, kies celo estis konservi tiun lokon kontraŭ la industria poluo. Estis ankaŭ inter 1966 kaj 1967, ke respondis al la unuaj demandoj de la viktimoj de la politika subpremado[9].

Politika kontraŭstaro[redakti | redakti fonton]

En 1968, Andrej Saĥarov rompis sian rilaton kun la soveta politiko, per la verko de longa manifesto, kies titolo estis « Progreso, paca kunekzisto kaj intelekta libero » kaj kies publikigo aperis en la ĵurnalo « New York Times ». Li sendis ĝin al la soveta prezidanto Breĵnef, kiu neniam respondis al li : la registaro ne deziris paroli al la sciencisto.

Citaĵo
 Intelekta libereco estas esenca al la homa societo : libereco ricevi kaj dissendi informojn, libereco por liberspirito kaj sentimaj debatoj, kaj libereco de la la administra subpremado kaj de antaŭjuĝoj. 
— A. D. Saĥarov, Pensado pri la progreso, kunekzisto kaj intelekta libereco

Kvankam soveta registaro malpermisis al la sovetoj legi la manifeston, homoj el aliaj landoj legis ĝin. Entute, publikiĝis 18 milionoj da kopioj en dek du landoj. Pro la sukceso de la manifesto, la Soveta registaro forigis la sciencistojn de la sekretaj laboroj. Tio helpis Saĥarov iĝi pli kaj pli fama en sia lando[10]. Multaj homoj demandis al Saĥarov publike paroli pri la malliberuloj de konscienco. Li defendis tiujn, kiujn la soveta registaro maljuste kondamnis pro ilia politika konvinkoj. Tiel Andrej Saĥarov subskribis liberig-petojn kaj akceptis interparoli kun internaciaj ĵurnalistoj. Ju pli la soveta registaro minacis lin, des pli Andrej Saharov skribis kaj parolis publike[7].

En 1975, Andrej Saĥarov ricevis la Nobel-premion pri paco, pro la « sentimaj kaj personaj agoj, kiuj pli valorigis la fundamentojan principojn de la paco inter la homoj » kaj pro la « malkonsentoj, kiuj baraktis kontraŭ profito de la povo kaj de ĉio, kio atencas la homan respektindecon ». Pro Andrej Saĥarov ne ĉeestis en la kunveno, Jelenna Bonner legis la skribaĵon de Andrej, kiu alvokis liberigi politikajn malliberulojn kaj kiu listigis 126 nomojn de sovetaj malliberuloj de konscienco[11]. En tiu skribaĵo, kies titolo estis « Paco, progreso kaj homaj rajtoj », Andrej Saĥarov reprenis la samajn ideojn de sia manifesto, kiun li skribis en 1968[12]. Multo da kritikantoj, kiuj eĉ estis favoraj al la ideoj de Andrej Saĥarov, opiniis ke ili estis naivaj kaj nefareblaj. Sed laŭ la vidpunkto de Saĥarov en 1981, tiuj ideoj antaŭvidis novajn kaj gravajn direktojn por la monda politiko kaj, pli precize, por tiu de la Sovet-Unio. La 12-an de majo 1976, en la moskva loĝejo de Andrej Saĥarov, anonciĝis la kreo de Moskva Helsinka unio. Andrej Saĥarov iĝis ĉefa Sovet-Unia kontraŭstaranto, kritikis la sovetan reĝimon, kiun li difinis totalisman. En 1980, Saĥarov publike parolis pri la sovetaj militistoj, kiuj invadis Afganujon. Pro tio, li vokis homojn rifuzi Olimpiajn ludojn de Moskvo[13]:

Citaĵo
 La ĉefa problemo, kiu devus koncerni homojn el Sovet-Unio kaj el la mondo, estas la daŭra milito en Afganujo kaj la danĝero de la milita disvatiĝo. Ĉiutage, ĉiuhore, afganoj mortas. Sovetaj militistoj mortas kaj la familioj ricevas la sciigon de ilia morto. 
— A. D. Saĥarov

Pro la opinio de Saĥarov, la ŝtatestroj de Sovet-Unio definitive forigis lin de lia laboro, ili reprenis liajn premiojn kaj ili ekzilis lin al la urbo Gorkij, kie li estis sub kontrolado de soldatoj. Tie, Saĥarov iĝis izola dum preskaŭ sep jarojn. Trifoje li protestis kontraŭ siajn vivkondiĉiojn, per la rifuzo nutri sin. Pro tio, oni trudis lin manĝi per forto. Ĉie en la mondo, okazis multaj strikoj por la defendo de Saĥarov. En Februaro 1986, la rusa sciencisto Andrej Saĥarov sendis al la politikisto Miĥajl Sergejeviĉ Gorbaĉov tiun leteron, en kiu li priskribis siajn malfacilajn vivkondiĉojn kaj la maljustan juĝon al sia edzino Jelenna Bonner[7] :

Citaĵo
 Kara Miĥajl Sergejeviĉ,

Antaŭ preskaŭ sep jaroj, oni deportis min per forto al la urbo Gorjkij, kontraŭleĝe, sen ke okazis juĝo. Oni trudas al mi resti en izolejo, ĉiam sub kontrolado. Oni legas mian kurieron, kiun oni ofte retenas kaj kiun oni kelkfoje falsas.

Ekde 1984 mia edzino, Jelena Bonner, suferas de la sama situacio. Oni malpermesas al mi komunikiĝi kun aliaj sciencistoj, kaj iri al sciencoj kunvenoj. Mi ludis gravan rolon pro la Soveta konstruo de la nuklea kunfandiĝ-bombo. Per mia iniciato en 1963, la soveta registaro proponis la traktaton de Moskvo, kiu malpermesis la uzadon de nukleaj provoj en la atmosfero, ekster Tero kaj sub la maroj.

Mi multe pripensis la problemojn de la milito kaj de la paco. Mi defendis la principon de malferma societo kaj de la respekto de homaj rajtoj tiel, kiel estas la libero de la opinio, de la informo kaj de la movo. Laŭ mi, tio estas la esenca fondamento de la internacia sekureco, de la socia justeco kaj de la progreso.

En Februaro 1986, mi adresis al vi la demandon liberigi la malliberulojn de konscienco. Kiam mia izolo finiĝos, mi ŝatus partopreni en programo, kies internacia kunlaboro celas la pacan disvolviĝon de la nuklea kunfandiĝ-energio.

Respekte, 
— A. D. Saĥarov, Letero al M. S. Gorbaĉov, 1986

En Decembro 1986, Miĥajl Sergejeviĉ Gorbaĉov liberigis Saĥarov de lia ekzilo. Ĝis la lasta tago de sia vivo, Saĥarov laboris por projekto de alternativa konstitucio[14][7]:

Citaĵo
 La celo de la popolo, kaj de ĝiaj aŭtoritataj organizaĵoj, estas feliĉa vivo kun multo da senco, la materiala kaj spirita liberecoj, la bonstato, la paco kaj la sekureco por ĉiuj civitanoj el la lando, por ĉiuj homoj el Tero, sen konsideroj pri ilia raso, nacieco, sekso, aĝo kaj sociala pozicio. 
— A. D. Saĥarov, provo pri la skribo de nova konstitucio, 1989

Antaŭvido pri la mondo en 2024[redakti | redakti fonton]

En printempo 1974, Andrej Saĥarov akceptis respondi al la demandoj de ĵurnalo « Saturday Review », kiu preparis artikolon, kies temo estis « La mondo post 50 jaroj ». Laŭ la antaŭvido de Saĥarov, la mondo en 2024 disiĝus en grandaj labor-zonoj, kies amaso da homoj vivus kaj kie estus flugaj kaj subteraj urboj. En tiuj zonoj, ankaŭ ekzistus vastaj ekologiaj ejoj, kie homoj retrovus sian internan ekvilibron. Ili havus la nuklean kunfandiĝ-energion kaj ili proksimigus la asteroidojn al Tero, per nuklea eksplodo, por ke homoj povu pli facile profiti de iliaj diversaj mineraloj. La homoj interkomunikus per videoreto, kiu nomiĝus « sistemo de universala informado ». Je la komenco de la artikolo, Saĥarov timege priskribis la danĝerojn, kiujn lia lando starigis al la mondo, sed li tamen konkludis sian kredon al la sano kaj inteligenteco de la homa speco[15]:

Citaĵo
 Mi kredas ke la homoj racie sukcesos, malgraŭ la kompleksaj problemoj,realigi grandajn celojn, laŭ kiu progreso estas necesa kaj neevitabla, sen forlasi la homan flankon de la homaro kaj la naturan aspekton de la naturo. 
— A. D. Saĥarov, « Tomorrow: the view from Red Square » en la ĵurnalo « Saturday Review », 1974

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sakharov, Andrei, Facets of a Life, Frontieres, 1991. ISBN 2-86332-096-3
  • Babyonyshev, Alexander, On Sakharov, Alfred A. Knopf, New York, 1982. ISBN 0-394-71004-5
  • Sakharov, Andrei, Collected Scientific Works, Marcel Dekker, 1982. ISBN 0-8247-1714-7
  • Lozansky, Edward D., Andrei Sakharov and Peace, Avon, 1985. ISBN 0-380-89819-5
  • Drell, Sidney D., and Sergei P. Kapitsa (eds.), Sakharov Remembered, Springer, 1991. ISBN 0-88318-852-X
  • Gorelik, Gennady, with Antonina W. Bouis, The World of Andrei Sakharov: A Russian Physicist's Path to Freedom. Oxford University Press, 2005. ISBN 0-19-515620-X

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franca artikolo pri la vivo de Andrej Saĥarov, Le monde Diplomatique, Philippe Descamps, 2021
  2. Nobel Peace Prize 1975 (angle). The Nobel Peace Prize. Arkivita el la originalo je 2009-10-15. Alirita 27-a de aŭgusto 2009.
  3. (fr) Science et liberté, les éditions de physique,‎ (ISBN 2868831400), p. 33
  4. (fr) Richard Lourie, Sakharov : une biographie, les éditions noir sur blanc,‎ , 76-81 p. (ISBN 2882501668)
  5. (fr) Richard Lourie, Sakharov : une biographie, les éditions noir sur blanc,‎ , 82-126 p. (ISBN 2882501668)
  6. (fr) Richard Lourie, Sakharov : une biographie, les éditions noir sur blanc,‎ , 165-166 p. (ISBN 2882501668)
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Dokumenta filmo, kies franca titolo estas «Un homme libre, Andreï Sakharov » kaj kies filma direktisto estas « Iossif Pasternak »
  8. (fr) Science et liberté, les éditions de physique,‎ (ISBN 2868831400), p. 34
  9. (fr) Science et liberté, les éditions de physique,‎ (ISBN 2868831400), p. 35
  10. Rakonto pri kiel la unua manifesto de Andrej Saĥarov atingis la okcidentan parton de la mondo.
  11. Prezento de Andrej Saĥarov laŭ la Nobel-komitato, 1975
  12. Skribaĵo de Andrej Saĥarov por la Nobel-premio de la paco, 1975
  13. Filmo : 100-a jaro post la naskiĝtago de Andrej Saĥarov
  14. Retpaĝo pri konstitucio de Andrej Saĥarov
  15. Artikolo « La mondo post 50 jaroj » en retpaĝo www.sakharov.space

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]