Andrej Voroniĥin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrej Voroniĥin
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1759 (1759-10-17)
en Usolje
Morto 21-an de februaro 1814 (1814-02-21) (54-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Lazarev Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo • skulptisto
Verkoj Katedralo de Kazana Dipatrino
Sankt-Peterburga Mina Universitato
vdr

Andrej Nikiforoviĉ VORONIĤIN (ruse Андрей Никифорович Воронихин) estis eminenta rusa arkitekto kaj pentristo, kreinto de la nova arkitekta stilo Rusa Empiro. Li naskiĝis la 28-an de oktobro n.s. 1759 en vilaĝo Novoje Usolje (t.e. Nova Salejo), Permja gubernio, Rusia Imperio situanta ĉe Uralo montaro, mortis la 5-an de marto 1814 en Sankt Peterburgo.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Andrej (Nikifor Stepanoviĉ Voroniĥin kaj Pelageja Ivanovna) estis geservutuloj de grafo Aleksander Stroganov posedinto de tiea sala fabriko. Iuj fontoj deklaras, ke la knabo estis bastardo de la grafo mem.

Jam infanaĝe aperis lia pasio al pentrado, tial ĝin oni instruis al li en kelkaj apudaj monakejoj. Tie li lernis pentri ĉefe ikonojn por preĝejoj.

Lian artan talenton rimarkis la grafo Stroganov, kiu kolektis grupon de junuloj por instrui ilin pri la belarto en Moskvo kaj en Sankt Peterburgo.

Studentaĝo[redakti | redakti fonton]

En 1777 Andrej Voroniĥin kune kun sia frato Ilja venis Moskvon kaj komencis studi la arkitekturon ĉe la grandaj rusaj majstroj Bazilo Baĵenov kaj Mateo Kazakov. Li estis tre kapabla kaj diligenta studento, kies kreaĵoj jam tiam multe plaĉis al la instruistoj.

Ekde 1779 Andrej plue studas en Rusia Akademio de Belartoj funkcianta en Sankt Peterburgo. Tiam ĝin estris lia patrono, grafo Aleksander Stroganov, kiu multe helpis kaj apogis sian servutulon. Li permesis al li loĝi en sia bela palaco. Post fino de la Akademio li direktis la novbakitan artiston kaj sian filon Paŭlo al Eŭropo por konatiĝi kun tieaj vidindaĵoj kaj studi kromajn sciencojn.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1785 la grafo liberigis la arkitekton de servuteco kaj de tiam tiu rajtis propravole labori. Komence de sia kariero Andrej Voroniĥin preferis renovigi kaj plibeligi internojn de la konstruitaj palacoj. La rezultoj estis superbaj kaj ĝis nun elvokas admiron de la vizitantoj.

En 1797 Andrej Voroniĥin meritis la rangon de akademiano pri pentrarto kaj en 1800 li iĝis ankaŭ akademiano pri arkitekturo. Ekde 1802 li kromalie laboris kiel profesoro de la Rusia Akademio de Belartoj.

En 1799 imperiestro de Rusio Paŭlo la Unua ordonis rekonstrui la ruiniĝintan templon en Sankt Peterburgo kaj anoncis konkurson por la novaj projektoj. Andrej Voroniĥin gajnis ĝin, kvankam siajn ideojn prezentis kelkaj pli famaj arkitektoj kaj konstruistoj.

Konstruado daŭris dek jarojn (1801-1811) kaj rezulte aperis encentre de la ĉefurbo grandioza Katedralo de Kazana Dipatrino (Sankt Peterburgo).

Pro ĝi imperiestro Aleksandro la Unua merite ordenis la arkitekton kaj donis al li la rangon de persona nobelo.

Inter ceteraj rimarkindaj kreaĵoj de Voroniĥin necesas mencii konstruaĵojn de Mina Instituto, la Ŝtata Trezorejo, kolonaro en Peterhofo, internojn de palacoj kaj kasteloj en Streljna, Pavlovsko, Gatĉina k.a.

Ĉiuj liaj verkoj prezentas la novan arkitektan stilon - Rusa Empiro. Voroniĥin krome estas aŭtoro de kelkaj lernolibroj por studentoj pri arkitekturo.

Familio[redakti | redakti fonton]

En 1801 Andrej Voroniĥin edziĝis al anglino Maria Lond (1770 - 1822) servinta kiel guvernistino de la gefamilianoj de grafo Stroganov. La geedzoj havis ses filojn, kiuj mortis infanaĝe nure Konstantin travivis iom pli longe. Tamen tiu ne havis idojn.

Morto[redakti | redakti fonton]

La arkitekto subite mortis la 5-an de marto 1814, kiam li estis ankoraŭ mezaĝa viro (55j.) plena de novaj ideoj. Lin oni sepultis en la tombejo de Aleksander-Nevskij Laŭro de Sankt Peterburgo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]