Andreo Cseh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andreo CSEH)
Andreo Cseh
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1895 (1895-09-12)
en Luduș
Morto 9-an de marto 1979 (1979-03-09) (83-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj Esperantohungaralatinagermana
Ŝtataneco RumanioHungario
Subskribo Andreo Cseh
Okupo
Okupo kolumnisto • verkisto • katolika sacerdoto • esperantistoinstruistopedagogo
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj kreinto de Cseh-metodo
vdr
Andreo Cseh gvidas kurson en la Esperanto-Domo en Arnhem la 19-an de junio 1933
Andreo Cseh vizitas tendaron de Esperantaj skoltoj. Budapeŝto 1931

Andreo CSEHAndreo ĈE, hungare András Gergely János CSEH, sed unue baptite latine Andreas Gregorius Joannes CSEH (naskiĝis la 12-an de septembro 1895 en Marosludas, mortis la 9-an de marto 1979 en Hago) estis rumania hungaro kaj katolika pastro, kiu famiĝis pro sia originala metodo por instrui Esperanton: la Cseh-metodo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andreo Cseh estis filo de Gabriella Komaramoy de Belényes kaj Otto Cseh (naskiĝite Otto Čech). Otto ŝanĝis sian ĉeĥa nomo al hungara skribmaniero kiam li ekloĝis en hungara komunumo en Rumanio. Otto, filo de Jakub Čech, parolis denaske la germanan, sed transloĝiĝis al la transilvana vilaĝeto Marosludas, kie li edziĝis kun hungarino Gabriella.[1]

Junaĝe Andreo estis tre talenta lernanto kaj pro tio la paroĥo de lia familio aranĝis stipendion. Per tiu la dekjaraĝa Andreo povis studi senkoste en gimnazio kaj loĝi en internulejo en Alba Julia. En 1911 Cseh vizitis la regionon de Puj kaj dum la vojaĝo per vaporvagonaro afiŝo frapis la okulojn de Cseh: gluita sur la vagonvando estis reklamo pri vortaro de Esperanto. Andreo Cseh mendis kaj poste lernis ene de unu horo la gramatikon kaj vespere povis finlegi la kunsenditan junulgazeton Hungara Studento.[2]

Cseh pastriĝis en 1919 kaj kiel pastro agadis dum mallonga tempo en kelkaj urboj. En 1920 en Sibiu li ellaboris sian faman kursmetodon, pro kies sukceso li estis invitita al Târgu Mureş, kie li gvidis plurajn kursojn. De tie li iris al Cluj, gvidis kursojn kaj komencis reorganizi la Esperanto-movadon en Rumanujo. En la aŭtuno de 1922 laŭ invito de H. Fischer li transiris al Bucureşti kaj kun li fondis la Esperanto-Centron Rumanan. Du jarojn li propagandis kaj instruis tie kaj en najbaraj urboj.

Cseh estis (de 1921) ĉefdelegito de UEA. En 1924 lia episkopo grafo Gusztáv Károly Mailáth donis al li libertempon por tute dediĉi sin al la disvastigo de Esperanto. Samjare li fariĝis sekretario de ICK kaj ricevis komision fari propagandan vojaĝon tra pluraj landoj; li partoprenis la organizajn laborojn de la UK-j en Ĝenevo, Danzig kaj Budapest.

En la aŭtuno de 1927 Cseh estis invitita de la urbestro de Stokholm kaj la reĝa princo Karlo por gvidi Esperanto-kursojn en Svedio, interalie ankaŭ en la sveda parlamento. En aprilo 1929 aperis la unua eldono de lia kurso en libra formo, stenografita kaj eldonita de la Sveda Instruista Federacio en Stokholmo.

Gvidinte kursojn en Estonio, Francio, Germanio, Latvio, Nederlando, Norvegio, Pollando kaj Svislando, Cseh en 1930 definitive ekloĝis en Nederlando. Liaj kursoj havis ĉie eksterordinaran sukceson, tiel, ke la Esperanto-gazetoj parolis pri la renesanco de Esperanto. Tiam kreskis la bezono de porinstruantaj kursoj. Andreo Cseh iniciatis ilin kaj okazigis internaciajn pedagogiajn seminariojn, unue en Budapeŝto (1929) kaj poste en Arnhem (Nederlando) dum multaj jaroj.

La 24-an de majo 1930 Cseh fondis kun gesinjoroj Isbrücker la Internacian Cseh-Instituton de Esperanto. Pro tio li iĝis nedezirita persono en UEA kaj li ne rajtis partopreni en la UK de Krakovo.[3] En 1932 li estis fondinto kaj ĉefredaktoro de la gazeto La Praktiko, kiu aperadis ĝis 1970 (en la lastaj jaroj prizorgata de UEA de 1964).

En 1931 Cseh estis plurfoje en Berlino kaj instruis.

En 1942, dum la germana okupo de Nederlando, en sekreta kunveno estis fondita Universala Ligo kies iniciatintoj kaj multjaraj gvidantoj estis Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh.

Malpastriĝo kaj repastriĝo[redakti | redakti fonton]

Sibiu/Hermannstadt, nova, travidebla memortabulo pri Andreo Cseh

Kun granda sukceso Cseh gvidis Esperanto-kursojn por ĉiuspecaj grupoj de homoj, ne sciante, ke la tiama episkopo de Harlemo, Monsinjoro J.D.J. Aengenent, en kies diocezo situis tiutempe ankaŭ la urbo Hago, malpermesis al siaj pastroj - pro la danĝero de t.n. miksaj geedziĝoj - doni lecionojn al katolikoj kaj protestantoj kune. Pro tio, ke Cseh laboris alie ol la pastroj de la diocezo Harlemo, Ms-ro Aengenent uzis eklezijuran rajton kaj malpermesis al Cseh la restadon en la diocezo Harlemo. Cseh ne povis obei tiun ordonon, ankaŭ komprenis apenaŭ la aferon, ĉar li estis malhelpata sekve de manko de sufiĉa scio pri la neder­landa lingvo; tial li decidis tamen daŭrigi laŭ sia kutima maniero siajn Esperanto-kursojn, kaj post iom da tempo Ms-ro Aengenent forprenis de Cseh la rajton de pastra servo. En la Ripozejo por aĝuloj «Huize Royal», kie Cseh loĝis tiutempe, vizitis lin la estro de la paroĥo, ĉefpastro Genemans, kiu interesiĝis pri liaj travivaĵoj. Li decidis fari klopodojn por atingi, ke Cseh reakiru siajn pa­strajn rajtojn. La sekvo de tiuj klopodoj estis, ke Cseh ricevis la 6-an de januaro 1978 kortuŝan leteron de Ms-ro Zwartkruis, tiama episkopo de Harlemo, kiu enhavas informon, ke Cseh rehavas nun siajn pastrajn rajtojn. Kopioj de tiu letero estas senditaj al la episkopo de Roterdamo, Ms-ro D-ro Simonis, kaj al nuna episkopo de Transilvanio.[4]

La metodo[redakti | redakti fonton]

Lia metodo konsistas en:

  1. neuzado de lernolibro
  2. neuzado de nacia lingvo, sed klarigo de la novaj vortoj per la jam instruitaj
  3. komuna ĥora respondado de la kursanoj
  4. aplikado de konversacio pri aktualaĵoj anstataŭ uzado de lernejecaj ekzemploj.
  5. riĉa aplikado de humoro kaj ŝerco
  6. instigo al tio, ke la lernantoj mem eltrovu la regulojn de la lingvo kaj ke ili mem konstruu la gramatikan sistemon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Borsboom, Ed. (2003) Vivo de Andreo Cseh (esperante). Hago: Internacia Esperanto-Instituto, p. 12–14. ISBN ISBN9080565121.
  2. Borsboom, Ed. (2003) Vivo de Andreo Cseh (esperante). Hago: Internacia Esperanto-Instituto, p. 14–17. ISBN ISBN9080565121.
  3. Flandra Esperantisto (aprilo 1932) p. 161.
  4. Ĝojiga honorado de la granda Esperanto-pioniro Andreo Cseh Arkivigite je 2007-03-19 per la retarkivo Wayback Machine, Universala Ligo (januaro 1978).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Andreo Cseh » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.