Andreo de Grekio kaj Danio
Andreo de Grekio kaj Danio | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Ανδρέας της Ελλάδας και της Δανίας Andreas af Grækenland og Danmark | |||||
Naskiĝo | 2-an de februaro 1882 en Palaco Tatoi | ||||
Morto | 3-an de decembro 1944 (62-jara) en Hotel Metropole | ||||
Tombo | Tatoi Royal Cemetery [#] | ||||
Religio | Greke Ortodoksa Eklezio [#] | ||||
Etno | grekoj [#] | ||||
Lingvoj | greka • dana • germana • franca • angla • rusa [#] | ||||
Ŝtataneco | Grekio [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Glücksburg (Greece) [#] | ||||
Patro | Georgo la 1-a [#] | ||||
Patrino | Olga Konstantinovna, reĝedzino de Grekio [#] | ||||
Gefratoj | Konstanteno la 1-a de Grekio • Georgo de Grekio kaj Danio • Aleksandra de Grekio kaj Danio • Nikolao de Grekio kaj Danio • Maria de Grekio kaj Danio • Olga de Grekio kaj Danio • Kristoforo de Grekio kaj Danio [#] | ||||
Edz(in)o | Alice de Battenberg [#] | ||||
Infanoj | Margareto de Grekio kaj Danio • Teodorino de Grekio kaj Danio • Cecilio de Grekio kaj Danio • Sofio de Grekio kaj Danio • Princo Filipo, Duko de Edinburgo [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Andreo, Princo de Grekio kaj Danio (en la dana kaj germana Andreas, per la greka alfabeto Ανδρέας, naskiĝis la 20-an de januaro 1882 laŭ la julia kalendaro, la 1-an de februaro laŭ la gregoria en Ateno; mortis la 3-an de decembro 1944 en Montekarlo, Monako) estis membro de la nobela familio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg, branĉo de la Oldenburga dinastio, kaj patro de princo Filipo, Duko de Edinburgo. Li estis la kvara filo de reĝo Georgo la 1-a de Grekio kaj lia edzino Olga Konstantinovna Romanova, nepo de Kristiano la 9-a de Danio, la 'bopatro de Eŭropo', kaj pranepo de caro Nikolao la 1-a. Andreo parolis flue la grekan, germanan, anglan, danan, rusan, francan kaj italan. La gefratoj parolis la grekan inter si, sed la anglan kun siaj gepatroj. Li studis en Germanio ĉe la universitato de Hajdelbergo.
La 7-an de oktobro 1903 li edziĝis kun princino Alice de Battenberg, filino de princo Louis de Battenberg kaj princino Viktoria de Hesio-Darmstadt. La geedziĝo en Darmstadt okazis trifoje. Unue estis la burĝa registra geedziĝo en la Malnova Palaco ĉe la centra placo Luisenplatz, sekvis la protestanta geedziĝo en la Kastela Preĝejo kaj finfine la greke ortodoksa en la Rusa Kapelo. Valoraj kronoj de Katerina la 2-a de Rusio estis alportitaj el la Rusia Imperio por la ortodoksa ceremonio, kiuj, kiel kutime en la ortodoksa rito, teniĝis super la paro.
|