Andreo la 3-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreo la 3-a
Reĝo de Hungario
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1264 (1264-11-30)
en Venecio,  Venecia respubliko
Morto 14-an de januaro 1301 (1301-01-14) (36-jaraĝa)
en Buda,  Hungario dum Arpadida erao
Tombo Székesfehérvár vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Stefano la Postmorta vd
Patrino Tomasina Morosini vd
Edz(in)o Fenenna de Kujavia • Agnes of Austria vd
Infanoj Elizabeth of Töss vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Reĝo de Hungario
Dum 12901301
Antaŭulo Ladislao la 4-a
Sekvanto Ladislao la 5-a
Reĝo de Kroatio kaj Dalmatio
Dum 12901301
Antaŭulo Ladislao la 4-a
Sekvanto Karolo la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andreo la 3-a de Hungario (naskiĝis ĉirkaŭ 1265 – m. 14-an de januaro 1301, Buda) estis la lasta reĝo el la Arpad-dinastio, kiu luktis por restarigo de la leĝa ordeno kaj reĝa potenco kontraŭ la baronoj.

Lia patrino estis Tomasina Morosini, el familio de venecia doĝo, Andreo plenkreskis en Italio. Li provis akiri la hungaran tronon en 1278, sed sensukcese. Komence de 1290, li denove provis akiri la tronon, sukcese. La 10-an de julio, la kumanoj murdis la hungaran reĝon Ladislaon la 4-an kaj Andreo estis kronita la 23-an de julio fare de ĉefepiskopo de Esztergom, nome Lodomér.

Li venkis la Habsburgan Alberton en 1291, apud Vieno. Post tio, li venis konflikton en la baronaj familioj (ĉefe Kőszegi-oj, kiuj en 1278 apogis lian surtroniĝon, sed nun – laŭ la packontrakto- oni devis detruigi ties fortikaĵojn), en la lando regis internaj bataloj. Andreo venkis en 1296 la Kõszegi-familion, interpaciĝis kun Habsburga Alberto (1297) kaj edzinigis ties filinon Agneson.

En 1298 mortis lia plej grava apoganto, ĉefepiskopo Lodomero, tiel la planitajn reformojn li ne povis efektivigi. Kvankam li eldonis dekreton en 1298 pri privilegioj de la nobeloj, pri situo de la nobelaro kaj eklezio, tio ne fortigis lin.

Li havis unu filinon (Elizabeto) el la edzeco kun pola princino Fenenna. Lia morto signifis formorton de la Arpad-dinastio je vir-branĉo.