Saltu al enhavo

Andrew Barto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrew Barto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1947 (1947-11-30) (77-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Miĉigano
Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo inĝeniero
artefaritinteligenca sciencisto
komputosciencisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Komputiko, artefarita intelekto, komputado kaj maŝina lernado Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Bernard P. Zeigler vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrew Gehret BARTO (n. ĉirkaŭ 1948) estas usona komputikisto kiu laboras pri Artefarita intelekto kaj precipe maŝinlernado.

Barto studis matematikon ĉe la Universitato de Miĉigano, ricevante sian bakalaŭron en 1970 kaj sian doktorecon pri komputado sub la gvidado de profesoro Bernard Zeigler en 1975 (Cellular Automata as Models of Natural Systems). Li estas profesoro ĉe la Universitato de Masaĉuseco en Amherst [1].

Li esploras lernadon en biologiaj sistemoj (organismoj) kaj maŝinoj (ekz proteinoj), prenante interfakan aliron (psikologio, neŭroscienco, biologio). Li laboris pri diversaj metodoj de refortigada lernado, kiel tempa diferenco-lernado (angle Temporal Difference Learning), en la evoluo de sendependaj agentoj [2].

En 2017 li ricevis la IJCAI-Premion por Esplora Plejboneco (IJCAI Award for Research Excellence). Li estas konulo de la Usona Asocio por la Altniveligo de Scienco kaj la IEEE. En 2004 li ricevis la IEEE Neural Networks Society Pioneer Award.

En 2025 li ricevis la Premion Turing kune kun Richard S. Sutton [3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Virtual History Interview. International Neural Network Society (January 7, 2022). Alirita September 6, 2022 .
  2. Andrew G. Barto. University of Massachusetts Amherst (February 17, 2008). Arkivita el la originalo je 2020-11-28. Alirita October 18, 2020 .
  3. Cade Metz: Turing Award Goes to 2 Pioneers of Artificial Intelligence. en: NYT, la 4-an de marto 2025. alirita la 5an de marto 2025 (angla).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]