Andrew Homzy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Andrew Homzy (naskiĝis la 31-an de oktobro 1945 en Toledo, Ohio) estas usona ĵazmuzikisto (piano, tubjo, aranĝado, komponado), dirigento kaj muziksciencisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Homzy ricevis tubjolecionojn de Harvey Phillips kaj studis muzikon ĝis 1967 ĉe Altlernejo Baldwin-Wallace je Berea en Ohio. Post ekzameno li komencis en Montrealo muziksciencan majstrostudon ĉe Universitato McGill, kie li ankaŭ laboris instruiste. Ĝis 1972 li instruis ĉe Universitato Sir George Williams, el kiu en 1974 ekestis Universitato Concordia. Post laboro kiel muzikisto por sonregistrejo, sed ankaŭ por baleto, opero kaj la loka simfoniorkestro same kiel pr la Bandego Vic Vogel kaj kiel estro de propraj bandoj kiel Saxophone No End (1975-77) lin reirigis Universitato Concordia en 1977. Tie Homzy instruis ĵazon kaj estris ekde 1980 kiel helpprofesoro la ĵazprogramon. En 1984 li fondis la Ĵazorkestron Andrew Homzy, kiu sin dediĉis al la repertuaro de klasikaj ĵazaranĝaĵoj, sed anakaŭ prezentis novajn verkojn de Francy Boland kaj Genesis de Stan Tracey.

Homzy kiel muziksciencisto intense okupiĝis pri la postlasaĵoj de pokaze Duke Ellington kaj Charles Mingus, kies ampleksan verkon Epitaph li remalkovris kaj rekonstruis kune kun Gunther Schuller tiom, ke en 1989 ĝi estis sukcese prezentebla.[1] Ankaŭ li rekonstruis de Ellington Jump for Joy, kiun li en 1991 prezentis kun la orkestro de Bill Berry en Los-Anĝeleso. Inter 1989 li 1994 transskribis multajn klasikajn ĵazaranĝaĵojn, por prezentis ilin per Smithsonian Jazz Masterworks Orchestra. Krome li verkis proprajn komponaĵojn kaj multajn aranĝaĵojn pri mingusaj komponaĵoj por bandego. Krome li verkis la akompantekstojn por kelkaj republikigoj de klasikaj ĵazalbumoj.

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Charles Mingus: More than a fake book. Hal Leonard Publishing, Milvokio WI 1991, ISBN 0-7935-0900-9.
  • Me And You: Duke Ellington and Billy Strayhorn. The Village Voice – Jazz Supplement, 23-an de June 1992
  • Black, Brown and Beige in Duke Ellington's Repertoire, 1943-1973. Black Music Research Journal 1993

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John Gilmore: Who's Who of Jazz in Montreal: Ragtime to 1970. Véhicule Press, Montrealo 1989, ISBN 0-919890-92-X.
  • Mark Miller: The Miller Companion to Jazz in Canada and Canadians in Jazz. Mercury Press, 2001, ISBN 1-55128-093-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En 1997 li prezentis la verkon en Kopenhago kun la Sveda Radio-Orkestro.