Andries Pretorius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andries PRETORIUS)
Andries Pretorius
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1798 (1798-11-27)
en Graaff-Reinet
Morto 23-an de julio 1853 (1853-07-23) (54-jaraĝa)
en Magaliesberg
Ŝtataneco Kabkolonio • Natalia Republic • Respubliko de Suda Afriko
Familio
Infano Marthinus Pretorius
Okupo
Okupo esploristo • politikisto
vdr

Andries Wilhelmus Jacobus Pretorius (naskiĝis la 27-an de novembro 1798 en Graaff-Reinet, mortis la 23-an de julio 1853 en Magaliesberg, Transvalo) estis bura politikisto, koloniisto kaj fondinto de la sendependa Bura Respubliko Transvaal.

La 16-an de decembro 1838 venkis Pretorius per 464 buroj (kun pafiloj) kontraŭ 20.000 zuluoj (kun lancoj) en Batalo ĉe Blood River, 4 tagojn poste ili ĝisgrunde detruis la zuluan „ĉefurbon” uMgundlovu. En 1840 li kun 400 homoj apogis la renverson de Mpande, duonfrato de Dingane, zulua reĝino.

En la sama jaro la buroj okupis la britan fortikaĵon Durban. Kiam la britaj apogaj fortoj alvenis, li retiriĝis al Pietermaritzburg, de kie li klopodis pri diplomatia interkonsento.

Poste Pretorius vivis en la brita Natal kiel bienulo, ĝis li estis elektita en 1847 de la buroj reprezentanto al la brita guberniestro, kiu rifuzis aŭskulti lin. Pro tio Pretorius decidis forlasi la britan teritorion kaj elmigri norden.

Pretorius setlis norde de rivero Vaal kaj estis kunfondinto de la sendependa Bura Respubliko Transvaal. Li iĝis ĉefkomandanto kaj trapasis kun sia taĉmento, julie de 1848, riveron Vaal kaj gvidis la buran liberecbatalon. La 20-an de julio en 1848 li sukcesis en la okupado de Bloemfontein, en aŭgusto li malvenkis ĉe Boomplaats kaj devis retiriĝi al Vaal. Tie li iĝis gvidanto de la plej grandaj buraj partioj.

En 1851 li denove trapasis la riveron por efektivigi premon super la britoj pri rekono de la Bura Respubliko. La britoj rekonis la sendependecon de Transvaal en 1852 en la Sand River Convention.

En la posta tempo Pretorius provis establi komercon kun Natal, koloniigi Betĉuanalandon, kaj gvidis militon kontraŭ la okcidentaj, indiĝenaj afrikaj triboj. Dum la militiro kontraŭ la Seĉeleoj en 1852, la domo de David Livingstone en Kolobeng estis elrabita.

Du jarojn post lia morto, fondis lia filo Marthinus Wessel Pretorius la urbon Pretorio, kiun li nomis honore al sia patro.