Andrij Lunin
| Andrij Lunin | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de februaro 1999 (27-jaraĝa) en Krasnohrad |
| Lingvoj | ukraina • angla • hispana • rusa |
| Ŝtataneco | Ukrainio |
| Okupo | |
| Okupo | futbalisto |
Andrij Lunin - je plena nomo ukraine Андрій Олексійович Лунін, Andrij Oleksijoviĉ Lunin - estas ukrainia futbalista golisto. Li naskiĝis la 11-an de februaro 1999 en Krasnohrad (Красноград, ekde septembro 2024 nomata Берестин, Berestin), Ĥarkiva provinco, do nun estas 27-jaraĝa. Ekde 2018 li membras en la unua vira teamo de la hispana klubo Real Madrid, post du antaŭaj profesiaj jaroj en la unua teamo de FK Dnipro. Krome ekde la jaro 2018 li estas membro de la vira ukraina nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024. Matĉe li en la ĝisnunaj aperoj en la nacia teamo rekoneblis per la numero "23". Aldone li en 2019 subtenis la ukrainan teamon de sub-20-jaruloj al ilia unua venko en la Futbala Mondpokalo U-20. Post la venko de 3-1 goloj en la fina matĉo kontraŭ Sud-Koreio, Lunin ricevis la Oran Ganton kiel la plej bona golulo de la turniro.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (hispane kaj angle)

