Androgenezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Androgenezo kaj androklino estas sinonimoj. Ĉi tiuj terminoj estas uzataj por du malsamaj procezoj, kiuj ambaŭ havas la efikon produkti embrion, kiu havas "viran heredon". La unua procezo estas natura. Ĝi ankaŭ povas esti nomata maskla aŭ patra apomikso. Ĝi implikas fuzion de la maskla kaj ina gametoj kaj anstataŭigon de la ina nukleo per la maskla nukleo. Ĉi tio estis rimarkita kiel malofta fenomeno en multaj plantoj (ekz. Nikotiano (tabako) kaj Krepido), kaj okazas kiel regula reprodukta metodo en la Sahara cipreso, Cupressus dupreziana.[1] Lastatempe oni malkovris la unuan ekzemplon de natura androgenezo ĉe vertebrulo, nome fiŝo Squalius alburnoides[2].</ref> (kalandino). Ĝi ankaŭ estas konata ĉe senvertebruloj, precipe la konkuloj korbikuloj en la genro Korbikulo, kaj tiuj sensekse reproduktantaj maskloj havas pli larĝan gamon ol siaj neinvadaj malhermafroditaj kuzoj, pli similaj al hermafroditaj enpenetraj specioj en la genro, indikante, ke tio foje havas evoluigajn avantaĝojn. [3] La dua procezo nomata androgenezo aŭ androklino implikas (artefaritan) kulturon de haploidaj plantoj el antera histo aŭ mikrosporoj [4] Androgenezo ankaŭ estis artefarite induktita ĉe fiŝoj.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christian Pichot; Benjamin Liens; Juana L. Rivera Nava; Julien B. Bachelier; Mohamed El Maâtaoui (Januaro 2008). "Cypress Surrogate Mother Produces Haploid Progeny From Alien Pollen". Genetics. 178 (1): 379–383. doi:10.1534/genetics.107.080572. PMC 2206086. PMID 18202380
  2. Morgado-Santos, Miguel; Carona, Sara; Vicente, Luís; Collares-Pereira, Maria João. "First empirical evidence of naturally occurring androgenesis in vertebrates". Royal Society Open Science. 4 (5): 170200. doi:10.1098/rsos.170200
  3. Pigneur, L.-M.; Hedtke, S. M.; Etoundi, E.; Van Doninck, K. (Junio 2012). "Androgenesis: a review through the study of the selfish shellfish Corbicula spp". Heredity. 108 (6): 581–591. doi:10.1038/hdy.2012.3. ISSN 1365-2540.
  4. Solntzeva, M.P. (2003). "About some terms of apomixis: pseudogamy and androgenesis". Biologia. 58 (1): 1–7.
  5. Grunina, A. S.; Recoubratsky, A. V. (1a de Julio 2005). "Induced Androgenesis in Fish: Obtaining Viable Nucleocytoplasmic Hybrids". Russian Journal of Developmental Biology. 36 (4): 208–217. doi:10.1007/s11174-005-0035-5. ISSN 1608-3326s

En ĉi tiu teksto estis uzita traduko de parto de la artikolo Apomixis en la angla vikipedio.