Andromaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Andromaĥo
Madrid - Andromaca estatua.jpg
Verko Iliado
Informoj
Sekso ina
Patro Eetiono
Gefratoj Podo
Edzo/Edzino HektoroNeoptolemoHeleno
Infanoj Astianakso • Oksinio • Pergamo • Pielo • Moloso • Amfialo • Laodamo • Cestrino
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

En la helena mitologio, Andromaĥo (foje esperantigita ankaŭ kiel Andromaka; helene Ἀνδρομάχη, transliterata Andromákhē) estis la edzino de Hektoro, unu el la precipaj herooj de la Troja Milito. La nomo venas de anḗr "viro" kaj mákhē "batalo", kaj estas interpretebla kiel "batalanto kontraŭ viroj".[1]) Ŝi rolas en pluraj literaturaj verkoj, interalie tragedioj de Eŭripido kaj Racino, kaj la Eneido de Vergilio.

Ŝia patro estis Eetiono kaj ŝi havis fraton Podon. Ŝi naskiĝis kaj vartiĝis en la urbo regata de ŝia patro, Tebo Cilica. Dum la Troja Milito ŝian edzon Hektoron mortigis Aĥilo. Kiam la venkintaj grekoj kaptis Trojon, la filo de Aĥilo, Neoptolemo, mortigis la filon de Andromaĥo kaj Hektoro, Astianakson, deĵetante lin de la urbaj muroj, kaj sklavigis ŝin kaj fraton de Hektoro, Helenon. Neoptolemo portis ŝin al Epiro, kie ŝi naskis al li Moloson, Pielon kaj Pergamon. Kiam Neoptolemo mortis, Andromaĥo kaj Heleno geedziĝis, iĝis reĝo kaj reĝino de la lando, kaj naskis filon Cestrinon. Andromaĥo fine ekloĝis kun sia filo Pergamo en la urbo Pergamo.

Antikvaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Andromaĥo kaptita de Frederic Leighton (pr. 1886)

Edzino de Hektoro[redakti | redakti fonton]

Andromaĥo tenas sur siaj genuoj Astianakson, kiu montras al la plumo de la kapujo de sia patro Hektoro, kiu estas forironta al batalo. Apulia ruĝfigura kolona kratero, pr. 370-360 a. K. Nacia muzo de palaco Jatta à Ruvo di Puglia (Bari).

Dum la tuta vivo de Andromaĥo, viroj mortadas ĉirkaŭ ŝi.[3] Ŝi estas naskita kiel reĝidino en la urbo Tebo en Troja Cilicujo, kiun Aĥilo poste kaptas, mortigante ŝiajn patron Eetionon kaj sep fratojn.[4] Tuj poste ŝia patrino, predigite sed reliberigite per elaĉeto, mortis de malsano (Il. 6.425). Hektoro, filo de la reĝo Priamo kaj reĝino Hekubo de Trojo, prenas ŝin de ŝia patra hejmo, alportinte sennombrajn edziĝajn donojn(22.470-72). Tial la familio de Priamo estas la sola subtenanta Andromaĥon. Kontraste al la maldeca rilato de Pariso kaj Heleno, Hektoro kaj Andromaĥo realigas la antikvan grekan idealon de feliĉa geedzeco, kio plitragediigas ilian malbonan komunan sorton.

Andromaĥo aperas en la rolo de edzino de Hektoro tri fojojn en la Iliado :

  • en kanto 6 (369-502), Hektoro reiris al Trojo por konvinki la virinojn peti la kompaton de Atena. Li trovas Andromaĥon kun ilia filo Astianakso, kaj ili adiaŭis unu la alian. Andromaĥo petegas al Hektoro, ke li restu en Trojo kaj ne plu risku sian vivon batalante:
Citaĵo
 Sed vi, Hektoro, estas mia patro kaj moŝta patrino / kaj mia frato, kaj vi mia fortika kunkuŝulo. / Nun kompatu vi, kaj restu ĉi tie sur la turo! Iliado, 6.429-431. 
  • fine de kanto 22 (437-515), Andromaĥo komprenas la plorojn de la trojaninoj kaj ekscias la morton de Hektoro. Ŝi alparolas sian edzon mortintan por priplori sian vivsorton kaj tiun de sia orfa filo. Ŝi ne estas nomata, nur indikata kiel la edzino (álokhos) de Hektoro, montrante la kernecon de ŝia edziniĝo en ŝia idento.[5] ;
  • fine de la poemo (24. 710-746), Andromaĥo ricevas la redonon de la kadavro de Hektoro. Ŝi estas la unua, kun Hekubo, kiu kuras al la ĉaro portanta ĝin. Ŝi surploras lin, brakumas lian senvivan kapon, kaj ekparolas por esprimi sian amon kaj sian timon pri la sorto de Trojo.

En Iliado 22, Andromaĥo aperas kiel ideala edzino, teksante mantelon por la edzo en la plej enaj ĉambroj de la domo kaj preparante banon anticipe al lia reveno el la batalo (22.440–6). Tio estas ago, kiun Hektoro ordonis al ŝi dum ilia interparolo en kanto 6 (490–92), laŭ la moroj pri obea ina virto en Homero.[6] Tamen Andromaĥo aperas en kanto 6 en netradicia loko por edzino, starante antaŭ la muregoj de Trojo (6.370–373). Ŝi paŝas pli foren el tradiciaj genraj roloj kiam ŝi donas al Hektoro militajn konsilojn (6.433–439). Ŝia ekstermora konduto estas klarigebla kiel signo de malfacila tempo, kiu perturbas la disecon de viraj kaj inaj vivkampoj, devigante komunan civitanan respondon por defendi la urbon.[7]

Priploro de la edzo[redakti | redakti fonton]

Andromaĥo rigardante de sur la muregoj de Trojo Aĥilon trenantan post sia ĉaro la korpon de Hektoro, fragmento de romia sarkofago, fine de 2-a jarcento, Nacia Muzeo de Granda Grekujo

La ekscio iom-post-ioma de Andromaĥo pri la morto de ŝia edzo kaj ŝia tuja priploro (22.437–515) kulminas la pli mallongajn plorojn de Priamo kaj Hekubo pri la morto de Hektoro (22.405–36). Laŭ tradiciaj homeraj moroj,[8] ŝi komencas per impulsa ekesprimo de aflikto (góos) kiun sekvas la cetero de la rita plorado.[9] Ŝi forĵetas siajn diversajn surkapaĵojn (22.468-72) kaj gvidas la priploradon de la trojaninoj (22.405–36). La fina etapo de priplorado estas priskribita en Iliado 24, t.e. la formala, komuna priplorado (thrênos) ĉe la redono de la kadavro de Hektoro (24.703–804). Ankaŭ en fragmento de la Andromaĥo de Enio, citita de Cicerono en la Tuskulaj Disputadoj (3.44-46), Andromaĥo prikantas sian perdon de Hektoro.

Post la falo de Trojo[redakti | redakti fonton]

Andromaĥo restas sola post kiam Trojo falis kaj ŝia filo estas mortigita. Andromaĥo iĝas kaptitino, realigante la antaŭtimojn de Hektoro (6.450–465). Senigite de milito je sia familio kaj sia hejmo, Andromaĥo devas vivi sen la helpo de konata aŭ sekura socia strukturo. En la Trojaninoj de Eŭripido, Andromaĥo senesperiĝas pro la murdo de sia filo Astianakso kaj estas donita al Neoptolemo, filo de Aĥilo kaj reĝo de Epiro, kiel sklavkonkubino. Ŝi estas surscenigita kiel modela edzino kaj patrino (654-660):

Citaĵo
 Silenton de la lango kaj okulon trankvilan al la edzo / mi prezentadis, kaj mi sciis venki la edzon pri tio, pri kio mi devis / kaj al li lasi la venkon pri tio, pri kio mi devis. / Kaj onidiro pri tio ĉi, veninte en la armeon / Aĥean, detruis min; ĉar, kiam mi kaptiĝis / la filo de Aĥilo ekvolis min preni / kiel edzinon, kaj mi sklavos en la palaco de la murdintoj. 

En alia Eŭripida dramo, Andromaĥo, Andromaĥo kaj ŝia filo kun Neoptolemo preskaŭ estas murditaj de la edzino de Neoptolemo, Hermiono.

Dum ŝi loĝas en Epiro, Andromaĥo restas plena je malĝojo, konstruigas por Hektoro grandiozan cenotafon, kaj tie faradas oferojn. Tial ŝi estis konata kiel ekzemplo de fidelo al edzo.[10] Ŝi aperas en kanto 3 de la Eneido de Vergilio: Eneo surteriĝis en Epiro ĉe Butroto (nun en Albanujo) kaj renkontas tie Andromaĥon edziniĝintan al Heleno, frato de Hektoro. Pirro (alia nomo de Neoptolemo, reĝo de Epiro) estas edziniginta ŝin kontraŭvole al Heleno dum ili estis liaj sklavoj. Post la murdo de Pirro fare de Oresto, Andromaĥo, kiel patrino de la filo de Pirro, sekvis lin sur la trono. Kiel estroj de komunumo de trojanoj, Andromaĥo kaj Heleno restarigis en Butroto etan Trojon, tiel pluvivigante la memoron de sia forperdita patrujo.

Eneo trovas Andromaĥon farante oferon al la cindro de Hektoro. Vidante lin, ŝi ektimas, kredante, ke li estas fantomo (310-312): "Ĉu al mi vera vidaĵo, ĉu vera mesaĝo portas vin, ho filo de diino? Ĉu vi vivas? Aŭ se la spirita lumo foriĝis, kie estas Hektoro?" Ŝi donacas vestaĵojn al la filo de Eneo, Askanio, kiu memorigas ŝin pri ŝia murdita filo Astianakso.

Mezepokaj kaj modernaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Andromaĥo priploras la morton de Hektoro (Jacques-Louis David)

Eposo[redakti | redakti fonton]

Benoît de Saint-Maure, Le Roman de Troie (franca eposo de la 12-a jarcento)

Poemaro[redakti | redakti fonton]

Charles Baudelaire, "La Cigno" (La Floroj de l' Malbono)

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

Filmoj kaj televido[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paul Wathelet, Les Troyens de l'Iliade. Mythe et Histoire, Paris : les Belles lettres, 1989, paĝo
  2. (2019) “Staging Roman Slavery in the Second Century BCE”, Ramus 48.2, p. 188–195. 
  3. Paul Wathelet, Les Troyens de l'Iliade. Mythe et Histoire, Paris : les Belles lettres, 1989
  4. “Andromache”, The Homer Encyclopedia.
  5. (1971) “Andromache's Anagnorisis: Formulaic Artistry in Iliad 22.437–476”, Harvard Studies in Classical Philology 75, p. 33–57. doi:10.2307/311213. 
  6. Keller, Albert Galloway. (1913) Homeric Society: A Sociological Study of the Iliad and Odyssey. New York: Longmans, Green, and Company.
  7. Graziosi, Barbara, and Haubold, Johannes, ed. Homer Iliad Book VI. Cambridge: Cambridge University Press, 2010. pp. 44–46.
  8. “Weeping”, The Homer Encyclopedia.
  9. “Lament”, The Homer Encyclopedia.
  10. Roman, L., & Roman, M. (2010). Encyclopedia of Greek and Roman mythology. el Google Books

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]