Androniko la 2-a
Androniko la 2-a aŭ greke:Ανδρόνικος Β΄ Παλαιολόγος regis kiel bizanca imperiestro de la 11-a de decembro 1282 ĝis 24-a de majo 1328.
Lia regado markis la komencon de la lasta malkresko de la ĵus restarigita imperio. La turkoj konkeris la plej multajn el la ceteraj anatoliaj teritorioj de Bizanco, kaj Androniko pasigis la lastajn jarojn de sia regado batalante kontraŭ sia propra nepo en la Unua Palajologa Civita Milito (1321-1328). La milito finiĝis en la deviga abdiko de Androniko en 1328, post kiu li retiriĝis al monaĥejo por la resto de sia vivo.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Androniko naskiĝis la 25-an de marto 1259, en Niceo. Li estis la plej aĝa pluviva filo de Mikaelo la 8-a Palajologo kaj Teodora Palajologino (1240-1303), grandnevino de Johano la 3-a Dukas Vataco.














Androniko estis aklamita kunimperiestro iom post kiam lia patro Mikaelo la 8-a reakiris Konstantinopolon de la Latina Imperio en 1261, sed li ne estis kronita ĝis la 8-a de novembro 1272. Dum ilia komuna regado, li estis devigita subteni la nepopularan eklezian kuniĝon de sia patro kun la papofico. Farita sola imperiestro per la morto de Mikaelo en 1282, Androniko tuj repudiis tiun union, sed ne kapablis solvi la rilatan skismon ene de la ortodoksa sacerdotaro ĝis 1310.
Armeaj kampanjoj
[redakti | redakti fonton]En 1283, okazis la unua milita ago de la regado de Androniko la 2-a, kontraŭ la urbo Demetrias en Tesalio. Tiutempe, Tesalion regis Johano Dukas, kaj ĉi tiu kampanjo estis unu el multaj bizancaj provoj repreni la regionon.
La protovestiarios Mikaelo Dukas Glabas Tarkanioto (1243-1307) gvidis armeon al la urbo, kie ili renkontis la floton sub la komando de Aleksio Raulo kaj la mega stratopedarko ("milita komandanto") Johano Sinadeno (aktiva inter 1277-1310). La sieĝo estis sukcesa, sed la epidemio disvastiĝis, kiu mortigis Mikaelon Tarkanioto kaj grandan parton de la armeo. La restanta armeo havis neniun elekton krom forlasi la urbon kaj retiriĝi el Tesalio.
Post sia surtroniĝo, Androniko la 2-a alfrontis multajn defiojn sur ĉiu fronto. Finance, la politikoj de lia patro estis nedaŭrigeblaj, kaj en 1285 li estis devigita malmunti la imperian floton. Ĉi tiu ago pliigis la mardependecon de la Imperio de la Ĝenovo, kiu devis helpi la Imperion laŭ la Traktato de Nimfeo.
Por plibonigi la pozicion de la trezorejo, Androniko la 2-a malplivalorigis la bizancan hiperpirono, dum la ŝtata trezorejo akumulis malpli ol unu seponon de la enspezo (en nominalaj moneroj) kiun ĝi antaŭe havis. Celante pliigi enspezojn, Androniko la 2-a levis impostojn kaj reduktis impostajn sendevigojn, plimalbonigante la jam malstabilan staton de la ekonomio.
En 1291, Karlo la 2-a, filo de Karlo de Anĵuo (1227-1285), faris aliancon kun la Despoto de Epiro Nikeforo la 1-a Komneno Dukas (1240-1297). Ĉi tiu alianco revekis bizancajn timojn, kiuj estis dormantaj ekde la Sicilia vespro. Bizanca armeo estis sendita al Epiro, kaj en 1292 sieĝis Ioaninon.
Samtempe, ĝenova floto akompanata de bizancaj soldatoj alproksimiĝis al la ĉefurbo de la Despotlando, Artao. La armeo ĉe Ioanino retiriĝis norden ĉe la alveno de la princo de Aĥajo, Florenco de Henegovio (1255-1297). La floto foriris post kelkaj atakoj en la regiono. Kiel la kampanjo en Tesalio, tiel la milito plue etendis imperiajn rimedojn kun malmultaj atingoj.
Rezulte de sia alianco kun Ĝenovo, la imperio estis tirita en sencelan militon kontraŭ Venecio inter 1296 kaj 1302. Dum la ĝenovanoj venis al interkonsento kun la venecianoj en 1299, Androniko la 2-a daŭrigis la militon esperante gajni ion el ĝi. Antaŭ la militofino, en 1302, preskaŭ nenio ŝanĝiĝis krom la perdo de rimedoj urĝe bezonataj sur aliaj frontoj.
Malgranda Azio
[redakti | redakti fonton]Androniko la 2-a Palajologo celis solvi kelkajn el la problemoj, kiujn alfrontis la Bizanca Imperio per diplomatio. Post la morto de sia unua edzino, Anna de Hungario (1260-1281), li edziĝis kun Jolanda de Monferato (1274-1317( (renomita Irene), finante la pretendon de al Monferatoj al la Regno de Tesaloniko.
Androniko la 2-a ankaŭ provis edzinigi sian filon kaj kunimperiestron Mikaelo la 9-a Palajologo al la latina imperiestrino Katerina la 1-a de Kurteneo, tiel celante forigi la okcidentan agitadon por restarigo de la Latina Imperio. Alia geedzeca alianco provis solvi la eblan konflikton kun Serbio en Makedonio, ĉar Androniko la 2-a edzinigis sian kvinjaran filinon Simonida (1294-1336) al la reĝo Stefano Milutino en 1298.
Malgraŭ la solvo de problemoj en Eŭropo, Androniko la 2-a alfrontis la kolapson de la bizanca limo en Malgranda Azio, kvankam la sukcesaj, sed mallongaj, guberniecoj de Aleksio Filantropeno (1270-1340) kaj Johano Tarkanioto.
La militaj venkoj de Filantropeno kaj Tarkanioto kontraŭ la Turkoj plejparte dependis de konsiderinda kontingento de kretaj fuĝintoj, aŭ ekzilitoj el Kreto okupita de venecianoj, estritaj de Kortacido, kiun Mikaelo la 8-a repatriigis al Bizanco per traktato kun la Venecianoj ratifita en 1277.
Androniko la 2-a transloĝigis tiujn kretanojn al la regiono de la rivero Meandro, la sudorienta Malgrandazia limo de Bizanco kun la Turkoj.
Post la malsukceso de la kunimperiestro Mikaelo la 9-a pri haltigado de la turka antaŭenmarŝo en Malgrandan Azion en 1302 kaj la katastrofa Batalo de Bafeo, la bizanca registaro dungis la Katalunan Kompanion de Almogavaroj (aventuristoj el Katalunio) estritajn de Ruĝero da Fiore por purigi Bizancan Malgrandan Azion elde la malamiko. Malgraŭ kelkaj sukcesoj, la katalunoj ne sukcesis certigi daŭrajn gajnojn.
Estante pli senkompataj kaj sovaĝaj ol la malamiko, kiun ili intencis submeti, ili kverelis kun Mikaelo la 9-a kaj eventuale turnis sin kontraŭ siaj bizancaj dungantoj post la murdo de Ruĝero da Fiore en 1305. Kune kun grupo da volontemaj turkoj ili detruis Trakion, Makedonion kaj Tesalion survoje al latin-okupita suda Grekio. Tie ili konkeris la Duklandon de Ateno kaj Tebo.
La problemojn de la Imperio ekspluatis Teodoro Svetoslav de Bulgario (1270-1322), kiu venkis Mikaelon la 9-an kaj konkeris grandan parton de nordorienta Trakio ĉirkaŭ 1305-1307. La konflikto finiĝis per ankoraŭ alia dinastia geedziĝo, inter la filino de Mikaelo la 9-a, Teodora (1297-1380), kaj la bulgara imperiestro.
Dume, la anatoliaj bajlikoj[1] daŭre penetris la bizancan teritorion. Prusa falis sub la regado de la Otomanaj Turkoj en 1326, kaj antaŭ la fino de la regado de Androniko la 2-a granda parto de Bitinio estis en la manoj de Osmano la 1-a kaj lia filo kaj heredanto Orhan Ghazi (1288-1362). La karasidoj konkeris la regionon Mizio kun Paleokastron post 1296, Germiano konkeris Simav-on en 1328, Saruhano konkeris Magnezion en 1313, kaj la Ajdinidoj konkeris Izmiron en 1310.
La milita politiko de Androniko la 2-a estis fundamente formita de la financaj limigoj de la imperio, kiun li heredis de Mikaelo la 8-a. La trezorejo estis malplena, kaj la grandaj planoj de Mikaelo simple ne plu estis atingeblaj. Tamen, Androniko provis daŭrigi la militajn politikojn de sia patro tiel plej bone kiel laŭeble.
Serbio
[redakti | redakti fonton]La serba limo de la imperio laŭdire estis implikita en intermita milito dum pli ol jardeko ekde 1282. Androniko sendis armeon tien en 1298, kvankam lia nekapablo batali "gerilan militon" igis la imperiestron subskribi pacon kun Serbio en la sekva jaro, sendante sian kvinjaran filinon Simonida kiel fianĉinon al Stefano Milutin.
Aleksio Filantropeno
[redakti | redakti fonton]La anatoliaj posedaĵoj de la imperio, atakitaj ekde la 1260-aj jaroj, fariĝis la ĉefa zorgo de Androniko. Lia atento ŝanĝiĝis plejparte for de la okcidento kaj direkte al la oriento. Androniko ofte turneis Anatolion por levi la laboremecon de la loĝantaro kaj restarigis multajn fortikaĵojn tie, tamen tio ne povis haltigi la amasajn fluojn de rifuĝintoj venantaj en la eŭropajn posedaĵojn de la imperio.
En 1293, Aleksio Filantropeno estis nomumita por komandi kaj regi ĉiujn armeojn en Anatolio, escepte de la iona marbordo. Li estis efika generalo, gajnante serion da venkoj en 1294 kaj 1295 kontraŭ la turkoj de la Meandra Valo. Oni diras, ke tiom da kaptitoj estis prenitaj, ke la prezo de turka sklavo malaltiĝis eĉ sub tiu de ŝafo.
Aliaj turkoj kapitulacis kaj formis parton de la armeo de Filantropeno. La venkoj de Aleksio Filantropeno, kompare kun la alie neefika traktado de la turka minaco fare de la centra registaro kombinita kun altaj impostoj, signifis, ke Aleksio fariĝis konsiderata la plej elstara gvidanto, kun aparta lojaleco devenanta de liaj kretaj soldatoj. La soldatoj el Kreto ricevis salajron, sed estante "loĝigitaj" en Anatolio ili verŝajne ankaŭ posedis teron.
Tamen oni ne scias, sub kiaj kondiĉoj ili ricevus ĉi tiun teron. Kontraŭvole, meze de amasa popola subteno, Filantropeno, fine de 1295, akceptis la defion kontraŭ Androniko la 2-a. Timigita, Androniko proponis al Filantropeno iĝi Cezaro, kvankam Aleksio agis tro malrapide, kaj baldaŭ lia subteno malkreskis.
Libadario, la guberniestro de Neokastro kaj lojalulo de Androniko, subaĉetis la kretanojn por blindigi kaj kapti Aleksion. Oni neniam plu aŭdos pri la Kretanoj — kvankam Johano la 6-a mencias misteran vilaĝon en Trakio, kiu laŭdire estis loĝigita de "armeo el Kreto" antaŭ ol li alvenis sur la politikan scenejon en 1320.
Johano Tarkanioto
[redakti | redakti fonton]Sekvante Filantropenon, Johano Tarkanioto, kuzo de Androniko kaj Arseniido, estis sendita al Anatolio. Johano estis generalo, kaj lia misio ne celis atingi rapidajn venkojn, sed reformi la militistaron kaj ekonomion de la regiono.
Oni diras, ke multaj soldatoj perdis siajn posedaĵojn laŭ Pronoja sistemo,[2] dum aliaj pliigis ilin per subaĉeto de siaj superuloj kaj ĉesis servi kiel soldatoj. Johano celis fini ĉi tiun korupton kaj retaksis la terposedaĵojn ĉirkaŭ la Meandra Valo — procezo konata kiel ekzizozo[3]. La reformoj de Johano en Anatolio estis markitaj de sukceso, revivigante la armeon kaj eĉ konstruante malgrandan floton.
Tamen, li alfrontis opozicion de la grandaj terposedantoj de Anatolio — la ĉefaj celoj de liaj politikoj — same kiel de la Eklezio, kiu kondamnis lian subtenon al la detronigita Patriarko Arsenio (1200-1273). La malamikeco, kiun alfrontis Tarkanioto, plifortiĝis kiam malgranda nombro da Pronojaj soldatoj akuzis lin pri ribelo antaŭ la kontraŭ-Arsenia episkopo de Filadelfio.
Kun ĉi tiuj ŝtatperfidaj akuzoj pendantaj ĉirkaŭ 1300, Tarkanioto fuĝis al Tesaloniko kaj tie aliĝis al Androniko la 2-a. La reformoj de Tarkanioto estus rapide forlasitaj sub la kombinita premo de alta klerikaro kaj la riĉaj terposedantoj.
La Alanoj
[redakti | redakti fonton]Fine de 1301, grupo de Alanoj (kristana irana popolo) transiris la nordan limon de la imperio. La Alanoj, kiuj laste batalis por la imperio fine de la 11-a jarcento, fuĝis de la mongolaj hordoj kaj serĉis dungadon en la imperia armeo. Androniko kaptis ĉi tiun ŝancon kaj dungis ilin kiel suplementajn dungosoldatojn por du planitaj kampanjoj en Anatolio.
Printempe de 1302, ili ricevis monon, provizojn kaj ĉevalojn, kaj estis dividitaj en tri grupojn: unu gvidata de la Megas Hetaireiarches ("Granda Patriarko") Teodoro Muzalono (1217-1294) por batali kontraŭ la turkoj proksime de Nikomedio, alia sub Mikaelo la 9-a por marŝi suden al Magnezio, kaj la tria, konsistanta el la edzinoj kaj infanoj de la militistoj, por resti en Trakio.
Granda parto de la grupo de Muzalono dizertis preskaŭ tuj kiam ili transiris en Anatolian limon, sendistinge prirabante bizancajn terposedaĵojn. Antaŭ julio 1302, Muzalono restis kun nur 2 mil soldatoj, el kiuj eble duono estis alanoj. Baldaŭ aperis 5 mil-persona armeo de malpeza kavalerio inter Niceo kaj Nikomedio. Ĉi tiujn gvidis Osmano, la turka emiro de Bitinio kaj fondinto de la Otomana Imperio.
Ĉi tiu forto venkis Muzalonon sur la ebenaĵoj proksime de Monto Bafeo, ili poste detruis la nordokcidentajn anatoliajn teritoriojn de la imperio, akcelante la jam severan rifuĝintan krizon. En aprilo 1302, Mikaelo la 9-a foriris al Anatolio kun miksita armeo de alanoj kaj aliaj trupoj. Lia armeo restis kompleta ĝis ĝi atingis Magnezion ĉe la Hermos. Sed post kiam tie, sen batali, la indiĝenaj bizancaj divizoj komencis dizerti kaj la alanoj same petis permeson forlasi la kampanjon.
Mikaelo konvinkis ilin resti pliajn tri monatojn kaj sendis peton al Konstantinopolo por pli da mono. Post la tri monatoj, la alanoj rifuzis resti pli longe kaj foriris al la trakia Kalipoliso. Mikaelo estis lasita en danĝera pozicio kaj fuĝis sekrete al Pergamo. Post kiam ĉi tio malkaŝiĝis, lia armeo kaj multaj loĝantoj de Magnezio sekvis la ekzemplon en malespera lukto por sekureco. La Alanoj fine konvinkiĝis redoni siajn ĉevalojn kaj armilojn al Androniko kaj forlasis la imperion.
Malespero
[redakti | redakti fonton]En 1303, la situacio en Anatolio plimalboniĝis tiel forte ke Androniko konsideris la plej drastan reformon: konfiski ĉiujn terojn de preĝejoj, monaĥejoj, unuopaj monaĥoj kaj la imperia akompanantaro, kaj asigni ilin al soldatoj. Ĉi tio estus kreinta pli da soldatoj kun pli da kialoj por ne dizerti.
Kvankam ne estis rimarkinda opozicio al ĉi tiu plano, la malkreskanta imperia administrado en Anatolio kaj la ĉiam plimalboniĝanta populacifuĝo malhelpis ĝian realigon. La restanta anatolia loĝantaro sentis sin forlasita de Konstantinopolo kaj foje individuoj decidis la aferojn per siaj propraj manoj.
En 1303, meze de la fuĝo de soldatoj, oficiro nomita Teodoro Koterco establis krizdefendon kaj altiris al si sekvantaron, kiu estis "kiel malamikoj de liaj malamikoj kaj amikoj de liaj amikoj". Androniko ne kapablis helpi aŭ haltigi Kotercon aŭ iun Atalejaton, kiu kun popola subteno konkeris Magnezion en 1304.[4]
Alia kuriozaĵo estis iu Johano Ĥoiroboskos[5], konata kiel "Pigherdo", kiu kolektis 300 kamparanojn en Trakio, kiuj volis kampanji kontraŭ la turkoj en Anatolio. Timante, ke tio kondukus al ĝenerala ribelo, la centra registaro malliberigis lin. Ĥoiroboskos eskapis naŭ monatojn poste kaj rekuniĝis al la anatoliaj rifuĝintoj, kiuj batalis kontraŭ la turkoj.
Li estis fine kaptita en batalo, sed denove eskapis kaj fuĝis reen al Trakio. Evidente pruvinte sian kuraĝon, li estis komisiita de Mikaelo la 9-a, kiu donis al li mil kamparanojn por batali kontraŭ la katalunoj kaj turkoj, kiuj nun estis en la eŭropaj teritorioj de la imperio. Ĉi tiu heterogena trupo atingis nenion krom la prirabadon de la ĉirkaŭaĵoj de Tesaloniko.
Fiska politiko
[redakti | redakti fonton]La ekonomia mizero, kiu turmentis la regadon de Androniko la 2-a, igis lin preni drastajn mezurojn por redukti la ŝtatajn elspezojn.
Tiuj ĉi elspezoreduktoj inkluzivis la indiĝenan armeon, kiu estis reduktita al preskaŭ simbola forto kaj plejparte anstataŭita, unue de eksterlandaj kompanioj je dungosoldatoj kaj poste de milicoj. Kiel montrite de la malsukcesa kampanjo de la kunimperiestro de Androniko, Mikaelo la 9-a, tiuj ĉi nespertaj milicanoj malfaciligis kaj danĝerigis la kontraŭatakon de la turka antaŭeniro.
Dum iom da tempo la bizanca mararmeo estis tute dissolvita, lasante la imperion dependa de ĝenovaj kaj veneciaj fortoj, kiuj fakturis troe por ilia servo. Multaj maldungitaj bizancaj maristoj kaj ŝipkonstruistoj trovis dungadon ĉe la turkmenoj, kiuj estis ĵus atingintaj la okcidentan anatolian marbordon kaj celis konstrui siajn proprajn mararmeojn.
La rezultantaj novaj flotoj multe kontribuis por la eksplodanta problemo de turka piratado en la Egea Maro, detruante kaj komercvojojn kaj marbordajn teritoriojn.
En 1320, rezulte de pliigita impostado kaj pli rigoraj kolektaj politikoj, Androniko la 2-a sukcesis kolekti entute 1 milionon da Hiperpironoj ("bizanca valuto") por la buĝeta jaro 1321. Li intencis uzi la monon por pligrandigi sian armeon al ĉirkaŭ 3 mil ĉevalrajdantoj, kaj rekrei la Bizancan Mararmeon per konstruado de 20 ŝipoj.
Ĉi tiu plano, armee ambicia kvankam ankoraŭ nesufiĉa por la bezonoj de la imperio, estis interrompita de la baldaŭa interna milito de Androniko la 2-a kontraŭ lia nepo Androniko la 3-a. Por komparo, la Hiperpirono el 1320 valoris duonon de la nebazita Nomismo ("ora monero") el la regado de Bazilo la 2-a.
Ĉar Androniko rompis la eklezian union establitan de sia patro, li ankaŭ forigis multajn el liaj ekleziaj nomumoj, inkluzive de la por-uniisma Patriarko Johano la 11-a (1225-1297). La nova, kontraŭ-uniisma Patriarko Jozefo la 1-a (1222-1283) demisiis sian oficon kaj mortis la sekvan jaron, kaj estis anstataŭigita de kiprano, kiu prenis la nomon Gregorio la 2-a (1241-1290).
Androniko ankaŭ alfrontis la Arseniidan skismon, movadon kontraŭ-unian sed kiu alie havis malmultan komunan bazon kun la imperiestro. Ĝia nomo devenis de la antaŭa Patriarko Arsenio, kiu estis forigita de sia ofico post ekskomuniko de Mikaelo la 8-a pro blindigo kaj malliberigo de Johano la 4-a Laskaro. La Arseniidoj asertis, ke la kaptito Johano estis la rajta bizanca imperiestro kaj ke la Patriarkoj Johano la 11-a, Jozefo la 1-a, kaj nun Gregorio la 2-a estis nelegitimaj.
Por provi ripari ĉi tiun skismon, Gregorio kunvokis eklezian sinodon, al kiu li invitis ambaŭ Patriarkojn de Aleksandrio kaj Antioĥio[6], petante ilin nuligi sian antaŭan por-uniisman deklaron. La patriarko de Antioĥio rifuzis, poste abdikis de sia ofico kaj fuĝis al Sirio.
Gregorio ankaŭ sukcesis publikan deklaron de la Imperiestrino Teodora (1240-1303), ke ŝi neniam petos, ke ŝia forpasinta edzo, Mikaelo la 8-a, ricevu kristanan entombigon. Kvankam ĉi tiu sinodo multe kontentigis la ortodoksan sacerdotaron, ĝi ne havis la samajn rezultojn kun la Arseniidoj.
Kelkajn jarojn poste Gregorio la 2-a estis devigita demisii, ĉar kelkaj el liaj skribaĵoj estis konsiderataj herezaj. Lia anstataŭanto, elektita de Androniko por distri la atenton de ĉiam plimalboniĝanta politika situacio, estis atonita ermito, kiu prenis la nomon Atanazio.
La nova patriarko estis intense asketo, kaj pasigis multon da sia tempo repudiante sacerdotojn pro iliaj teraj posedaĵoj. Fine li provis konfiski posedaĵojn de kelkaj el la pli riĉaj preĝejoj kaj monaĥejoj.
Multaj sacerdotoj respondis kun malkaŝa malamikeco, eĉ ĵetante ŝtonojn al li dum li promenis sur la stratoj de Konstantinopolo. Atanazio ĉesis aperi publike sen korpogardisto.
Kiam en la somero de 1293 Androniko revenis de vizito al siaj rapide malkreskantaj anatoliaj terposedaĵoj, lin renkontis delegacio de ĉefaj sacerdotoj, kiuj postulis la detronigon de Atanazio. Androniko ne volis, sed la forto de la opozicio fine devigis lin obei.
Dume, Atanazio persone verkis eklezian buleon, en kiu li ekskomunikis la klerikojn, kiuj estis kondamninta lin, kaŝante ĝin en kolono en la norda galerio de Hagia Sofia. Tiu buleo estis trovita nur kelkajn jarojn poste, kaŭzante multe da tumulto.
Familio
[redakti | redakti fonton]La 8-an de novembro 1273 Androniko la 2-a edziĝis kun sia unua edzino Anna de Hungario (1260-1281), filino de Stefano la 5-a de Hungario kaj Elizabeto la Kumana (1244-1290), kun kiu li havis du filojn:
- Mikaelo la 9-a Palajologo (17-a de aprilo 1277 - 12-a de oktobro 1320).
- Konstanteno Palajologo, despoto (1278-1335). Konstanteno estis devigita iĝi monaĥo fare de sia nevo Androniko la 3-a Palajologo (1297-1341).
Anna mortis en 1281, kaj en 1284 Androniko edziĝis al Jolanda (1274-1317) (renomita Irene), filino de Vilhelmo la 7-a de Monferato, kun kiu li havis:
- Johano Palajologo (1286–1307), despoton.
- Bartolomeo Palajologo (naskita en 1289), mortis juna.
- Teodoro la 1-a, markizo de Monferato (1290–1338).
- Simonida Palajologina (1294 – post 1336), kiu edziĝis al reĝo Stefan Milutin de Serbio.
- Theodora Palajologina (naskita 1295), mortis juna.
- Demetrio Palajologo (1297–1343), despoto
- Izaako Palajologo (naskita 1299), mortis juna.
Androniko la 2-a havis ankaŭ almenaŭ tri ekstergeedzajn filinojn:
- Irene, kiu unue edziĝis al Mahmud Ghazan, Ĥano de Irano, kaj poste al Johano la 2-a Dukas (r. 1303-1318), reganto de Tesalio.
- Maria, kiu edziniĝis kun Tokto (f. 1291-1312), Ĥano de la Ora Hordo.
- Filino konata kiel Despina Khatun (1289-1306), kiu edziniĝis kun Öljaitü (1282-1316), Ĥano de la Ilĥanlando de Persio.
Detronigo kaj morto
[redakti | redakti fonton]La diboĉa konduto de la filo de Mikaelo la 9-a, Androniko la 3-a Palajologo, kaŭzis disiĝon en la familio, kaj post la morto de Mikaelo la 9-a en 1320, Androniko la 2-a malkonfesis sian nepon, kio kaŭzis internan militon, kiu furiozis, kun interrompoj, ĝis 1328.
La konflikto ekigis bulgaran implikiĝon, kaj Mikaelo Aseno la 3-a de Bulgario provis kapti Andronikon la 2-an sub la preteksto sendi al li militan subtenon. En 1328 Androniko la 3-a eniris Konstantinopolon triumfe kaj Androniko la 2-a estis devigita abdiki.
Androniko la 2-a mortis kiel monaĥo en Konstantinopolo en 1332, kaj estis entombigita en la Monaĥejo Lips (nun la Moskeo Fenâri Îsâ). Li estas la sola imperiestro, kiu estis trovita ankoraŭ en sia tombo.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bajliko (turka princolando) rilatas al teritorio sub la jurisdikcio de reganto.
- ↑ Pronojo estis sistemo de terkoncesio kaj proprieto en la Bizanca Imperio.
- ↑ ἐξίσωσις aŭ eksizozo Imposta takso kaj revizio de la kvanto de imposto ŝuldata de individuoj.
- ↑ The Late Byzantine Army
- ↑ Encyclopaedia of the Hellenic World
- ↑ The Logomachia
- ↑ Angla Vikipedio
| ||||||||||||||||
| Antaŭe: | Bizanca Imperiestro | Poste: |
|---|---|---|
| Mikaelo la 8-a | 11-an de decembro 1282 - 24-an de majo 1328 | Androniko la 3-a Palajologo |

