Androniko la 3-a
| Ανδρόνικος Γ΄ Παλαιολόγος (1297-1341) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Bildo de Androniko la 3-a Palajologo, miniaturo de la 14-a jarcento, el la Ŝtata Biblioteko de Virtembergo.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | la 25-a de marto, 1297 en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Bizanca Imperio | ||||
| Morto | 15-a de junio 1341 en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Bizanca Imperio | ||||
| Ŝtataneco | Bizanca imperio | ||||
| Familio | |||||
| Dinastio | Palaiologidoj vd | ||||
| Patro | Miĥaelo la 9-a Paleologo | ||||
| Patrino | Rita of Armenia (en) | ||||
| Gefratoj | Theodora Palaiologina (en) | ||||
| Edz(in)o | Anno de Savojo (1326–) Irene of Brunswick (en) | ||||
| Infanoj | Johano la 5-a ( Irene Palaiologina of Trebizond (en) ( Μαρία Εἰρήνη Παλαιολογίνα (mul) ( Michael Palaiologos (en) ( Μαρία Παλαιολογίνα (mul) ( | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | monarko | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Androniko la 3-a Palajologo aŭ Ἀνδρόνικος Δούκας Ἄγγελος Κομνηνός Παλαιολόγος estis bizanca imperiestro de 24-a de majo 1328 ĝis 15-a de junio 1341.
Li estis filo de Mikaelo la 9-a Palajologo kaj Rita de Armenio (1278-1333). Li estis proklamita kunimperiestro en sia junaĝo, antaŭ 1313, kaj en aprilo 1321 li ribelis kontraŭ sia avo, Androniko la 2-a Palajologo. Li estis formale kronita kunimperiestro en februaro 1325, antaŭ ol definitive forigi sian avon kaj fariĝi sola imperiestro la 24-an de majo 1328.
Lia regado inkluzivis la lastajn malsukcesajn provojn reteni la Otomanajn Turkojn en Bitinio kaj la malvenkon ĉe la Batalo de Rusokastro, la 18-an de julio 1332, kontraŭ la bulgaroj, sed ankaŭ la sukcesan reakiron de Ĥio, Lesbo, Foceo, Tesalio kaj Epiro.
Lia frua morto lasis potencan vakuon, kiu rezultigis la katastrofan civitan militon inter lia vidvino, Anna de Savojo (1306-1365), kaj lia plej proksima amiko kaj subtenanto, Johano la 6-a Kantakuzeno (1292-1383), kondukante al la establado de la Serba Imperio kaj la eniro de la Otomana Imperio en Balkanion.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Androniko naskiĝis en Konstantinopolo la 25an de marto 1297. Lia patro, Mikaelo la 9-a Palaeologo, komencis regi en plena imperia stilo kiel kunimperiestro ĉ. 1295.
En marto 1318, Androniko edziĝis al Irena de Brunsvigo (1293-1324), filino de Henriko la 1-a, (1267-1322) Duko de Brunsvigo-Lüneburgo-Grubenhagen, kaj ĉirkaŭ 1321 ŝi naskis filon, kiu mortis en infanaĝo.







En 1320, Androniko hazarde kaŭzis la morton de sia frato Manuelo Palajologo (1298-1319), post kio ilia patro, kunimperiestro Mikaelo la 9-a Palajologo, mortis dum lia funebro.
La hommortigo kaj la ĝenerale diboĉa konduto de Androniko la 3-a kaj liaj amikaj rilatoj, plejparte la junaj idoj de la grandaj aristokrataj klanoj de la Imperio, rezultigis profundan breĉon en la rilatoj inter la juna Androniko kaj lia avo, ankoraŭ regante kiel imperiestro Androniko la 2-a Palajologo.
Imperiestro Androniko la 2-a senheredigis sian nepon Andronikon, kiu fuĝis el la ĉefurbo, kolektis siajn subtenantojn en Trakio, kaj komencis regi kiel rivala imperiestro en 1321. Kelkajn monatojn post la komenco de la ribelo, Androniko la 2-a cedis kaj nomis Andronikon la 3-an sian kunimperiestron. La koncesio ne sufiĉis por malhelpi intermitan civitan militon inter la du monarkoj en la jaroj 1321 ĝis 1328.
Imperiestrino Irena mortis la 16-an/17-an de aŭgusto 1324 sen pluvivaj infanoj. Teodora Palajologino (1308-1330), fratino de Androniko la 3-a, edziniĝis al la nova caro Mikaelo Ŝiŝman de Bulgario en 1324. Androniko la 3-a, tiam vidvo, edziĝis al Anna de Savojo en oktobro 1326. En 1327 ŝi naskis Marian-Irenan Palajologino (1327-1356).
Androniko la 3-a la 13-an de majo 1327 konkludis la Traktaton de Ĉernomeno, aliancon kun caro Miĥaelo Ŝiŝmano de Bulgario kontraŭ Stefano Uroš la 3-a Dečanski (1276-1331) de Serbio. En 1328 la bizanca civita milito finiĝis per la detronigo de imperiestro Androniko la 2-a, kiu retiriĝis al monaĥejo.
Regado
[redakti | redakti fonton]Milita historio
[redakti | redakti fonton]La otomanaj turkoj sieĝis Niceon en Malgranda Azio, historie la provizoran ĉefurbon de la Bizanca Imperio ekde la Kvara krucmilito ĝis la bizanca rekonkero de Konstantinopolo (1204). Androniko la 3-a lanĉis helpoprovon, kiun la otomana sultano Orhan Ghazi venkis ĉe la Batalo de Pelekanon la 10-an aŭ 11-an de junio 1329.
Ankaŭ en 1329, Androniko la 3-a sendis mararmean ekspedicion kontraŭ Marteno Zakaria (1391-1345), ĝenova reganto de la Senjorlando de Ĥio (kiu ankaŭ inkluzivis Samos-on kaj Kos-on). La ekspedicio detronigis Zakaria-n kaj reakiris bizancan kontrolon de la insuloj.
Alianco kun Bulgario certigi neniujn ajn gajnojn por la bizanca imperio. La 28-an de julio 1330, la serboj decide venkis la bulgarojn en la Batalo de Velebusdo (moderna Kjustendil, en Bulgario) sen signifa bizanca partopreno. La otomanoj daŭre antaŭeniris en 1331, fine prenante Niceon. Androniko la 3-a volis, ke Nikomedio kaj la aliaj malmultaj bizancaj fortikaĵoj en Anatolio ne suferu la saman sorton kaj provis pagi la otomanojn per tributo.
Andronikoj la 3-a reorganizis kaj provis plifortigi la malfortigitan bizancan mararmeon, kiu konsistis el nur 10 ŝipoj antaŭ 1332. Dum krizoj, li ankoraŭ povis kunvenigi cent pliajn komercajn ŝipojn.
Malsukcesinte akiri ion ajn kontraŭ Serbio, Androniko la 3-a provis aneksi bulgaran Trakion, sed la nova caro Ivano Aleksandro (1301-1371) de Bulgario venkis bizancajn fortojn ĉe la Batalo de Rusokastro la 18-an de julio 1332. Androniko la 3-a certigis pacon kun Bulgario per teritoriaj koncedoj kaj la edziniĝo de sia filino Maria Irena al la filo de Ivano Aleksandro, la estonta Mikaelo Aseno la 4-a (1322-1355) de Bulgario.
La islama vojaĝanto Ibn Battuta vizitis Konstantinopolon fine de 1332 kaj mencias renkontiĝon kun Androniko la 3-a en siaj memuarlibroj. Bizancaj fontoj ne atestas pri la ekzistado de tiu renkontiĝo.
Stefano Gabrielopolo, reganto sur Tesalio, mortis ĉirkaŭ 1333, kaj Androniko la 3-a, profitante pri la secesia krizo, etendis bizancan kontrolon super la regiono.
Sirgiano Palajologo, al kiu oni konfidis la guberniecon de Tesaloniko, dizertis al la flanko de reĝo Stefano Uroš la 4-a Dušano de Serbio kaj helpis ilian antaŭeniron en Makedonion. Serboj baldaŭ trovis sin posedantoj de Ohrid, Prilep kaj Srumitsa, en Makedonio. Sirgiano tiam direktis la konkeron de Kastorio, post kio serboj marŝis malsupren al Tesaloniko, baldaŭ atingante la muregojn de la urbo. Bizancanoj respondis per bone elpensita skemo.
Bizanca generalo Sfranco Palajologo, ŝajnigante esti dizertinto, eniris la serban tendaron kaj mortigis Sirgianon Palajologon. La planoj de Dušan estis grave renversitaj, ĉar liaj sukcesoj ĝis tiam ŝuldiĝis ĉefe al la strategiaj kapabloj de Sirgiano, scio pri la bizanca pozicio kaj liaj aliancanoj, kiuj transdonis fortikaĵojn al serboj.
La volemon de Dušano por negoci estis plifortigita per informoj pri bizancanoj kiuj estis ĵus forpuŝintaj gravan turkan atakgrupon, ebligante al pli da bizancaj trupoj helpi la fronton de Tesaloniko, kaj la raporto, ke hungaroj mobiliziĝis por ataki Serbion en la nordo. Serboj konsentis pri paco la 26-an de aŭgusto 1334. Bizancanoj rekonis serbajn gajnojn en Ohrid, Prilep, Strumica, Siderokastron, Ĉermen kaj Prosek.[1]
Dume Androniko la 3-a efektivigis la reakiron de Foceo en 1334 el la lasta ĝenova guberniestro, Domenico Cattaneo. Tamen, ĉi tiu venko ne sukcesis signife haltigi la otomanan antaŭeniron en Malgrandan Azion. Bizanca regado iom post iom malaperis el Anatolio, ĉar tributo ne sukcesis trankviligi la otomanan sultanon Orhan-on, kiu prenis Nikomedion en 1337, lasante nur Filadelfion kaj manplenon da havenoj sub bizanca kontrolo.
Malgraŭ tiuj problemoj, Androniko la 3-a profitis la secesian krizon en la Despotlando de Epiro, en 1337, reakirante bizancan kontrolon de Nikeforo la 2-a Orsini (1329-1359). Tesalio ankaŭ estis rekonkerita de Androniko la 3-a dum ĉi tiu periodo.
En 1340, Dušano grave malsaniĝis. En ĉi tiu kritika tempo, unu el la ĉefaj komandantoj de Dušano, Stefano Dragovolo ("protosebasto"), dizertis flanken de la bizancanoj. Li povis fari tion ĉar li posedis terposedaĵojn rekte ĉe la bizanca-serba limo, kiu inkluzivis la regionon de la mezo de la rivero Struma, kun Strumica kaj du aliaj forte fortikigitaj kasteloj proksime.
En 1341, la latinaj Lordoj de Peloponezo sendis delegacion al Konstantinopolo, serĉante ĵuri fidelecon al la bizanca krono. Malsana Androniko la 3-a tiam ricevis la latinan delegacion unufoje, baldaŭ antaŭ ol venkiĝi al malsano la 15-an de junio 1341.
Enlanda politiko
[redakti | redakti fonton]Johano Kantakuzeno, megas domestikos ("ĉefkomandanto") de Androniko la 3-a kaj poste imperiestro, plenumis efikan administran aŭtoritatecon dum la regado, kie la imperiestro persone sin dediĉis al ĉasado kaj militado.
Androniko la 3-a ankaŭ reformis la juĝosistemon per sia kreado de ekipo de kvar juĝistoj, nomitaj "Universalaj Juĝistoj de la Romanoj".
La regado de Androniko la 3-a okazis en konflikta tempo ene de lia regno, kun "civitanaj konfliktoj" okazantaj ene de la Bizanca Imperio dum lia regado.
Familio
[redakti | redakti fonton]Androniko la 3-a unue edziĝis en 1318 kun Irena de Brunsvigo (1293-1324), filino de Henriko la 1-a, Duko de Brunsvigo-Luneburgo. Ili havis nenomitan infanon (1320-1322), kiu mortis baldaŭ post la naskiĝo en 1322.
En 1326, Androniko la 3-a edziĝis duanupte kun Anna de Savojo (1306-1365), filino de Amadeo la 5-a (1249-1323), Grafo de Savojo kaj de lia dua edzino Maria de Brabanto (1277-1338), Grafino de Savojo. Ilia geedzeco naskis plurajn infanojn, inkluzive de:
- Maria (renomita Irena) Palajologino (1327-1377), kiu edziniĝis al Mikaelo Aseno la 4-a de Bulgario (1322-1355)
- Johano la 5-a Palajologo (naskita la 18-an de junio 1332 - m. 16-a de februaro 1391)
- Mikaelo Palajologo (1337-1370), despoto kiu regis inter 1328-1341.
- Ireno (renomita Maria) Palajologino, kiu edziniĝis al Francisko la 1-a Gatiluzjo (1325-1384).
Laŭ la tiutempa bizanca historiisto Nikeforo Gregoro (ĉ. 1295–1360), Androniko ankaŭ havis ekstergeedzan filinon, Irene Palajologina de Trebizondo (1315-1341), kiu edziniĝis al imperiestro Bazilo de Trebizondo (1304-1340) kaj transprenis la tronon de la Imperio de Trebizondo inter 1340 kaj 1341. La tiutempa vojaĝanto Ibn Batuta (1304–1368/69) ankaŭ registras en sia Rihla[2] la ekziston de alia filino, kiu estis edziniĝinta al Öz Beg Ĥano de la Ora Hordo, kaj prenis la nomon Bayaluno. Ibn Battuta asertis esti akompaninta ŝin al Konstantinopolo de la kortego de ŝia edzo fine de 1332 aŭ 1334.
Sinsekvo kaj heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Androniko la 3-a mortis en Konstantinopolo, 44-jaraĝa, la 15-an de junio 1341, eble pro kronika malario, kaj estis entombigita en la Monaĥejo Hodegon, en Konstantinopolo, post kiam la noktoprigardo de sia korpo en la preĝejo Hagia Sofia. Historiistoj asertas, ke lia regado finiĝis kun la Bizanca Imperio en ankoraŭ eltenebla situacio kaj ĝenerale ne implikas mankojn en lia gvidado al lia pli posta falo. Johano la 5-a Palajologo sukcedis sian patron kiel bizanca imperiestro, sed nur naŭjaraĝa, li bezonis regenton.
La energiaj kampanjoj de la imperiestro Androniko la 3-a simple ne estis sufiĉe fortaj por venki la imperiajn malamikojn kaj kondukis al pluraj signifaj bizancaj malvenkoj fare de la bulgaroj, serboj kaj otomanoj.
Malgraŭ tio, Androniko la 3-a provizis aktivan gvidadon kaj kunlaboris kun kapablaj administrantoj. Sub lia komando, la imperio pli proksimiĝis al la reakiro de potenca pozicio en Balkanio kaj la greka duoninsulo post la Kvara Krucmilito. La perdo de kelkaj imperiaj teritorioj en Anatolio, tamen, lasis la Otomanajn Turkojn pretaj por ekspansiiĝi en Eŭropon.
Ene de kelkaj monatoj post la morto de Androniko la 3-a, la polemiko pri la rajto ekzerci la regentecon sur la nova imperiestro Johano la 5-a Palajologo kaj la pozicio de Johano Kantakuzeno kiel ĉiopova ĉefministro kaj amiko de Androniko kondukis al eksplodo de la detrua bizanca civita milito de 1341–47, kiu konsumis la resursojn de la imperio kaj lasis ĝin en netenebla situacio. La malfortigita Bizanca Imperio ne sukcesis malhelpi la formiĝon de la Serba Imperio kaj, pli malbonaŭgure, la otomanan invadon de Eŭropo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]| Antaŭe: | Bizanca Imperiestro | Poste: |
|---|---|---|
| Androniko la 2-a | 24-an de majo 1328 - 15-an de junio 1341 | Johano la 5-a Palajologo |


