Saltu al enhavo

Androniko la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ανδρόνικος Δ´ Παλαιολόγος
(1348-1385)
Portreto de Androniko la 4-a Palajologo, ilustraĵo el la Kroniko de Johano Zonaras, ĉirkaŭ 1450.
Portreto de Androniko la 4-a Palajologo, ilustraĵo el la Kroniko de Johano Zonaras, ĉirkaŭ 1450.
Persona informo
Ἀνδρόνικος Δʹ Παλαιολόγος
Naskiĝo la 8-a de aprilo, 1348
en Konstantinopolo, nuna Istanbulo, Bizanca Imperio
Morto 28-a de junio 1385
en Selimbrio, nuna Istanbulo, Bizanca Imperio
Tombo Zeyrek Mosque (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj mezepoka greka vd
Familio
Dinastio Palaiologidoj vd
Patro Johano la 5-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Helena Kantakouzene Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Theodoros I Palaiologos (en) Traduki, Manuelo la 2-a Palaeologa, Michael Palaiologos (en) Traduki kaj Irene Palaiologina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Keratsa of Bulgaria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Johano la 7-a Palajologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Androniko la 4-aΑνδρόνικος Δ´ Παλαιολόγος estis bizanca imperiestro ekde la 12-an de aŭgusto 1376 ĝis la 3-a de junio 1385. Dum la enlandaj militoj de la 1370-aj kaj 1380-aj jardekoj, li estis la ĝenova pretendanto al la trono, dum lia patro, Johano la 5-a, estis subtenata de lia malamiko, Venecio, kaj la Otomana Imperio plurfoje ŝanĝis flankojn por maksimumigi siajn proprajn konkerojn.

Infanaĝo kaj regado

[redakti | redakti fonton]

Androniko naskiĝis la 11-an de aprilo 1348, la unua filo de imperiestro Johano la 5-a Palajologo kaj lia edzino, Helena Kanzakuzeno Asenina (1333-1391). En 1352, li surtroniĝis kiel kunimperiestro, sed la sekvan jaron li kaj lia patro estis devigitaj fuĝi al Tenedos por eskapi sian bopatron, la ribeleman Johanon la 6-an.

Post kiam la uzurpanto estis devigita abdiki en 1354, Johano la 5-a rekomencis sian regadon. La sekvan jaron, li skribis leteron al Papo Inocento la 6-a, provante persvadi lin pri entreprenado de krucmilito. Rekompence, li proponis instrui la eventualan tronheredanton, Andronikon, pri latina lingvo kaj literaturo. En la sekvaj jaroj, Androniko funkciis kiel regento en Konstantinopolo dum la vojaĝoj de sia patro kaj fratoj al Hungario en 1366-1367 kaj al Romo ekde 1369.

Blindigo de Savcı Bey fare de lia patro Murad la 1-a.
Bildo de la kanalo de Kioĝo, kie, inter 1378 kaj 1381 okazis la Milito de Kioĝjo.
La Bizanca Imperio (helroza) kaj la ĉirkaŭaj ŝtatoj en 1355. Bizanco ĉi tie ankoraŭ inkluzivas la sudan duonon de Moreo, la regionon ĉirkaŭ Tesaloniko kaj Trakion.
La Turo de Galata, en Istanbulo, estis konstruita ĉirkaŭ 1348, kiel parto de la vastigo de la ĝenova kolonio de Konstantinopolo.
Bildo de Mistraso, ĉefurbo de la Moreja Despotlando, ilustraĵo de Vincenzo Coronelli (1650–1718).

La unuaj konfliktosignoj inter la imperiestro kaj lia filo komencis aperi dum ĉi-lasta vojaĝo al la Papo. Reveninte, Johano iris al Venecio por peti pruntoprenon de la Respubliko. Tamen, ĉar li jam estis profunde ŝuldiĝinta al ili, la venecianoj tenis lin kaptita ĝis li povis repagi parton de la ŝuldo.

En tiu ĉi situacio, li sendis instrukciojn al Bizanco cedi la insulon Tenedos, ses militŝipojn kaj 25 mil dukatojn al la kreditoro. Malgraŭ la serioza situacio de sia patro, Androniko rifuzis obei tiun ordonon — eble sub premo de Ĝenovo, kiu ankaŭ postulis Tenedos-on. Lia pli juna frato, Manuelo (1350-1425), devis vojaĝi al Venecio kun granda monsumo por aĉeti la liberecon de sia patro.

Unua ribelo, 1373

[redakti | redakti fonton]

Kiam la imperiestro Johano la 5-a metis sin sub la kontrolon de la ĉiam pli potenca Otomana Imperio sub sultano Murad la 1-a en 1373 kaj batalis apud li en Anatolio, Androniko ribelis kontraŭ sia patro. Androniko alianciĝis kun la filo de Murad, Savcı Bey (1362-1385), kiu mem komencis ribelon kontraŭ la otomana reganto.

Androniko jam estis montrinta sendependan politikan sintenon, sed nun okazis malferma rompo. Li eble reprezentis politikan partion, kiu kontraŭstaris la proksimiĝon de sia patro al la papeco. Alia kialo por la ribelo eble estis la kreskanta afineco de Johano rilate al Manuelo, kaj la timo de Androniko pri lia sinsekvo.

Komence de majo, Androniko forlasis la ĉefurbon kaj kuniĝis kun la turkaj ribelfortoj. Tamen, lia kontraŭstareco estis subpremita antaŭ la fino de la monato, kaj tiu de Savcı Bey en septembro. Murad blindigis kaj finfine mortigis sian filon, postulante ke Johano faru la samon al lia filo kaj la infano de lia filo, la estonta kunimperiestro Johano la 7-a.

Tamen, pro dankemo al lia patro, ĉi tiuj du estis blindigitaj nur en unu okulo (laŭ alia versio, ili parte reakiris sian vidkapablon poste). Ili estis malliberigitaj en la nordokcidento de la urbo, en la Turo de Anemas. La 25-an de septembro, la frato de Androniko, Manuelo, estis nomumita heredanto kaj kronita imperiestro. En 1375, delegacio gvidata de Philip Tzykandyles[1] estis sendita al la Papo por pravigi la blindigon de Androniko.

Dua ribelo, 1376, kaj regado

[redakti | redakti fonton]

En julio 1376, la ĝenovanoj helpis Andronikon la 4-an eskapi el malliberejo kaj kondukis lin al sia distrikto de Galata. Kun la subteno de siaj liberigantoj kaj la turkoj (kiuj provizis miksitan armeon de kavalerio kaj infanterio kaj, siavice, Androniko varbis la helpon de la serba reĝo Marko Kraljeviĉ (1335-1395), kiu komencis sieĝon de Konstantinopolo, kiu estis konkerita post unu monato, la 12-an de aŭgusto.

La resto de la imperia familio entranĉeiĝis en la Ora Pordego dum kelkaj tagoj antaŭ ol ili ankaŭ kapitulacis. Androniko fine prenis la potencon kaj malliberigis sian patron kaj siajn fratojn Manuelo kaj Teodoro (1355-1407) en la turo de Anemas, kie li antaŭe estis tenata. Patriarko Filoteo Kokinoso, kiu rifuzis kroni la uzurpanton, estis detronigita kaj anstataŭigita de Makario (1345-1391). La 18-an de oktobro 1377, Makario kronis Andronikon kiel solan reganton kaj lian filon, Johanon la 7-an, kiel kunimperiestron.

Oficiale, kiel "dankon" pro ilia subteno, la turkoj ricevis la duoninsulon Kalipolison post la vizito de Androniko al Murad la 1-a. En realeco, tamen, la imperiestro tute dependis de la sultano, kiu povis kaj volis ĉantaĝi liajn teritoriojn.

Laŭ du veneciaj fontoj, Androniko eĉ promesis al li la manon de sia fratino en geedzeco, sed ŝi "feliĉe" mortis antaŭ ol tiu ĉi projekto, konsiderata peka, povus esti efektivigita. Ĉiukaze, la geedzeco alportus dinastian prestiĝon al ambaŭ partioj.

Interŝanĝe de ilia subteno, la ĝenovanoj ricevis Tenedoson. Tamen, ĉar Johano la 5-a jam promesis ĝin al Venecio, la Milito de Kioĝjo eksplodis inter la du italaj urboj, finiĝante nur en 1381 per la Paco de Torino, en kiu la insulo estis cedita al Amadeo la 6-a de Savojo por administrado.

Ĉi tiu konflikto plue plimalbonigis la situacion en Konstantinopolo, precipe ĉar Ĝenovo postulis monon, soldatojn kaj armilojn de Androniko, sed la batalado okazis plejparte en italaj akvoj.

Interalie, la regado de Androniko vidis monreformon, kiu kondukis al la malfrua bizanca arĝent-bazita monsistemo.

Aliflanke, lia regado karakteriziĝis per proksima kunlaboro kun ĝenovaj komercistoj, kies bonvolon Androniko devis konkeri kaj al kiuj li ankaŭ faris kelkajn ekstreme malfavorajn interkonsentojn. Ekzistas indikoj, ke la loĝantaro de la urbo ankaŭ plejparte subtenis lin, ĉar ili havis fortajn suspektojn rilate al la por-latina politiko farita de lia patro.

Fiasko de la regado

[redakti | redakti fonton]

En la somero de 1379, Johano la 5-a (supozeble per interveno de sia edzino Helena aŭ kun helpo de veneciaj agentoj) sukcesis eskapi kaj iris al la otomana tendaro ĉe Krizopolo. Li sukcesis superi la tributoferton de sia filo al Murad (supozeble 30 mil orajn monerojn ĉiujare) kaj cedi Filadelfion, la lastan bizancan fortikaĵon en Malgranda Azio, al la Turkoj. Tio konvinkis la sultanon.

Kun la subteno de la sultano kaj la helpo de la venecia floto, Bizanco estis atakita fine de junio. La defendo, escepte de ĝenova garnizono, estis tre malforta, kaj post la konkero de Konstantinopolo, Androniko estis renversita la 1-an de julio.

Johano la 5-a estis restarigita al la povo fare de siaj aliancanoj. Supozeble, Murad la 1-a donis al la loĝantaro de la urbo la elekton rekoni aŭ lin mem aŭ Johanon kiel ilian reganton. La patriarko Makario, nomumita de Androniko, perdis sian postenon.

Post sia plej lasta malvenko, Androniko mem retiriĝis al la ĝenova distrikto Pera, prenante sian patrinon Helenan, siajn onklinojn Marian kaj Teodoran, kaj ilian patron Johanon la 6-an kiel ostaĝoj.

Lastaj jaroj

[redakti | redakti fonton]

En la sekvaj jaroj, la Galata Duoninsulo (kie ankaŭ situas Pera) estis sieĝita sub kondiĉoj similaj al civita milito de la partio de lia patro kaj liaj otomanaj kaj veneciaj aliancanoj. Nur kiam la rajto de Androniko al la trono estis formale agnoskita denove en majo 1381 dum periodo de malkrizigo, li liberigis la kaptitojn.

Tamen, tiu interkonsento senigis lian pli junan fraton Manuelon je la sinsekvo, kiun li tenis ekde la unua ribelo de Androniko. Rezulte, Manuelo retiriĝis al Tesaloniko kaj provis establi sian propran potencan bazon tie. La tria frato, Teodoro (1355-1407), ricevis la Despotlandon de Moreo baldaŭ poste.

Androniko ricevis Trakion, kun ĝia ĉefurbo Selimbrio ĉe la marbordo de la Marmora Maro, kiel kompenson por sendependa administrado. Ĉi tiu teritorio inkluzivis, interalie, la urbojn Herakleo, Rhaidestos, kaj Panidos.

Donante al sia filo tian grandan teritorion, Johano la 5-a verŝajne intencis certigi daŭran pacon. Paco nun estis pli-malpli restarigita, eĉ kvankam negravaj teritoriaj konfliktoj ankoraŭ ekestis.

La 2-an de novembro 1382, Androniko la 4-a, Johano la 5-a, kaj la ĝenova loĝantaro de Pera subskribis traktaton, en kiu ili promesis agi komune kontraŭ ĉiuj malamikoj. La Otomanoj estis la escepto, kaj ilia aŭtoritateco estis plene agnoskita.

En 1385, Androniko postulis fortikaĵon en Trakio de la Otomana Sultano kaj sendis sian filon al Anatolio specife por ĉi tiu celo. Samtempe, li okupis fortikaĵon proksime de Melita, kiu apartenis al la teritorio de lia patro.

La turka historiistino Nevra Necipoğlu sugestas, ke ĉi tio estis unu kaj la sama fortikaĵo, kies okupadon li petis konfirmon de la Sultano, kies vasalo Johano la 5-a estis fakte. Konflikto ekestis inter patro kaj filo, en kiu la unua mallarĝe venkis.

Baldaŭ poste, Androniko mortis pro subita malsano. Lia filo, Johano, transprenis la pretendojn de sia patro, estis konsiderata la legitima reganta imperiestro fare de la ĝenovanoj post 1385, kaj fakte supreniris la bizancan imperian tronon en 1390 kaj denove de 1399 ĝis 1402.

Androniko estis edziĝinta al Maria Keraca, filino de la bulgara caro Ivano Aleksandro Aseno de la Ŝiŝmana dinastio, kiu estis proksimume samjara. La geedziĝo okazis rilate al la bizanca-bulgara traktato de 1355 kaj estis konfirmita la 17-an de aŭgusto de tiu jaro de la Sinodo de la Patriarkeco de Konstantinopolo. Tio estis ĝenerale konsiderata maldigna en Konstantinopolo, sed por la imperiestro, ĉi tiu manovro estis politike necesa por certigi aliancanon kontraŭ la otomanoj.

La sola filo naskita de la geedziĝo estis Johano la 7-a (1370-1408). Du filinoj, kies nomoj ne estas konataj, ankaŭ estas dokumentitaj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Bizanca ImperiestroPoste:
Johano la 5-a Palajologo kaj
Johano la 6-a Kantakuzeno
12-an de aŭgusto 1376 - 3-an de junio 1385Johano la 5-a Palajologo