Andros (Grekio)
Andros (greke: Άνδρος) estas insulo apartenanta al la Cikladoj, greka insularo situanta en la Egea Maro, oriente de Peloponezo.
Andros estas migra paradizo konsistante el vasta reto de malnovaj padoj, kiuj ligas la vilaĝojn, marbordojn kaj montojn, lerte utiligataj por krei belajn migrovojojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de la insulo estas arida, kaj estas klara manko de trinkakvo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Andros estas la plej norda insulo de la Cikladoj . La insulo ŝuldas sian nomon al la unua loĝanto en la antikveco, kiu nomiĝis Andros. Ĝi kovras areon de 380 km² kaj situas 10 kilometrojn de Eŭbeo . Andros kuŝas nordokcidente de la insuloTinos. Krome, post Nakso, ĝi estas la plej granda Ciklada insulo. En 2000, la insulo havis proksimume 9 020 loĝantojn.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La loĝantaro forte malkreskis signife dum la pasintaj cent jaroj, de 19 000 ĝis 9 221 laŭ la censo de 2011[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]De 1566 ĝis 1821, la insulo estis parto de la Otomana Imperio. En 1790, floteto komandata de Lambros Katsonis, greka pirato en rusa servo, batalis kontraŭ kombinita turka-alĝeria floto apud la insulo. De 1821 ĝis 1830, dum la greka milito de sendependeco, Andros venis sub la kontrolon de la sendependa greka ŝtato. La plej multaj albanoj heleniĝis, kvankam malgrandaj albanaj vilaĝoj ankoraŭ restas en la nordo de la insulo.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Ĉe Gavrio, Vitali, Batsi, kaj Paraporti, estas eblecoj por naĝado, ktp. La plej bela sabla bordo situas en la golfo de Fellos. La plej turisma loko estas Batsi kie situas bela sabla strando.

Migroparadizo
[redakti | redakti fonton]Monaĥejoj
[redakti | redakti fonton]Pluraj monaĥejoj, ĉiu kun sia propra historio, ankaŭ troveblas sur ĉi tiu insulo.
Andros nun havas 160 km da purigitaj kaj markitaj migrovojoj. 100 km el ĉi tiuj estas parto de la tiel nomata Andros-Trail (Androsvojo), kiu trairas la tutan insulon de nordo al la sudo. Ĉi tiu migrovojo estas atestita kaj deklarita "Leading Quality Trail/ Best of Europe" (Plej bona kvalitvojo/ Plej bona de Eŭropo), la sola en Grekio, fare de la Eŭropa Migrado-Asocio (ERA). Per tio, Andros kreis la plej bonan migran infrastrukturon en tuta Grekio. La Andros-Migrovojo estas 140 km longa kaj konsistas el pli ol 10 sinsekvaj etapoj[2]. Por pliaj informoj: www.androsroutes.gr

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (gr) 2011 Ελληνική Στατιστική Αρχή (la 20-an de marto 2014). Alirdato: la 22-an de oktobro 2017. Arkivita de la originalo, la 13-an de novembro 2015.
- ↑ (en) Andros – an island made for walking, Andros routes