Andrzej Żuławski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Żuławski
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1940 (1940-11-22)
en Lvivo
Morto 17-an de februaro 2016 (2016-02-17) (75-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo kancero
Lingvoj francapola
Ŝtataneco PollandoFrancio
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques • Literatura fakultato de Parizo • La Fémis
Familio
Patro Mirosław Żuławski
Frat(in)o Mateusz Żuławski
Edz(in)o Małgorzata Braunek
Amkunulo Sophie Marceau
Infanoj Xawery Żuławski • Vincent Zulawski
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoverkisto • televida aktoro • filmaktoro • ĵurnalisto
TTT
Retejo http://www.andrzej-zulawski.com/
vdr

Andrzej Żuławski (prononco laŭ sistemo IFA andʐɛj ʐuwafskʲi; naskiĝis la 22-an de novembro 1940, mortis la 17-an de februaro 2016) estis pola kinoreĝisoro kaj verkisto.

Li naskiĝis en Lwów, ĝis 1939 Pollando, en la momento de lia naskiĝo sovetunie okupita, ekde 1941 parto de la Ĝenerala Gubernio de Nazia Germanio, ekde 1944 Ukraina SSR kaj nun Ukrainio.[1] Żuławski ofte per siaj filmoj spitis la metodojn de komerce plejeble popularaj filmoj, kaj ĝuis sukceson plejparte inter eŭropaj kinemaj intelektuloj.

En la malfruaj 1950-aj jaroj, li studis kinon en Francio. Post la fino de la studado, en Pollando li estis redaktisto de la magazino Film. Inter 1962 kaj 1965 li estis asistanto de la fama pola reĝisoro Andrzej Wajda kaj kontribuis al la realigo de tri el liaj filmoj. Lia dua propra reĝisora verkaĵo Diabeł ("la diablo") de 1972 estis malpermesita en Pollando kaj Żuławski iris al Francio. Post la sukceso de L'important c'est d'aimer ("gravas ami") en 1975 kun la aktorino Romy Schneider, li revenis al Pollando, kie li pasigis du jarojn farante Na srebrnym globie ("sur la arĝento globo"). La laboro pri tiu filmo estis interrompita de la polaj aŭtoritatoj en 1977, kaj la filma materialo nur povis esti publike prezentata pli ol dek jarojn poste, en 1988. Sekve de tiu ŝtata interveno, Żuławski definitive translokiĝis al Francio kie li iĝis konata per siaj pluaj intelektulaj artaj filmoj. Pluraj renomaj okcidenteŭropaj aktorinoj kontribuis al sukceso de liaj publikaĵoj, inkluzive de Romy Schneider, Isabelle Adjani kaj Sophie Marceau. Grava sukceso de tiu epoko estis la filmo Possession de 1981 kun Isabelle Adjani.

Liaj filmoj ricevis premiojn ĉe diversaj internaciaj festivaloj. Żuławski ankaŭ skribis plurajn romanojn, ekzemple: Il était Un Verger (posta pola traduko Był sad), Lity Bór (alinome La Forêt forteresse), W Oczach Tygrysa kaj Ogród Miłości.

Referencoj[redakti | redakti fonton]