Andrzej Bobola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Andrzej Bobola
Persona informo
Andrzej Bobola
Naskiĝo 30-an de novembro 1591 (1591-11-30)
en Strachocina, Sandomierz Voivodeship,  Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Morto 16-an de majo 1657 (1657-05-16) (65-jaraĝa)
en Ivanava, Grandprinclando Litovio,  Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Tombo Saint Andrew Bobola Sanctuary in Warsaw vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Alma mater Collegium Hosianum vd
Familio
Dinastio Q9174796 vd
Patro Mikołaj Bobola vd
Parencoj Wojciech Bobola vd
Profesio
Okupo misiisto • religiulopredikisto • katolika sacerdoto vd
Laborkampo kristanismo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrzej BOBOLA blazono Leliwa (naskiĝis la 30-an de novembro 1591 en Strachocina apud Sanok, mortis la 16-an de majo 1657 en Janów (Bresta regiono) – pola katolika kleriko, jezuito, misiisto, predikisto, martiro, sanktulo de Katolika Eklezio, aŭtoro de la teksto de Lvovaj religiaj votoj de la reĝo Johano la 2-a Kazimiro, nomata apostolo de Polesio kaj unu el katolikaj patronaj sanktuloj de Pollando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Andrzej Bobola devenis de nobeloj, setliĝintaj en la historia regiono Malgrandpolujo. Lia patro Mikołaj Bobola estis farmisto de komunumparto de Strachocina (distrikto Sanok), kiel unu el reĝaj posedaĵoj. En 1606, kiam komencis studojn, en batalo apud Moskvo pereis lia kuzo Wojciech Bobola.

En la jaroj 1606–1611 studis en kolegio de jezuitoj en Braniewo, kaj poste la 31-an de julio 1611 eniris al la ordeno kaj novicadis en Vilno, kie lia majstro-konfesprenanto estis pastro Wawrzyniec Bartilius (1569–1635) jezuito, filozofo kaj teologo.

Religiajn votojn plenumis la 31-an de julio 1613. En la jaroj 1613–1616 studis filozofion en Universitato Vilno; en la jaroj 1618–1622 studis tie ankaŭ teologion, tamen ne pasis lastan, la plej gravan ekzamenon. La 12-an de marto 1622 ricevis ordinacion.

Dum unu jaro estis preĝejrektoro en Nieśwież, Minska regiono, (1623–1624), kie kune kun princo Albrycht Stanisław Radziwiłł strebis al solena agnosko de Dipatrino, en religia voto fare de la reĝo de Pollando, kiel reĝino de Pollando, kio plenumiĝis en Lvovo la 1-an de aprilo 1656. En la jaroj 1624–1630 estis predikisto kaj konfesprenanto en la preĝejo Sankta Kazimiro en Vilno. Ankaŭ plenumis funkcion de rektoro kaj konsilanto de preposto en tiu ĉi preĝejo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]