Andrzej Gwiazda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andrzej Gwiazda (naskiĝis la 14-an de aprilo 1935 en Pińczów) – pola inĝeniero-elektronikisto, sindikatisto, publicisto, aktivulo de opozicio en la periodo de la Pola Popola Respubliko, kunkreinto de Liberaj Sindikatoj de Marbordo kaj de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco (Solidarność), li estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.

Andrzej Gwiazda.

En 2007 laŭ rekomendo de Juro kaj Justeco estis elektita de Senato en Kolegion de la Instituto pri Nacia Memoro.

Distingoj

En 1999 estis distingita per la Medalo Polonia Mater Nostra Est. En 2000 iĝis Honora Civitano de Gdansko (Gdańsk). En 2006, pro eminentaj meritoj por Pollando, pro agado favore al demokratiaj ŝanĝoj kaj libera Pollando, Prezidento de Pollando prof. Lech Kaczyński distingis lin per la Ordeno de Blanka Aglo kaj poste nomumis al Kapitulo de la Ordeno. Andrzej Gwiazda foriris de ĝi en 2010, protestante i.a. kontraŭ dono de la ordeno al Adam Michnik.

Eksteraj ligiloj