Andrzej Wierciński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Wierciński
Persona informo
Andrzej Wierciński
Naskiĝo 22-an de aprilo 1930 (1930-04-22)
en Chorzów
Morto 8-an de decembro 2003 (2003-12-08) (73-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Profesio
Okupo antropologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrzej Wierciński (naskiĝis la 22-an de aprilo 1930, mortis la 8-an de decembro 2003 en Varsovio) estis pola antropologo, etnologo, religiisto, kabalisto, kiu en sia scienca laboro ligis du esplordirektojn: biologian sciencaron kaj humanistikon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Andrzej Kazimierz Wierciński estis profesoro de Varsovia Universitato, aŭtoro de centoj da artikoloj en fakaj revuoj pri ĝenerala antropologio, antropologio de religio, kaj precipe etnogenezo de slavoj, egipta antaŭdinastia periodo, antaŭhispana Meksiko, mikroevoluaj ŝanĝoj en Pollando, teorio de simboligo kaj teorio de kulturo. De 1978 gvidis Fakon de Historia Antropologio ĉe Arkeologia Instituto de Varsovia Universitato, de 1993 Katedron de Ĝenerala Antropologio en Supera Pedagogia Lernejo (hodiaŭ Universitato Humanisma-Naturscienca al Jan Kochanowski en Kielce). Lekciis ankaŭ en Religioscienca Instituto ĉe Jagelona Universitato en Krakovo kaj en multaj eksterlandaj universitatoj kiel vizitanta profesoro, i.a. en Kairo, Parizo, Vaŝingtono kaj Los-Anĝeleso. Estis distingita per Ora Merit-Kruco kaj Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Dum siaj lastaj vivojaroj okupiĝis pri gematrio. De lernejaj jaroj estis proksima amiko de Jerzy Prokopiuk, junece ligita kun esotera medio en Komorów apud Varsovio ĉirkaŭ antropozofo, sciencisto kaj mistikulo Robert Walter.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Magia i religia. Szkice z antropologii religii (Magio kaj religio. Skizoj pri antropologio de religio)
  • Przez wodę i ogień. Biblia i kabała (Trans akvo kaj fajro. Biblio kaj kabalo)
  • The Peculiarity of Man (ĉefredaktoro de la pollingva jarlibro kun kontribuaĵoj de organizataj de li konferencoj pri civilizaj evoludirektoj kaj valorsistemoj):
    • vol. 1: Unuopulo kaj socio fronte al civilizaj minacoj kaj evoluebloj de genetiko kaj genetika inĝenierarto, Warszawa-Kielce 1996, p. 131
    • vol. 2: parto 2-a, 1998, p. 139
    • vol. 3: Civilizo nuntempa. Pozitivaj kaj negativaj evolutendencoj, Warszawa-Kielce 1998, p. 276
    • vol. 4: "Esti sin mem" [To Be One-Self] en la kondiĉoj de la nuntempa civilizo, Wraszawa-Kielce 1999, p. 443
    • vol. 5: Tradiciaj kaj nuntempaj sistemoj de valoro. La unua kontraŭeco: "Bono kaj Malbono", Warszawa-Kielce 2000, p. 441
    • vol 6: Tradiciaj kaj nuntempaj sistemoj de valoro. La dua kontraŭeco: "Vero kaj Malvero", Warszawa-Kielce 2001, p. 646
    • vol. 7: Tradiciaj kaj nuntempaj sistemoj de valoro. La tria kontraŭeco: "Belo kaj Malbelo" et variae, Warszawa-Kielce 2002, p. 752
    • vol. 8: Tradiciaj kaj nuntempaj sistemoj de valoro. La kvara kontraŭeco: "Ordo kaj Malordo" et variae, Warszawa-Kielce 2003, p. 515
    • vol. 9: Pri naturo de la tempo, Kielce-Warszawa 2004, p. 508
    • vol. 10: Progreso - regreso - stagno en sociaj sciencoj kaj humanistiko, Kielce-Warszawa 2005, p. 332

Memorigo[redakti | redakti fonton]

  • Między drzewem życia a drzewem poznania. Kięga ku czci Profesora Andrzeja Wiercińskiego (Inter vivarbo kaj arbo de scio. Omaĝ-Libro al Profesoro Andrzej Wierciński) redakte de Mariusz S. Ziółkowski kaj Arkadiusz Sołtysiak, Warszawa-Kielce 2003, p. 373, ISBN 83-907360-9-8
  • Vertiniana. The Peculiarity of Man, nr 20/2014 jubileuszowy, red. nauk. Ryszard Stefański, Wydawnictwo Adam Marszałek, Wydawnictwo Naukowe GRADO, Toruń-Kielce 2014, s. 456 ISSN 2083-9235

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]