András Bozóki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Bozóki
András Bozóki en 2012
András Bozóki en 2012
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1959 (1959-01-23) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikistosociologo • politikologo • universitata instruisto
Verkoj Anarchism in Hungary
vdr

András Bozóki [andrAŝ bozOki], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj laŭ plena nomo) Bozóki Tamás András estas hungara politikisto, ministro, politologo, sociologo, profesoro.

András Bozóki [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Bozóki studis en Scienca Universitato pri Eötvös Loránd ekde 1978. En 1983 li akiris juran diplomon, post 2 jaroj ankaŭ sociologian diplomon. Post la jura diplomo li restis por instrui en la universitato. Ekde 1987 li vizitis nekomunistajn partiajn renkontiĝojn (tiam tio estis krimo!), post 2 jaroj li fondis gazeton, sed li kontribuis ofte en diversaj gazetoj. En 1992 li kandidatiĝis. Li atingis la instruan rangon docento en 1999, krome ekde la sama jaro li instruis ankaŭ en Mez-Eŭropa Universitato. En 2005 li estis nomumita universitata profesoro. Tiutempe li esploris ĉefe en eksterlandaj institutoj, krome li estis gastoprofesoro ekzemple en Usono, Italio, Svedio. Li estis ministro pri nacia kultura heredaĵo inter 2005-2006 en Unua Kabineto Gyurcsány. Li ricevis premiojn en 1991, 1993, 2009.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Szép Szó 1936–1939 (1987)
  • Társadalomismeret (1991) - mezlerneja lernolibro
  • Democratic Legitimacy in Post-Communist Societies (1994)
  • Magyar panoptikum (1996)
  • Politikai pluralizmus Magyarországon 1987–2002 (2003)
  • 25 Years after the Fall of Iron Curtain: The State of Integration of East and West in the European Union (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]