András Hegedüs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Hegedüs
Persona informo
Hegedüs András
Naskiĝo 31-an de oktobro 1922 (1922-10-31)
en Szilsárkány
Morto 23-an de oktobro 1999 (1999-10-23) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd
Partio Hungara Komunista Partio • Hungara Socialista Laborista PartioPartio de Hungaraj Laboristoj vd
Profesio
Okupo politikistosociologo vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

HEGEDÜS András [hegedueŝ andraŝ] (naskiĝis la 31-an de oktobro 1922 en Szilsárkány; mortis la 23-an de oktobro 1999) estis hungara komunista politikisto, ekonomikisto, sociologo. En 1955 kaj 1956 li estis ĉefministro.

  • 1941-1943 studis en la Teknika Universitato de Budapeŝto
  • 1942 aniĝis al la hungara KP
  • 1944 enkarcerigita je 2 jaroj, sed li eskapis
  • 1945-1947 ĝenerala sekretario de la juna organizaĵo de la hungar KP (MADISZ)
  • 1950-1955 laboris en diversaj postenoj de la komunista registaro, partio
  • 1955.03.-1956.10.23 ĉefministro
  • 1957-laboris en sciencaj postenoj kaj pro kritiko, kontraŭstaro al politiko de KP, oni forigis lin en 1973 el la hungara KP

Lia nomo signifas laŭvorte VIOLONISTA, kiu hungare nun skribiĝas HEGEDŰS, sed la familia nomo de la iama ĉefministro estas skribenda per mallonga Ü.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.