András Schiff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Schiff
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1953 (1953-12-21) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germana
Ŝtataneco HungarioAŭstrioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Yūko Shiokawa
Okupo
Okupo pianistodirigento • universitata instruisto • komponisto
TTT
Retejo http://www.andrasschiff.com
vdr

András SCHIFF [andrAŝ ŝif], hungare Schiff András estas elstara hungara-brita pianisto[1], dirigento, orkestrestro.

Schiff en 2012.

András Schiff naskiĝis la 21-an de decembro 1953 en Budapeŝto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

András Schiff devenis el juda familio. Li frekventis muzikakademion inter 1968-1974, kie li lernis de Pál Kadosa, poste li plulernis en Londono de George Malcolm. En 1974 li ricevis premion en Moskvo, en la sekva jaro li atingis la unuan lokon en konkurso en Leeds. Inter 1975-1983 li instruis en la Muzikakademio Franz Liszt, dume li koncertadis. Li ofte prezentas muzikaĵojn de Bach, Wolfgang Amadeus Mozart, Franz Schubert, Béla Bartók, Leoš Janáček. En 1979 li forlasis Hungarion, plej ofte li vivas en Londono. Li ankaŭ dirigentis, krome li fondis orkestron. En 2001 li ricevis britan ŝtatanecon. Lia edzino estas violonisto. Li ricevis premion Kossuth en 1996. En 2011 li akre kritikis la hungaran kabineton.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean-Pierre Thiollet, 88 notes pour piano solo, "Solo nec plus ultra", Neva Editions, 2015, p.51. ISBN 978 2 3505 5192 0.

Fontoj[redakti | redakti fonton]